Pedro Tafur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Tafur
Persona informo
Pedro Tafur
Naskiĝo 1-an de januaro 1410 (1410-01-01)
en Kordovo
Morto 1-an de januaro 1490 (1490-01-01) (80-jaraĝa)
en Kordovo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio vd
Subskribo Pedro Tafur
Profesio
Okupo esploristo • verkisto vd
Laborkampo vojaĝovojaĝlibrohispana literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pedro TAFUR (Sevilo,[1]​ ĉirkaŭ 1405/1409-ĉ. 1480)[2][3] estis hispana vojaĝisto kaj verkisto, loka nobelo de sia naskurbo, konata pro sia verko Andanzas y viajes, verkita ĉirkaŭ 1454, en kiu li rakontas veturadon faritan inter 1436 kaj 1439 tra granda parto de Eŭropo (Strasburgo, Bruselo, Majenco, Bohemio, Vieno, Venecio, Svisio, Hungario) kaj tra aliaj lokoj de la Mediteraneo, kiel Kreto, Rodoso, Kipro, Ĥio, Egiptio kaj Proksima Oriento (el Sankta Lando ĝis Smirno, Trabzon kaj Krimeo, kie li interparolis kun la sultano de la Otomana Imperio Murad la 2-a), inklude Romon kaj Konstantinopolon (Bizanco), tuj antaŭ ties falo al la islama povo, kie li kontaktis kun Johano la 8-a Paleologo, kies parenco Tafur konsideris sin mem.[4][3][5]

La verko per kiu Pedro Tafur akiris famon estas vojaĝlibro titolita Andanzas y viajes de Pedro Tafur por diversas partes del mundo (origine Tractado de las andanças e viajes de Pero Tafur o Itinerario), verkita ĉirkaŭ 1454. En tiu verko li rakontas sian veturadon de antaŭ dek kvin jaroj tra la tri kontinentoj tiam konataj de la okcidenta kulturo, kaj priskribis la loĝlokojn (partikulare la urbojn) kaj la kutimojn de ties loĝantoj. Li observis ankaŭ la naturon kaj la faŭnon, ofte ekzota por eŭropano. Li priskribis ankaŭ la politikon, socion, industrion kaj komercon de la vizitataj teroj.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «El mismo viajero español declara ser un "castellano natural de Sevilla". Para Pérez Priego, esta opinión es la más aceptada». Cf. Pablo Castro Hernández, «Un estado de la cuestión sobre las Andanças e viajes de Pero Tafur: discusiones historiográficas y problemáticas de estudio», Revista Electrónica Historias del Orbis Terrarum, 26a de Novembro 2013. Arkivo en formato pdf
  2. «Del testamento de su mujer se desprende que Tafur hubo de morir antes de 1484, ya que se refiere a él en esa fecha ya como difunto». Pérez Priego, «Pero Tafur y sus Andanças e viajes», eld. cit., 2009, p. XIX; apud Castro Hernández, art. cit., 2013.
  3. 3,0 3,1 Vidu Villalba Ruiz de Toledo, «El viaje de Don Pero Tafur (1436-1439)», 2005, p. 540.
  4. Castro Hernández, art. cit., 2013.
  5. Pérez Priego, «Encuentro del viajero Pero Tafur con el humanismo florentino del primer cuatrocientos», Revista de Literatura, 2011, Januaro-Junio, vol. LXXIII, n.º 145, p. 135.
  6. Pablo Castro Hernández, «Un estado de la cuestión sobre las Andanças e viajes de Pero Tafur: discusiones historiográficas y problemáticas de estudio», Revista Electrónica Historias del Orbis Terrarum, 26a de Novembro 2013. Arkivo en formato pdf