Pedaliacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pedaliacoj
Pedalium murex
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae

lamiedoj Lamiidae

Ordo: lamialoj Lamiales
Familio: pedaliacoj Pedaliaceae
R.Br. [1]
pedalio Pedalium
D. Royen ex L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La pedaliacoj[2] (latine Pedaliaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo lamialoj (Lamiales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 15 genrojn kaj preskaŭ 70 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas pedalio[2].

Ĝi kelkfoje estas nomata sezamacoj, pro sia plej konata genro, sezamo (Sesamum)

Kun escepto de genro Sesamothamnus, ĉiu pedaliacoj estas moltigaj plantoj, kiu oftas en Afriko. La floroj estas kvinpartaj, ĉe multaj genroj (Rogeria, Holubia) la korolo portas dorsoflanke etan spronon.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (26 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro tradicie en la familio kaj ĉeestanta en PIV sed ne akceptita nek en TPL nek en WFO

Kelkaj taksonoj[redakti | redakti fonton]

  • sezamo (Sesamum) havas 18 speciojn kun vivareo de Orient-Afriko kaj Sud-Azio.
    • sezamo (Sesamum indicum) la plej grava specio de la genro sezamo. Ĝi estas unujara herbo kun duope kontraŭesidantaj simplaj folioj, kun unuopaj, neregulecaj (rozkoloraj, sonorilsimilaj) floroj en la folianguloj kaj kun kapsuloj enhavantaj multajn platajn, obovalajn, tre oleoriĉajn grajnojn, pro kiuj la planto estas kulturata en Azio. La sezama oleo estas uzata kiel manĝoleo kaj por margarin- kaj sapofanrikado. (ankaŭ Sezamo estas magia vorto ĉe Mil kaj unu noktoj; sezamoido) Ĝi estas la plej praa oleoplanto de la homaro vivanta en la subtropika, tropika parto de Afriko, Azio. La fruktoj longas 2,5 cm, la grajno entenas ĉ. 58% oleon. La oleo havas antioksidiĝa efiko, kiu certigas la elstaran, daŭran kvaliton. De la semado ĝis la rikolto bezonas nur 2,5-3 monatojn.
  • jozefinio (Josephinia) havas dornajn fruktojn.
  • harpagofito

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]