Pejorativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pejorativo estas vortogramatika formo esprimanta negativan aŭ malrespektan konotacion, malaltan opinion aŭ manko de respekto al iu aŭ io, aŭ laŭ la difino de PIV malŝaton, senvalorigon aŭ kondamnon.[1] Ĝi ankaŭ estas uzata por esprimi kritikon, malamikecon aŭ malrespekton. Foje, termino estas rigardata kiel pejorativa en iuj sociajetnaj grupoj sed ne en aliaj, aŭ povas esti origine malestima sed poste adopti ne-pejorativan sencon (aŭ inverse) en iuj aŭ ĉiuj kuntekstoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto pejorativo originas de la latino uzata en la Malfrua Antikveco. Ĝi estas derivita de pejorativus, pasinteca participo de peiorare, kun la signifo "malplibonigi", de peior "malplibona".

Malplibonigoj kaj plibonigoj de signifoj[redakti | redakti fonton]

En historia lingvistiko, la procezo de ne-ofenda vorto iĝanta pejorativa estas formo de signifoŝanĝo. Ekzemplo de tio estas la ŝanĝo en signifo de la angla vorto silly (stulta) de signifo ke persono estis feliĉa kaj bonŝanca al signifo ke ĝi estas malsaĝa kaj stulteca. La procezo de pejorado povas ripeti sin ĉirkaŭ ununura koncepto, saltante de vorto al vorto en fenomeno konata kiel la "eŭfemisma tretmuelilo", ekzemple kiel en la sinsekva malplibonigo de la terminoj kloako, "privata ĉambro", latrino, urinejo, klozeto, neprejo, banĉambro kaj necesejo.

Kiam esprimo komenciĝas kiel pejorativa kaj poste estas adoptita en ne-pejorativa signifo, tio estas nomata semantika plibonigo. Unu ekzemplo estas la ŝanĝo en signifo de la angla vorto nice (ŝatinda) ekde signifo de persono malsaĝa al signifo de persono agrabla. Se farita intence, ĝi estas priskribita kiel "reprenado".[7] Ekzemplo de vorto kiu estis reprenita fare de partoj de la komunumo kiun ĝi celas estas la angla vorto queer (adjektive stranga aŭ substantive strangulo), aŭdace esperantigita al novvorto kvirakviro, kiu komencis esti ""reprenita" kiel pozitiva priskribilo en la fruaj 1990-aj jaroj fare de aktivismaj grupoj batalantaj kontraŭ diskriminacioj de samseksemuloj. Tamen, pro ĝia historio kaj – en kelkaj regionoj – daŭra uzo kiel pejorativo, restas "GLAT"-aj individuoj, kiuj estas malkomfortaj, ke ĉi tiu termino aplikiĝas al ili. Tio indikas ke repreni pejorativan epiteton estas finfine kompleksa kaj longeca procezo, ĉar la praktiko povas ricevi ŝanĝiĝantajn gradojn da subteno ene de la socia grupo aŭ subkulturo kiu estas engaĝita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Pejorativa afikso - sufikso, kiu almetas negativan signifon al la vorto aŭ vortradiko antaŭanta ĝin (en Esperanto kompreneble la silabo -aĉ-) aŭ prefikso farante la samon al la vortoparto post ĝi (en Esperanto kompreneble la silabo fi-)