Pedrosa del Príncipe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedrosa del Príncipe
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09119
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 169  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 4° 12′ U (mapo)42.249166666667-4.1988888888889Koordinatoj: 42° 15′ N, 4° 12′ U (mapo) [+]
Alto 771 m [+]
Areo 28,411 km² ( 284 1.1 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pedrosa del Príncipe (Provinco Burgoso)
Pedrosa del Príncipe (Provinco Burgoso)
DEC
Pedrosa del Príncipe
Pedrosa del Príncipe
Situo de Pedrosa del Príncipe
Pedrosa del Príncipe (Hispanio)
Pedrosa del Príncipe (Hispanio)
DEC
Pedrosa del Príncipe
Pedrosa del Príncipe
Situo de Pedrosa del Príncipe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pedrosa del Príncipe [+]
vdr

Pedrosa del Príncipe [peDROsa delPRINzipe] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudokcidento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Pedrosa del Príncipe estas etimologie komprenebla kiel Ŝtonejo de la Princo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 28,411 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 165 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 430 el 1900-aj jaroj.

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004
339 309 269 217

Ĝi distas 55 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la alfluejo de la rivero Odra al rivero Pisuerga, inter Castrojeriz kaj Astudillo kaj apud Melgar de Yuso.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Pedrosa del Príncipe formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (vitejoj, betoj, maizo, fruktarboj ktp.) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]