Pedofilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pedofilio (el la greka pais „knabo, infano“ kaj filia „amikeco“) nomiĝas tiu primara erotika-seksa kliniĝo de plenkreskulo (la t.n. pedofilo) al personoj antaŭ la seksa matureco (infanoj). Pedofila konduto de la societo ĝenerale estas malakceptita kaj en preskaŭ ĉiuj ŝtatoj de la mondo surbaze de la punleĝaro kondamnita.

Priskribo

La esprimon enkondukis (kiel „Paedophilia erotica“) en 1886 la viena psikiatro Richard von Krafft-Ebing en sia verko Psychopathia sexualis.

Oni skizas la sekvajn trajtojn de pedofilio:

  • La seksa interesiĝo trafas infanojn, kiuj estas antaŭ aŭ ĉe komenco de la pubereco
  • La seksa interesiĝo estas primara, do celas senescepte aŭ ĉefe infanojn
  • La seksa interesiĝo estas longdaŭra tiurilate

Oni nomas ankaŭ ofte la seksan misuzon de infanoj pedofilio, sed tiam temas nur ofte pri portempa seksa dekliniĝo kaj la primara seksa interesiĝo direktiĝas al plenkreskuloj.

Se la primara inklino celas junulojn (t. e. homojn post komenco de pubero), oni parolas pri efebofilio; se ĝi celas virajn junulojn, oni parolas pri pederastio.


La plej danĝerigita aĝo estas inter 4 kaj 14 kaj oni povas rimarki du pintojn: unu ĉe de 5 ĝis 6 jaroj, la alia ĉe 11 ĝis 12 jaroj.

Por la pedofiloj ofte sufiĉas la tuŝo, sento de la infano kaj li evitas la rektan seksan kuniĝon (preferas masturbadon).

La pedofiloj ofte proksimiĝas kun amikeco al la sensuspektaj infanoj (sukera oĉjo) ofte al la t.n. ŝlosilinfanoj, kiuj en la lernejaj libertempoj estas solaj kaj havas propran ŝlosilon al loĝejo pro laboro de la gepatroj.

La moderna pedofilo serĉas per interreto la viktimojn. Ofte okazas, ke la gepatroj mem sendas la infanojn al la pedofilo, kiu anoncas sin ekz. reklamisto, laboranta kun infanoj. Li ofte ofertas 100 eŭrojn por fotoj kun nudaj infanoj (evento en Hungario, 2005).

La pedofiloj povas formi eĉ sekretan grupon tra interreto (krimasocio) kaj interŝanĝi pornografiajn fotojn. Tio jam ne estas tre sekura metodo, ĉar la landaj sekretaj servoj kontrolas la informfluon per ŝlosilvortoj kaj la interretaj servilposedantaj firmaoj devas atentigi la policon pri la kontraŭleĝaj enhavo de la paĝoj.

La pedofiloj ne saniĝas eĉ post mallibereja puno; ĉirkaŭ duono el ili denove daŭrigas sian seksan kliniĝon.

Pedofilio por infanoj estas grava problemo, ĉar la pedofilaj krimuloj vundas la integrecon de la infanoj misuzante sian povon. La infano bezonas por vivi la amon kaj protekton de la plenkreskulo. Tial infano foje eĉ vole akceptas seksajn agojn de la plenkreskulo aŭ eĉ mem proponas tiajn, ĉar ĝi kredas, ke tiel ĝi povas al si certigi la amon kaj subtenon de la plenkreskulo. Tio memkompreneble ne estas vere libera decido de la infano, kaj plenkreskulo, kiu la seksan intergritecon de infano ne respektas, pro tio praktike ĉie en la mondo estas leĝe persekutata.

Pedofilio inter pastroj

En la 2000-aj jaroj, la katolika eklezio multe suferis pro – plurfoje rekonitaj – pedofiliaj akuzoj (Usono, Aŭstrio, Germanio, Irlando). En Usono la eklezio eĉ pagis kompensan monon por la suferintoj, kio kaŭzis financajn malfacilaĵojn de la usona katolika eklezio. Ne estas klare, kial precipe la romkatolika eklezio suferis la akuzojn, sed menciinde estas, ke en tiu eklezio la pastroj ne rajtas edziĝi, kontraste al la plimulto da aliaj eklezioj.

Bibliografio

Indagini sulla pedofilia nella Chiesa (Esploroj pri pedofilio en la Eklezio), pluraj aŭtoroj, Fede & Cultura, 2010. (En tiu mallonga verko oni esploras la oftecon de pedofiliaj pastroj precipe en Usono kaj trovas ke, la rilato celibato-pedofilio ne havas seriozan fundamenton, male ŝajnas estis kontraŭata: fakte la plejgranda parto de pedofiliaj perfortoj okazas (eĉ 98%) en familiaj kaj parencaraj grupoj ĉe kiuj ne mankas ebleco de seksrilatoj normalaj: geedzaj, prostituit(ina)j amoroj... Krome,ne procente malpliofte okazas pedofilio en nekatolikaj eklezioj, kie la gedziĝeco estas la normo.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Portalo Pedofilio