Pelhřimov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Regiono Vysočina. Pri parto de urbo Cheb temas artikolo Pelhřimov (Cheb).

Koordinatoj: 49°25′51″N 15°13′23″E  /  49.43083°N, 15.22306°O / 49.43083; 15.22306 (Pelhřimov)
Pelhřimov
germane: Pilgrams
urbo
Pelhřimov nam.JPG
Placo en Pelhřimov kun turo de preĝejo de sankta Bartolomeo
Flag of Pelhrimov.jpg
Flago
Pelhrimov.gif
Blazono
Oficiala nomo: Pelhřimov
Popola nomo: Pejr
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Pelhřimov
Administra municipo Pelhřimov
Historia regiono Bohemio
Montaro Boh.-Mor. montetaro
Muzeoj Muzeo de rekordoj, Muzeo de timigiloj, Muzeo de Vysočina
Rivero Bělá
Situo Pelhřimov
 - alteco 494 m s. m.
 - koordinatoj 49°25′51″N 15°13′23″E  /  49.43083°N, 15.22306°O / 49.43083; 15.22306 (Pelhřimov)
Areo 95,26 km² (9 526 ha)
Loĝantaro 16 203 (01.01.2014)
Denseco 170,09 loĝ./km²
Fondo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 393 01 ĝis 394 62
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0633
NUTS 5 CZ0633 547492
Katastraj teritorioj 24
Partoj de urbo 27
Bazaj sidejunuoj 40
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Pelhřimov
Retpaĝo: www.mestopelhrimov.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio


Pelhřimov (legu: pelhrĵimov), popole „Pejr“, estas urbo en Ĉeĥio, situanta en la sudbohemia parto de Regiono Vysočina (Montetaro). Ĝi troviĝas en valo de la rivereto Bělá (Bjela) en Křemešnická montetaro, kiu estas parto de Bohemia-Moravia montetaro. Ĝi situas 27 km okcidente de Jihlava, 74 km nordoriete de České Budějovice kaj 93 km sudoriente de Prago. La unua skriba mencio pri ĝi devenas el 1225. En 2016 ĝi havis 16 124 loĝantojn.

Centro de historia urbo estas Masaryk placo kun valoraj urbanaj domoj, kie troviĝas ankaŭ dekana preĝejo de Sankta Bartolomeo, statuo de Sankta Venceslao kaj urbodomo kun astronomia turhorloĝo. Pro kompakteco kaj bona konserviteco de la urbocentro ĝi estis proklamita en la jaro 1969 kiel urba memorindaĵrezervejo. La urbo estas signifa vojkruciĝo de du unuaklasaj ŝoseoj kaj turisma elirpunkto en Bohemimoravian montetaron. Aglomeraĵo estas centro de vasta terpomkultiva regiono. Pelhřimov estas konata kiel "urbo de rekordoj kaj kuriozaĵoj" (ekzemple la plej malgranda rajdstatuo de la prezidento Tomáš Garrigue Masaryk en la mondo super arkaro de Masaryk placo kaj konkursoj, kiuj sur tiu ĉi placo okazas).

Historio[redakti | redakti fonton]

Masaryk placo
Malnova blazono de Pelhřimov

Origina kolonio ekestis en la 13-a jarcento, verŝajne sur loko de nuna Malnova Pelhřimov. Pli poste estis la nomo transportita sur vilaĝon ĉirkaŭ preĝejo de Sankta Vito kaj Hrnčířská (Potista) strato, kiu estis dezertigita fare de Vítek de Hluboká en la jaro 1289.

En la jaro 1290 reĝo Venceslao la 2-a rajtigis episkopon Tobiáš de Bechyně nove fondi la urbon kaj fortikigi ĝin per muregoj.

Situo de la urbo duondiras, ke ĝi estas koloniiga estigaĵo, plejparte loĝata per germanaj koloniistoj. Sed dum sekvantaj jaroj la loĝantaro ekĉeĥiĝis.

