Pederastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pederastio (el la kombino de du grekaj vortoj: παιδ- -radiko de παῖς, παιδός, 'infano' aŭ 'knabo'- kaj ἐραστής -erastēs, 'amanto'; cf. erotismo; alie esperantigebla al knabamoknabamoro. Tia homo estus nomata pederastiulo, pederasto, knabamanto, knabamoranto, knabvoluptemulo‎ aŭ knabdeziranto) estas seksinklino de plenkreska viro al knaboj.[1]. Ĝi estas vorto kiu origine aludis edukan kaj moralan institucion en Antikva Grekio, starigita ĉirkaŭ la intima rilato inter juna adoleskanto (ἐρώμενος, 'amato') kaj plenkreska viro ne apartenanta al lia proksima familio (ἐραστής, 'amanto'). La vorto kutime signifas konduton de homo, kies seksimpulso direktiĝas al homoj nepuberaj aŭ junaj knaboj, sed ankaŭ signifus al viroj ĝenerale.[2] Estas rilataj naciaj terminoj en diversaj socioj kaj kulturoj.

En Antikva Grekio

Pederastia amindumado. Vazo dekoraciita de nigraj figuroj, ĉ. 530 ake

La greka pederastio (de la greka παιδεραστία), idealigita de la grekoj ekde la arkaika epoko, estis rilato inter juna adoleskanto (ἐρώμενος, 'amato') kaj plenkreska viro ne apartenanta al lia proksima familio (ἐραστής, 'amanto'). Ĝi aperis kiel eduka aristokratia tradicio kaj por morala edukado. La grekoj konsideris ĝin sekve kiel esenca elemento de sia kulturo jam ekde la tempoj de Homero.

La termino devenas de la kombino de du grekaj vortoj: παιδ- (radiko de παῖς, παιδός, 'infano' aŭ 'knabo') kaj ἐραστής (erastēs, 'amanto'; cf. erotismo). Laŭ pli vasta senco, la vorto aludas la erotikan amon inter adoleskantoj kaj plenkreskaj viroj. La grekoj konsideis normale, ke viro sin sentu altirita al la beleco de la junuloj, same aŭ plie ol al tiu de virinoj. Nur ekzistis diskuto pri la formo kiel tiu ĉi deziro devis esti esprimita.

La pederastio estis tre ligita al la atleta kaj arta tradicioj de la nudeco en gimnastiko, al la kutimo de malfruaj geedziĝoj por la viroj kaj al la simpozioj. Ĝi estis ankaŭ fundamenta por la milita trejnado kaj grava elemento en la edukado de la trupoj.

En Usono kaj Britio

Spirala triangulo uzata de knabamorantoj kiel simbolo.

Boylover[n. 1] estas termino uzata por aludi virojn aŭ virinojn sekse kaj ameme altiritaj al knaboj aŭ adoleskantoj sub la aĝo de konsento. La esprimo BoyLover estas speciale uzata kaj postulata de iuj pedofiloj kaj defendantoj de la normaliĝo de pedophilia (esp. pedofilio) kiel alternativa nomo al terminoj kiel "pedophile" (pedofilo) kaj "pederast" (pederasto), kun la celo eviti la misuzon kaj infamiadon de tiaj vortoj[3][4].

La origina angla termino, se ne kreita, estis almenaŭ reaktivigita de la grupoj de uraniaj poetoj[n. 2] kaj ŝuldas ĝian neatenditan nunan popularecon al la disvolviĝo de interreto, el kie ĝi pasis al aliaj lingvoj sen traduko, eĉ se kelkaj kiel Esperanto aŭ la germana, pli malvolaj ol aliaj al enkonduko de pruntvortoj, rezultigis siajn proprajn formojn.

Poste enkondukiĝis la termino "girllover" ('knabinamanto') por aludi la virojn aŭ virinojn sekse kaj ameme altiritaj al knabinoj aŭ adoleskantinoj sub la aĝo de konsento, kaj la ĝenerala "childlover" ('infanamanto').

