Pegazus

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Pegazus
Persona informo
TTT
Retejo http://www.pegazusofficial.com
vdr

Pegazus estas australia bando de metalroko el Melburno. Tiun bandon formis fine de 1993 gitaristo Johnny Stoj kaj venis al internacia rekono en 1998 kontraktinte kun germana diskeldonejo Nuclear Blast. La bando publikigis kvin studialbumojn, el kiuj la plaj ĵusa estis In Metal We Trust en 2011. Kvankam ili aperis en la festivalo Wacken Open Air en Germanio kaj turneis en Eŭropo dufoje, ekde ĉirkaŭ 2000 Pegazus ludis nur en Aŭstralio kaj faris plurajn koncertojn ĉe la orienta marbordo.

Kultivante aspekton kaj muzikan stilon similajn al tiuj de bandoj kiel Judas Priest kaj Manowar, la bando registris memtitolitan albumon en 1995 kun Justin Fleming kante kaj Dave King ĉe baso. Sekvis diversaj membroŝanĝoj, koncertoj kaj registraĵoj. The Headless Horseman, publikigita en 2002, estis la unua albumo de Pegazus en tri jaroj kaj la lasta ĉe Nuclear Blast. Post kelkaj jaroj de neaktiveco Pegazus revenis al koncertado en 2009, sed antaŭ Rob Thompson lasis la bandon pro personaj tialoj kaj estis anstataŭita de la dekomenca kantisto Justin Fleming.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Pegazus (1995)
  • Wings of Destiny (1997)
  • Breaking the Chains (1999)
  • The Headless Horseman (2002)
  • In Metal We Trust (2011)

Koncertalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Live! Thunder Down Under (2004)
  • Mythology Chapter II (2006) filmeto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pegazus en la angla Vikipedio.