Pedro Antonio de Alarcón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pedro Antonio de Alarcón
Pedro Antonio de Alarcón.png
Persona informo
Naskonomo Pedro Antonio Joaquín Melitón de Alarcón y Ariza
Naskiĝo 10-an de marto 1833 (1833-03-10)
en Guadix
Morto 19-an de julio 1891 (1891-07-19) (58-jara)
en Madrido
Tombo San Justo Cemetery
Lingvoj hispana lingvo
Loĝloko Calle de Atocha
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Granado
Okupo
Okupo poeto • verkistoĵurnalistopolitikistodramaturgodiplomato
Information icon.svg
vdr

Pedro Antonio de ALARCÓN y Ariza (Guadix, 10a de marto 1833-Madrido, 19a de julio 1891) estis hispana verkisto kiu apartenis al la realisma movado, en kiu elstaris kiel unu de la lastaj figuroj de la fino de la romantisma prozo kaj de plej popularaj verkistoj de la hispana literaturo de la dua duono de la 19a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Karikaturo de Manuel Luque (Madrid Cómico, 25a de aprilo 1880).

Li evoluis de la liberalaj kaj revoluciemaj ideoj al sintenoj pli tradiciistaj.

Li ekfaris studojn de juro kaj eklezio, sed forlasis ambaŭ karierojn por ĵurnalismo en Kadizo en 1853 kaj en Madrido ekde 1854. Li jam estis verkinta estante 18-jaraĝa sian unuan romanon, nome El final de Norma, kiu estos publikigita en 1855.

En duelo oni pardonis lian vivon, kio evoluigis lin ideologie. En 1857 ekkarieris en teatro per El hijo pródigo. En 1859 intervenis kiel soldato kaj ĵurnalisto en la milito de Maroko, sperto kiun li koletis en Diario de un testigo de la guerra de África (1859, Taglibro de atestanto de la afrika milito); tiu verko iĝis tiom populara ke li riĉiĝis kaj povis dediĉi sin al veturado tra Hispanio, Italio kaj ĉefe sia denaska provinco Granado, tiel ke li denove famiĝis per la koncernaj vojaĝlibroj.

Ekde 1863 li partoprenis en politiko (unue kontraŭ la reĝino Isabel la 2-a kaj poste favore al ŝia filo Alfonso la 12-a), edziĝis, patriĝis, ricevis altajn postenojn laj pluis en la literatura kariero.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Statuo de Pedro Antonio de Alarcón en la Avenida de la Constitución de Granado.
Monumento al Pedro Antonio de Alarcón en Guadix, lia naskurbo.
Portreto de Alarcón.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • El final de Norma (1855)
  • El sombrero de tres picos (1874)
  • El escándalo (1875)
  • El niño de la bola (1880)
  • El capitán Veneno (1881)
  • La pródiga (1882)
  • La Buenaventura (1854)

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Cuentos amatorios (1881)
    • "Sinfonía", "La Comendadora", "El coro de ángeles", "Novela natural", "El clavo", "La última calaverada", "La belleza ideal", "El abrazo de Vergara", "Sin un cuarto", "¿Por qué era rubia?", "Tic... tac...".
  • Historietas nacionales (1881)
    • "El carbonero alcalde", "El afrancesado", "¡Viva el Papa!", "El extranjero", "El ángel de la guarda", "La buenaventura", "La corneta de llaves", "El asistente", "Buena pesca", "Las dos glorias", "Dos retratos", "El rey se divierte", "Fin de una novela", "El libro talonario", "Una conversación en la Alhambra", "El año campesino", "Episodios de Nochebuena", "Mayo", "Descubrimiento y paso del Cabo de Buena Esperanza".
  • Narraciones inverosímiles (1882)
    • "El amigo de la muerte", "La mujer alta", "Los seis velos", "Moros y cristianos", "El año en Spitzberg", "Soy, tengo y quiero", "Los ojos negros", "Lo que se oye desde una silla del Prado".

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • El hijo pródigo (1857)

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Poesías serias y humorísticas (1870)

Vojaĝlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Diario de un testigo de la guerra de África (1859)
  • De Madrid a Nápoles (1861)
  • La Alpujarra: sesenta leguas a caballo precedidas de seis en diligencia (1873)
  • Viajes por España (1883)

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Cosas que fueron (1871)

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Historia de mis libros
  • Juicios literarios y artísticos
  • Últimos escritos

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lara Ramos, Antonio, Pedro Antonio de Alarcón, Granada, Editorial Comares, 2001. ISBN 84-8444-320-5.