BoyChat

BoyChat
interhoma rilato
Priskribo knabama retforumo
Retadreso boychat.org
Lingvo(j) angla
Posedanto Free Spirits
vdr

BoyChat estas retforumo en la angla dediĉita al reciproka subteno kaj diskuto inter knabamantoj. Ĝi estas la plej malnova kaj longedaŭra tiaspeca forumo aktiva ĝis nun en Interreto. Kreita la 29an de decembro 1995 kiel eksperimenta mesaĝ-tabulo ene de la retejo Free Spirits (Kasper), ĝi havis tujan sukceson ĉe la knabama komunumo, sur kiu ĝi estas havinta grandan influon. En 2003 la administranto de la forumo iĝis Jon Schillaci[5], kiu estas Usona sekskrimulo publike serĉita de FBI en 2007. Versioj en dana, franca, germana kaj hispana lingvoj estis kreitaj pli poste.

En Orientazio

La vorto "少年愛" (japane shōnen-ai, koree sonyeon-ae, ĉine shàonián-ài) signifas pederastion (seksa rilato inter viro kaj juna knabo) kaj ne estas uzata en la supra senco. Por la mangaa signifo la japanoj, koreoj kaj ĉinoj ne plu uzas la vorton 少年愛, sed uzas anstataŭe la pseŭdo-anglan vorton "Boys' love" (japane: ボーイズラブ [bōizu rabu]) aŭ la mallongigon BL.

En Afriko

Ĉe la nandiaj triboj de Kenjo ĉiuj knabinoj 8- ĝis 12-jaraĝaj estas konsiderataj objekto de komuna posedo kaj iu ajn, ĉu juna, ĉu plenkreska, povas kunloĝi kun ili. La etaj knabinoj, malpli aĝaj ol 8 jaroj, nur havas sekskontaktojn kun samaĝaj infanoj kaj ekde 12 jaroj ili iĝas propraĵo preskaŭ ekskluziva de la fraŭlaj soldatoj. Ekde la aĝo de la ablacio ili jam ne povas esti konsiderataj objekto de komuna posedo[6]. Nandiaj knaboj laŭ antropologoj sinvestas per inaj roboj dum ĉirkaŭ ok semajnoj da cirkumcidaj festoj.[7][6].

Ĉe la kerakioj, ĉiu antaŭadoleska knabo trapasas inicon per kiu li estas enkondukita en la anusan koiton fare de plenkreska membro de la tribo. Pederastio kaj samseksemo estas konsiderataj tute normalaj ĉe la kerakioj, ĝis la grado ke la viro, kiu sin detenus de samseksemaj rilatoj dum la periodo antaŭa al geedziĝo estus rigardata kiel anormala[6][7]. Ankaŭ ĉe la Sivaoj de Nord-Afriko ĉiuj viroj kaj junuloj praktikas la anusan sekson, pruntas la filojn unuj la aliajn kaj rakontajs iliajn homoerotikajn spertojn kun la sama familiareco ol la rilatojn kun virinoj.[7].

Notoj

  1. En la angla, la vorto skribiĝas kune kaj minuskle. Iuj aŭtoroj preferas tamen miksi majusklojn kun minuskloj (BoyLover) aŭ aldoni divid-strekojn (Boy-Lover), alternativoj respondantaj al stilaj licencoj. La mallongigo BL estas vaste uzata.
  2. Anglaj kaj usonaj pederastaj poetoj de la fino de la 19a jarcento kaj unua kvarono de la 20a.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Reta Vortaro
  2. PIV
  3. Geraci, J. "Interview: Gilbert Herdt" (angle). Paidika: The Journal of Paedophilia, Vol. III, n-ro 2 (1994), pp. 2-17.
  4. De Young, Mary. "The indignant page: techniques of neutralization in the publications of pedophile organizations" (angle). Child Abuse & Neglect, Vol. IV, n-ro 12 (1988), pp. 583-591.
  5. "Capturan en México a uno de los diez criminales más buscados por el FBI". La Tercera. 7 Junio, 2008.hispane
  6. 6,0 6,1 6,2 [[Santiago, Pablo. "Historia de la pedofilia. Un acercamiento". En: Alicia en el lado oscuro: La pedofilia desde la antigua Grecia hasta la era Internet. Madrido: Imagine, 2004, pp. 58, 59.
  7. 7,0 7,1 7,2 López-Ibor, Juan José. Libro de la vida sexual. Barcelono: Danae, 1968.

Vidu ankaŭ