Ekonomian disvolvon, alie limigita per granda distanco de komercaj vojoj, favore influis minado de arĝento en ĉirkaŭo de proksimaj vilaĝoj Vyskytná kaj Křemešník.

En antaŭhusana periodo estis la urbo marketa centro de sia ĉirkaŭo kaj estis ĉi tie disvolvita tuta vico da metioj ekz. drapista, tolaĵista, teksista, marcipanista kaj bierfarista metioj. Ĝis la jaro 1416 estis Pelhřimov en posedo de pragaj ĉefepiskopoj – de kiuj la urbo akiris vicon da rajtoj, ĉefe privilegion de ĉefepiskopo Zbyněk Zajíc el Hazmburk el la jaro 1406, kiu aljuĝis rilatojn de la urbo kaj superularo.

Dum periodo de husanaj militoj estis Pelhřimov flanke de taboranoj, al kiuj ĝi krom aliaj donis spiritan estron Mikuláš Biskupec el Pelhřimov.

En tempo de husana revolucio, verŝajne jam en la jaro 1422, estis la urbo administrata de taboraj hetmanoj. Post Batalo ĉe Lipany la urbo transiris en posedon de Mikuláš Trčka el Lípa, el kies iniciativo okazis ĉi tie en kvardekaj jaroj landaj kongresoj kunvokataj por efektivigi konsenton inter katolikoj kaj utrakvistoj, parto por komuniado sub ambaŭ formoj. Kiel loko de kongresoj, kiujn ĉeestis ankaŭ pli posta reĝo Georgo de Poděbrady (Podjebrady), tradicio indikas domon Nr. 80 sur la placo.

Statuo de Johano de Nepomuk ĉe muro de dekana preĝejo

En la jaro 1550 fariĝis nova superularo Gesinjoroj el Říčany (Rziĉany), kontraŭ ili la urbo longe interdisputis, kio gvidis ĝis elaĉeto de la urbo el servutismo en la jaro 1572. En la jaro 1596 estis Pelhřimov promociita reĝa urbo. Trankvila evoluo de la urbo estis finita per Tridekjara Milito. En la urbon kelkfoje venis armeoj, la urbo estis ofte damaĝita per brulegoj. En la jaro 1766 plene cindriĝis plimulto da domoj. Ĉar la domoj post incendio estis tute nove konstruitaj, la urba kerno havas barokan ordon.

Veduto de la urbo el fino de la 18-a jarcento


Ekonomia disvolvo de la urbo okazis en la 17-a kaj 18-a jarcentoj, kiam ĉi tie funkciis multe da drapistaj manufakturoj. En 19-a jarcento okazis plua disvolvo de industrio, ĉefe brosista, trikista, amelista. Al disvolvo de tiuj ĉi branĉoj helpis ankaŭ konstruo de Bohemimoravia transversa fervojo (linio Tábor – Horní Cerekev) en la jaro 1883.

De la jaro 1850 estas Pelhřimov distrikta urbo kaj administra centro de vasta regiono. Ekestas patriotaj societoj, kiuj tenis sian kontinuecon ĝis nuna tempo. Societoj fonditaj en la jaroj 1862–1894 estas kantista societo Záboj, Sokol, Societo de legantoj, societo de teatraj amatoroj Rieger.

La 20-a jarcento alportis pluan konstruan kaj ekonomian disvolvon de la urbo. Kun tio bedaŭrinde koheris malkonstruo de kelkaj domoj, ankaŭ historiaj, sed tiu afero ne trafis Pelhřimov tiel grave, kiel multajn aliajn historiajn urbojn. Centro de la urbo estis en la jaro 1969 proklamita urba historia monumentrezervejo.

