Saltu al enhavo

Pearland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pearland
urbo de Usono
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 77581 • 77584 • 77588
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 125 828  (2020) [+]
Loĝdenso 1 045 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 33′ N, 95° 18′ U (mapo)29.5544-95.2958Koordinatoj: 29° 33′ N, 95° 18′ U (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 120,448321 km² (1 204 4.8 321 ha) [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Pearland (Teksaso)
Pearland (Teksaso)
DEC
Lokigo de Teksaso en Usono
Situo de Pearland

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pearland, Texas [+]
vdr

Pearland [perlend] estas urbego en la kantono Brazoria, en la subŝtato Teksaso de Usono.

Urbodomo en Pearland

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la usona censo de 2020 la loĝantaro estis 125 828. En la 2000-aj kaj 2010-aj jardekoj la loĝantaro duobliĝis kaj en la 2010-aj jaroj Pearland atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Pearland situas sude de Houston kaj havas totalan areon de 122,9 km². Partoj de la urbego etendiĝas norden en Kantonon Harris, kaj pli malgranda parto etendiĝas okcidenten en Kantonon Fort Bend. La urbocentro de Houston estas proksimume 26 km norde de la urbo.

Pearland havis siajn komencojn proksime de fervojo en 1882. Kiam poŝtoficejo estis establita en 1893, la komunumo nomiĝis "Mark Belt". La 24-an de septembro 1894, la mapo "Pear-Land" estis registrita unuafoje. Tiutempe la loĝantoj kultivis fruktojn kaj legomojn. La uraganoj en 1900 kaj 1915 detruis la plej multajn el la fruktarboj kaŭzinta periodon de dezertiĝo. Petrolo estis malkovrita proksime en 1934, kio kondukis al la disvolviĝo de la naftoborejo. En la 1990-aj jaroj pli novaj loĝkvartaloj konstruiĝis.

La laborantaro de Pearland grandparte navedas al la proksimaj laborlokoj. Loke estas menciindaj la sanservaj laborlokoj (sanservaj ekipaĵoj aŭ medicinaj esploradoj). Menciindas la komercaj laborlokoj.

2 altlernejoj kaj satelita kampuso funkcias en Pearland.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans