Pedro Armendáriz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Armendáriz
Persona informo
Naskonomo Pedro Gregorio Armendáriz Hastings
Naskiĝo 9-an de majo 1912 (1912-05-09)
en Meksikurbo
Morto 18-an de junio 1963 (1963-06-18) (51-jaraĝa)
en UCLA Ronald Reagan Medical Center, Los-Anĝeleso,  Usono
Mortokialo pafvundo
Tombo Panteón Jardín
Lingvoj hispanaangla
Ŝtataneco Meksiko
Alma mater Kalifornia Politeknika Ŝtata Universitato
Familio
Infano Pedro Armendáriz Jr.
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro • televida aktoro
vdr

Pedro ARMENDÁRIZ (Meksikurbo, 9-a de Majo 1912 - Los-Anĝeleso, 18-a de Junio 1963) estis meksika aktoro. Li partoprenis en kelkaj filmoj en sia naskolando, Meksiko, kaj en eksterlandaj filmoj en la kino de Usono kaj de Eŭropo.[1] Li estis patro de la aktoro Pedro Armendáriz Jr. kaj de la produktorino de televido Carmen Armendáriz.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ĉar lia patrino estis usona, li pasigis infanaĝon kun sia frato ĉe onklo en Laredo (Teksaso) kaj poste studis inĝenierikon en la California Polytechnic State University de San Luis Obispo (Kalifornio). Li estis la aktoro favorita de Emilio Fernández, kun kiu li faros kelkajn el liaj plej bonkvalitaj filmoj, kiel Soy puro mexicano (1941), Flor silvestre (1942), María Candelaria (1943), Bugambilia (1945), Enamorada (1946), La perla (1947) kaj Maclovia (1948), kaj li aktoris kun figuroj tiom mitaj kiom Dolores del Río kaj María Félix.[2][3] Sub reĝĝisorado de Emilio Fernández, Pedro Armendáriz disvolvigis la trajtojn de kinpersoneco kiuj karakteros lin: duraj kaj virecaj viroj, indiĝenoj, kamparaanoj kaj revoluciuloj. Armendáriz ekzemple portretis foje Pancho Villa.

Kun Dolores del Río, Armendáriz formis unu de la paroj plej legendaj de la meksika kino. María Candelaria donis al Armendáriz internacian videblecon. La filmo ricevis la Orpalmon en la Festivalo de Cannes en 1946. Aliaj elstaraj filmoj de Armendáriz kun Dolores del Río estis Las abandonadas (1944), Bugambilia (1944) kaj La malquerida (1949). Kun María Félix li aperis en filmoj kiel Enamorada (1946) aŭ Maclovia (1948). Fine de la 1940-aj jaroj, li saltis al Holivudo kun John Ford, por kiu li estis unu de favoritaj aktoroj, pro kio aperis en tri el liaj filmoj: nome The Fugitive (1947), Fort Apache kaj 3 Godfathers (ambaŭ de 1948).

Li partoprenis en produktaĵoj de Francio, Hispanio, Italio kaj Anglio. Armendáriz parolis flue kaj hispanan kaj anglan, kio helpis al tio. Aliaj filmoj elstaraj en Holivudo estis: We Were Strangers (1949, reĝisorita de John Huston), The Torch (1950), Border River (1954), The Conqueror (1956) kaj Diane (1956), inter aliaj. En Eŭropo, li elstaris en partopreno en la filmo Lucrèce Borgia (1953), filmita en Francio. En Meksiko, li partoprenis en filmoj kiel El bruto (1953, reĝisorita de Luis Buñuel), La cucaracha (1959) kaj La bandida (1962).

En 1956, li partoprenis en triste fama filmo The Conqueror, produktorita de Howard Hughes, filmita en Utaho, proksime de la loko en kiu la usona registaro estis farinta atomtestojn en la najbara ŝtato Nevado. Ŝajne, la radioaktiveco tuŝis multajn el la geaktoroj kiuj partoprenis en la filmo, kiuj mortis pro kancero poste. En 25 jaroj, 91 de la 220 personoj kiuj partoprenis en la filmo malsaniĝis pro kancero kaj 46 de tiuj mortis konsekvence de tiu malsano, inter kiuj John Wayne, Susan Hayward, Agnes Moorehead, John Hoyt, Dick Powell kaj aliaj. Ankaŭ Armendáriz suferis pro kancero, malsaniĝis dum sia lasta laboro kaj memmortigis sin antaŭ vidi la premieron de tiu lasta filmo, From Russia with Love.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Meksiko[redakti | redakti fonton]

