Pegedo (rolulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Woody Woodpecker
anthropomorphic woodpecker • movbilda persono
Kreita de Walter Lantz, Ben Hardaway
Verko Woody Woodpecker
Rolita de Mel Blanc, Ben Hardaway, Eric Bauza
Informoj
Sekso vira
Specio pego
vdr
Pegedo
anthropomorphic woodpecker • movbilda persono
Origina lando Usono
Amplekso
Epizodoj 196
Elsendo
Elsendita 25 nov. 1940 – 1972
vdr

Pegedo (aŭ Pegĉjo Pegedo, laŭ la origina anglalingva Woody Woodpecker) estas rolulo en la samnoma usona serio, unu pego antropomorfa (besto kun korpaj kaj homaj trajtoj), kiu ĉefrolis en kelkaj mallongaj filmoj de animacio produktitaj de la studio de Walter Lantz kaj distribuitaj de Universal Pictures. Pegedo estis kreita en 1940 fare de Walter Lantz kun helpo de la scenarplanisto Ben Hardaway. Mel Blanc, legendo pri dublado, estis tiu unua, kiu dubladis Pegedon. En 1986, Lantz estis honorita per stelo sur la trotuaro de famo en Holivudo. Lia kreaĵo venis baldaŭ: en 1990 Pegedo gajnis sian - unu el la unuaj roluloj, kiuj ricevis tion.

La stelo de Pegedo sur la Trotuaro de famo en Holivudo

La fikciulo havis plurajn versiojn tra la jaroj:

  • 1940-1944 - Kreita kadre la projekto de Andy Panda, tiam la freneza pegedo estis tute neproporcia, kun viglaj koloroj kaj mankantaj dentoj.
  • 1944-1949 - Ĉi tiu versio devenis de la klopodoj fari ĝin pli taŭga. Ĝi estas la ora fazo de Pegedo, kiu daŭris ĝis Lantz fermi la studion.
  • 1951-1955 - Ĝia aspekto post la Lantz-epoko estis nekonstanta, pro striktaj templimoj kaj la partopreno de multaj desegnistoj.
  • 1955-1972 - Ĝuste kun ĉi tiu versio la rolulo debutis en televido en 1957. Danke al cenzuro, la afero iĝis ĉiam malpli perforta.
  • 1987-1998 - Tiu bildo estis uzata nur en la malfermo de programo de Universal, kun reelsendoj de malnovaj epizodoj.
  • 1999-2002 - Pegedo revenis en la 1990-aj jaroj kun aspekto inspirita de la unuaj versioj, sed sen la sama anarkia spirito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]