PediaPress

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PediaPress
negoco vd
Dum 2007 - nekonata/nuntempe
Sidejo Majenco
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr

PediaPress GmbH estas kompanio de disvolvado de programaro kaj laŭpeta presado, kiu troviĝas en Majenco, Germanio. La kompanio estas krombonaĵo de Brainbot Teknologioj AG.

Ĝi provizas retservon por krei kaj mendi tajloritajn librojn el vikiaĵo per aŭtomata PDF-dosier-konstruilo kaj teknologio de laŭpeta presado, kiu aktuale ofertas poŝlibrajn kaj rigidkovrilajn formatojn kun opcio de koloroj (blank-nigra aŭ plenkolora). Uzantoj povas aldoni siajn proprajn kovrildetalojn kaj limigitan enhavon, kiel antaŭparolo.

PediaPress kaj la Fondaĵo Vikimedio partneriĝis en decembro 2007 kaj proporcion de la venda enspezo de ĉiu libro oni donacas al la Fondaĵo.