Pedraza de Alba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedraza de Alba
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37882
Demografio
Loĝantaro 222  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 45′ N, 5° 23′ U (mapo)40.754166666667-5.375Koordinatoj: 40° 45′ N, 5° 23′ U (mapo) [+]
Alto 896 m [+]
Areo 23,25 km² (2 325 ha) [+]
Pedraza de Alba (Provinco Salamanko)
Pedraza de Alba (Provinco Salamanko)
DEC
Pedraza de Alba
Pedraza de Alba
Situo de Pedraza de Alba
Pedraza de Alba (Hispanio)
Pedraza de Alba (Hispanio)
DEC
Pedraza de Alba
Pedraza de Alba
Situo de Pedraza de Alba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pedraza de Alba [+]
vdr

Pedraza de Alba estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Tierras del Tormes. Pedraza de Alba estas tradukebla etimologie al Ŝtonejo de Alba pri Alba de Tormes kaj Pedraza ankaŭ aludas al samnoma loko de la Provinco Segovio kiel deveno de praloĝantoj.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 23,25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 239 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 550 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 37 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]