Pecados y Danzantes de Camuñas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pekuloj kaj Danculoj de Camuñas

Pecados y Danzantes de Camuñas (esperante Pekuloj kaj Danculoj de Camuñas) estas tipa festo okazanta la tagon de la Kristokorpa Festo en Camuñas, provinco Toledo, Hispanio, sed sen rilato al samnoma fama festo celebrata en Toledo. Temas pri antikva tradicio, kies deveno eble estas de la 16a aŭ 17a jarcentoj. En la aktualo oni ludas per mimiko kaj danco de maskitaj ludantoj. Tiu tradicio havas rangon de nacia turisma intereso. Ĝi imitas la literaturan ĝenron de autos sacramentales, nome religiaj teatraĵoj; en tiu ĉi kontraŭstaras du grupoj kaj pekuloj kaj danculoj aŭ dancantoj, kiuj reprezentas kaj bonon kaj malbonon. Pekuloj portas terurajn maskojn, krias, eksplodigas pulvoron, dum danculoj portas nazecajn maskojn, kontentas kaj muzikas.

Ambaŭ grupoj paradas matene tra la vilaĝo prenante la pastron kaj aŭtoritatojn el hejmo. Poste venas meso, sed pekuloj restas ekster la preĝejo. Poste okazas procezio, per kiu prezentiĝas diversaj roluloj, ekzemple pekulino kiu ŝajnas bonulo, la demona pekulo, ktp. La diversaj roluloj faras diversajn dancojn. Multaj vizitantoj estas allogataj de la festo. Nun oni pretigas muzeon pri la festo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]