Pedraza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pedraza (Segovia))
Pedraza
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40172
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 358  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 3° 49′ U (mapo)41.130277777778-3.8111111111111Koordinatoj: 41° 8′ N, 3° 49′ U (mapo) [+]
Alto 1 068 m [+]
Areo 31,58 km² (3 158 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pedraza (Provinco Segovio)
Pedraza (Provinco Segovio)
DEC
Pedraza
Pedraza
Situo de Pedraza
Pedraza (Hispanio)
Pedraza (Hispanio)
DEC
Pedraza
Pedraza
Situo de Pedraza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pedraza, Segovia [+]
vdr

Pedraza [peDRAza] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Pedraza estas komprenebla etimologie kiel Domaro de la Fonto. Ĝi enhavas ankaŭ la submunicipojn Rades de Abajo kaj La Velilla.

Temas pri mezepoka urbo ene de murego, kies rehabilitigo rezultis en deklaro kiel Historia Komplekso en 1951.

Pedraza en la provinco Segovio.
Pedraza kaj panoramo.
La placo: portikoj kaj balkonoj.
Tipa strato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 31,58 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 342 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 500 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 38 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Valleruela de Pedraza, Arahuetes, La Matilla, Orejana, Arcones, Santiuste de Pedraza, Ceguilla, Gallegos kaj Matabuena.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Plej fruaj mencioj datas de kiam Fernando Gómez de Albornoz, komendadoro de Montalbán, estis nomumita de la reĝo Henriko la 2-a de Kastilio senjoro de Pedraza (privilegio datita la 10an de Junio 1369).​ Poste ĝi pasis al la familio Herrera kaj fine de la 15-a jarcento ĝi pasis al konestabloj de Kastilio pro geedzeco inter Blanca Herrera kaj Bernardino Fernández de Velasco. Tiukadre vizitis la urbon multaj gravuloj, artistoj kaj eĉ monarkoj.

La 16-a kaj 17-a jarcentoj estis de plej prospero pere de komercado kaj eksportado de lano kaj de tekstiloj. De tiu epoko datas plej parto de palacetoj kaj monumentoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj, kaj kultura kaj rura turismo plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la Tunelpordego Puerta de la Villa; la prizono (nune muzeo pri mezepokaj prizonoj kaj ties teruraj kondiĉoj); la kastelo de 13-a, 15-a kaj 16-a jarcentoj, kun ĉefturo kaj fosejo, kie estis malliberigita kiel ostaĝoj la du filoj de la franca reĝo Francisko la 1-a, kaj kiu estis aĉetita de la pentristo Ignacio Zuloaga, kiu instalis tie atelieron kaj kie liaj heredantoj aranĝis ekspoziciejon, nome muzeo; la preĝejo de Sankta Johano, la portikohava placo ktp.

Kino[redakti | redakti fonton]

Pro la taŭga urba panoramo Pedraza estis scenejo por multaj filmoj, nome la jenaj:

Tunelpordego Puerta de la Villa.
Placangulo.
  • La galerie des monstres (muta) (1924)
  • Los chicos de la escuela (muta) (1925)
  • La aldea maldita (muta) (1930)
  • La aldea maldita (sonhava 1942)
  • El escándalo (1943)
  • Jeromín (1953)
  • Tres historias de amor (1953)
  • Los farsantes (1963)
  • Más cornadas da el hambre (1963)
  • Los cien caballeros (1964)
  • Chimes at Midnight (1966)
  • Cuando tú no estás (1966)
  • The Immortal Story (1968)
  • Delirios de grandeza (1971)
  • La llamada del vampiro (1972)
  • The Three Musketeers (1973)
  • Ceremonia sangrienta (1973)
  • El amor del capitán Brando (1974) kun Ana Belén
  • El Sol sale por el Este (1974)
  • El libro del buen amor (1975)
  • La petición (1976) reĝisorita de Pilar Miró kun Ana Belén, Emilio Gutiérrez Caba, María Luisa Ponte, Eduardo Calvo, Manuel Sierra kaj Mayrata O'Wisiedo.
  • El Buscón (1979)
  • Bolero (1984)
  • Teresa de Jesús (1984) kun Concha Velasco
  • Así en el cielo como en la tierra (1995) kun Fernando Fernán Gómez kaj Francisco Rabal

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Placo portikohava de Pedraza (histori-arta komplekso)
Placo portikohava de Pedraza (histori-arta komplekso)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]