Pedrosillo de Alba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedrosillo de Alba
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37871
Demografio
Loĝantaro 124  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 5° 24′ U (mapo)40.822656143376-5.3953546699212Koordinatoj: 40° 49′ N, 5° 24′ U (mapo) [+]
Alto 836 m [+]
Areo 19,26 km² (1 926 ha) [+]
Pedrosillo de Alba (Provinco Salamanko)
Pedrosillo de Alba (Provinco Salamanko)
DEC
Pedrosillo de Alba
Pedrosillo de Alba
Situo de Pedrosillo de Alba
Pedrosillo de Alba (Hispanio)
Pedrosillo de Alba (Hispanio)
DEC
Pedrosillo de Alba
Pedrosillo de Alba
Situo de Pedrosillo de Alba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pedrosillo de Alba [+]
vdr

Pedrosillo de Alba estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Rutas de Alba y Tierras del Tormes. Pedrosillo de Alba estas tradukebla etimologie al Ŝtonejeto de Alba.

Mudeĥarstila absido de la preĝejo Sankta Petro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Turra de Alba kaj Pedrosillo, okupas totalan areon de 19,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 125 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, dekomence en Hispanio, poste al Svisio kaj Germanio, kaj finfine al Usono, kio estis rare por amasa elmigrado en tiama Hispanio.

Limas kun loĝlokoj Sepulcro-Hilario, Tamames, Tejeda y Segoyuela, Puebla de Yeltes, Navarredonda de la Rinconada, El Cabaco, Cereceda de la Sierra kaj La Bastida. Ĝi distas 38 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj (enlandaj kastiliaj militoj) kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]