  • 1935 - María Elena
  • 1935 - Rosario
  • 1937 - Mi candidato
  • 1937 - La Adelita
  • 1937 - Amapola del camino
  • 1937 - Jalisco nunca pierde
  • 1937 - Las cuatro milpas
  • 1938 - El indio
  • 1938 - Canto a mi tierra /México canta
  • 1938 - La china Hilaria
  • 1938 - La reina del río
  • 1938 - Una luz en mi camino
  • 1938 - Los millones de Chaflán
  • 1939 - Con los Dorados de Villa
  • 1939 - Los olvidados de Dios
  • 1940 - El Zorro de Jalisco
  • 1940 - El secreto del sacerdote
  • 1940 - Pobre diablo
  • 1940 - Mala yerba
  • 1940 - El jefe máximo
  • 1940 - El Charro Negro
  • 1941 - Ni sangre ni arena
  • 1941 - Simón Bolívar /Libertador de América
  • 1941 - Allá en el Bajío
  • 1941 - Del rancho a la capital
  • 1941 - La epopeya del camino
  • 1941 - La isla de la pasión /Clipperton
  • 1942 - Soy puro mexicano
  • 1943 - Tierra de pasiones
  • 1943 - La guerra de los pasteles
  • 1943 - Las calaveras del terror
  • 1943 - Flor silvestre
  • 1943 - Konga Roja
  • 1943 - Distinto amanecer
  • 1943 - María Candelaria (Xochimilco)
  • 1944 - El Corsario Negro
  • 1944 - Las abandonadas /Sombra enamorada
  • 1944 - Alma de bronce
  • 1944 - El capitán Malacara
  • 1944 - Bugambilia
  • 1944 - Entre hermanos
  • 1945 - La perla
  • 1945 - Rayando el sol
  • 1946 - Enamorada
  • 1947 - Albur de amor
  • 1947 - La casa colorada
  • 1947 - Juan Charrasqueado
  • 1948 - En la hacienda de La Flor /El hijo de Juan Charrasqueado
  • 1948 - Maclovia /Belleza maldita
  • 1948 - Al caer la tarde
  • 1949 - Pancho Villa vuelve /Vuelve Pancho Villa
  • 1949 - El abandonado
  • 1949 - La malquerida
  • 1949 - El charro y la dama
  • 1949 - Bodas de fuego
  • 1950 - La loca de la casa
  • 1950 - Tierra baja
  • 1950 - Rosauro Castro
  • 1950 - Por la puerta falsa
  • 1951 - Camino del infierno
  • 1951 - Los tres alegres compadres
  • 1951 - La noche avanza
  • 1951 - Carne de presidio
  • 1951 - Ella y yo
  • 1951 - Por querer a una mujer
  • 1952 - El bruto
  • 1952 - El rebozo de Soledad
  • 1953 - Reportaje
  • 1953 - Reto a la vida
  • 1953 - Mulata
  • 1954 - Dos mundos y un amor
  • 1954 - La rebelión de los colgados
  • 1955 - Canasta de cuentos mexicanos
  • 1955 - La escondida
  • 1956 - El impostor
  • 1956 - El conquistador de Mongolia
  • 1957 - Los salvajes
  • 1957 - La mujer que no tuvo infancia
  • 1957 - El Zarco
  • 1957 - Ando volando bajo
  • 1957 - El cartero del barrio - Quiero ser artista
  • 1957 - Flor de mayo /Topolobampo
  • 1957 - Así era Pancho Villa /Cuentos de Pancho Villa
  • 1958 - Pancho Villa y la Valentina /Más cuentos de Pancho Villa
  • 1958 - Cuando ¡Viva Villa! es la muerte
  • 1958 - Café Colón
  • 1958 - La cucaracha
  • 1958 - Dos hijos desobedientes
  • 1958 - Las señoritas Vivanco
  • 1958 - Los desarraigados
  • 1958 - Sed de amor
  • 1959 - Yo pecador
  • 1959 - El hambre nuestra de cada día
  • 1959 - Calibre 44
  • 1960 - La cárcel de Cananea
  • 1960 - El indulto
  • 1960 - Verano violento
  • 1961 - Los hermanos Del Hierro
  • 1961 - El tejedor de milagros
  • 1961 - Los valientes no mueren
  • 1962 - La bandida

Holivudo[redakti | redakti fonton]

  • 1946 - The Fugitive
  • 1947 - Fort Apache /War Party
  • 1948 - 3 Godfathers
  • 1949 - Tulsa
  • 1949 - We Were Strangers
  • 1949 - The Torch/Bandit general
  • 1953 - Border River
  • 1953 - The Littlest Outlaw
  • 1954 - The Conqueror /Conqueror of the desert
  • 1955 - Diane
  • 1956 - The Big Boodle
  • 1957 - Manuela/Stowaway Girl
  • 1958 - The Wonderful Country
  • 1958 - The Little Savage
  • 1961 - Francis of Asissi/Francisco de Asís
  • 1963 - Captain Sindbad/El Capitán Sinbad

Francio[redakti | redakti fonton]

Italio[redakti | redakti fonton]

  • 1955 - Tam tam mayumbe
  • 1955 - Uomini e Lupi
  • 1961 - Arrivano i titani

Anglio[redakti | redakti fonton]

  • 1963 - From Russia with Love

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Méndez, Antonio (2006). Guía de Cine Clásico. Editorial Visión Libros. p. 391. ISBN 978-849-8213-881.
  2. Galindo, Jorge Luis (2003). El Cine Mexicano En La Novela Mexicana Reciente (1967-1990). Ed. Pliegos. p. 191. ISBN 978-849-6045-125.
  3. Mouesca, Jacqueline (2001). Erase una vez el cine: diccionario-- realizadores, actrices, actores, películas, capítulos del cine mundial y latinoamericano. Lom Ediciones. p. 390. ISBN 978-956-2823-364.