membro de la finnlanda parlamento • Prezidanto de Finnlando • Ĉefministro de Finnlando • membro de la finnlanda parlamento • membro de la finnlanda parlamento • porparolisto de la finnlanda parlamento • Ĉefministro de Finnlando • Justicokanceliero de Finnlando vd
Honorigoj
Honorigoj
Ordeno de Blanka Aglo • Grand Cross with Collar of the Order of the White Rose of Finland • 1st Class of the Order of the Cross of the Eagle • Grand Cross of the Order of Merit of the Kingdom of Hungary • Reĝa ordeno de la Serafoj • Grand Cross of the Order of the Cross of Liberty • Order of Muhammad Ali • Granda Kruco kun Kolumo de la Ordeno de la Tri Steloj • Grand Cross with collar of the Order of Vytautas the Great • Granda Kruco de la Ordeno de la Blanka Leono • Kavaliro Grandkruca de la Ordeno de la Nederlanda Leono • Kolumo de la Ordeno de la Blanka Leono • Iron Cross of Merit of the Civil Guards • Granda Kruco de la Ruĝ-Aglordeno • Iron Cross 2nd Class on white ribbon • Ruĝ-Aglordeno, Unua Klaso • Knight Grand Cross with Collar of the Order of Saint Olav vd
Peter Svinhufvud naskiĝis la 15-an de decembro 1861 en Sääksmäki en suda Finnlando, kiutempe okupita de la Rusia Imperio, kaj post la lerneja tempo iĝis juristo. Li reprezentis sian ekde la jaro 1574 nobelan familion en la kavalira ĉambro de la tradicia finna parlamento, inter la jaroj 1907 kaj 1914 estis konservativisma membro de la nova unu-ĉambra parlamento kaj ĝis la jaro 192 estis ties parolisto. Estante kontraŭanto de la cara reĝimo de la Rusia Imperio, li en 1914 estis deportita al Siberio. En 1917 li revenis, iĝis prezidanto de la nova finna senato kaj vojaĝis al Sankt-Peterburgo por konvinki Leninon permesi la sendependiĝon de Finnlando, kio sukcesis. Dum la Finnlanda Enlanda Milito li estis gvidanto de la nekomunisma "Blanka Registaro" en Vaasa/Turku, estis ĉefministro kaj ĝis decembro 1918 prezidanto de Finnlando. Post la fino de la Unua Mondmilito li kiel subtenanto de la monarkio kaj de la Germana Regno ne plu konsideriĝis taŭga ŝtata prezidanto de Finnlando kaj anstataŭiĝis pere de Gustaf Mannerheim. En 1930 la Lappo-movado devigis lian duafojan nomumon kiel ĉefministro, kaj en 1931 li duafoje iĝis prezidanto de Finnlando. Daŭre estante konservativisto, li ne volis toleri la registaran partoprenon de la Finnlanda socialdemokratia partio kaj perdis la prezidantan baloton de la jaro 1937.
Pehr Evind Svinhufvud mortis la 29-an de februaro 1944 en Luumäki en Suda Karelio. Impona monumento pri li staras antaŭ la finnlanda parlamentejo en Helsinko.