Areo de la urbo[redakti | redakti fonton]

Pelhřimov per sia areo 95 km² apartenas inter la plej vastampleksaj urboj en ĈR. Nome ĝis okdekaj jaroj kadre de integrado estis al ĝi ligataj vilaĝoj el vasta ĉirkaŭo. Areo de la urbo do konsistas el 24 bienetatoj. Partoj de la urbo estas:

  • Benátky – 22 loĝantoj (2001), vilaĝo 10,5 km sude de Pelhřimov, apud rivereto Bělá, pli frue parto de komunumo Houserovka. Ĝi estas unu el la plej malnovaj domaroj de Pelhřimov, unue menciata jam en la jaro 1203.
  • Bitětice – 40 loĝantoj, vilaĝo 8 km nordoriente de Pelhřimov, pli frue kolonio de komunumo Lipice. Ĝi situas sub monteto Houska (625 m).
  • Čakovice – 29 loĝantoj, vilaĝo 5 km nordokcidente de Pelhřimov, ĝis la jaro 1973 memstara komunumo. Ĝi situas proksime de ĉefa strato al Benešov, super deklivo al valo de rivero Želivka.
  • Hodějovice – 61 loĝantoj, vilaĝo 5 km norde de Pelhřimov, super la rivero Želivka. Ĝis la jaro 1976 ĝi estis memstara komunumo, pli malfrue ĝi estis parto de komunumo Krasíkovice kaj de 1980 de Pelhřimov.
  • Houserovka – 54 loĝantoj, vilaĝo 9 km sude de Pelhřimov apud rivereto Bělá. Ĝis la jaro 1980 ĝi estis centra vilaĝo.
  • Chvojnov – 50 loĝantoj, ĝis la jaro 1980 memstara vilaĝo , 6 km nordoriente de Pelhřimov. En la vilaĝo situas valora paroĥa preĝejo al Ĉielenpreno de Maria Virgulino el la jaro 1296, kun gotikaj elementoj. En presbiterio de la preĝejo estas konservitaj gotikaj freskoj. Sur rando de la vilaĝo ni povas trovi interesan barokan embrazuran kapeleton.
  • Janovice – 87 loĝantoj, la plej malproksima kolonio de Pelhřimov, 12 km sude de la urbo. Ĝis la jaro 1980 estis parto de Houserovka.
  • Jelcovy Lhotky – 12 loĝantoj, domaro 8 km oriente de Pelhřimov, ĝis la jaro 1980 ĝi apartenis al Strměchy.
  • Kocourovy Lhotky – 7 loĝantoj, izole situantaj domoj proksime de Jelcovy Lhotky, 9 km oriente de Pelhřimov. Ĝis la jaro 1980 ĝi ankaŭ apartenis al MNV Strměchy.
  • Lešov – 66 loĝantoj, vilaĝo 10 km sudoriente de Pelhřimov, sub la monteto Křemešník. Ĝis la jaro 1975 ĝi estis memstara komunumo.
  • Lipice – 56 loĝantoj, vilaĝo 7 km nordokcidente de Pelhřimov, super la rivero Želivka. Ĝis la jaro 1980 memstara komunumo.
  • Myslotín – 130 loĝantoj, vilaĝo 3,75 km sudokcidente de Pelhřimov apud ĉefa strato al Jindřichův Hradec. Al la urbo estis aliĝinta jam en la jaro 1973. Ĝis tiam memstara vilaĝo.
  • Nemojov – 63 loĝantoj, vilaĝo 7 km sudoriente de Pelhřimov, kies parto ĝi estas de 1980. Super la vilaĝo estas restoj de gotika citadelo.
  • Ostrovec – 13 loĝantoj, kolonio en la plej malproksima teritorio, 12 km de Pelhřimov. Pli frue parto de Houserovky.
  • Pejškov – 38 loĝantoj, vilaĝo 7 km okcidente de la urbo.
  • Pelhřimov – bienetato estas identa kun parto de la komunumo Pelhřimov kaj ampleksas tutan prikonstruejon de la urbo. La sola urbo havas 14 860 loĝantojn.
  • Pobistrýce – 24 loĝantoj, kolonio 7 km norde de Pelhřimov en direkto al Želiv. Ĝis la jaro 1980 parto de komunumo Krasíkovice. Kiam Krasíkovice ree memstariĝis Pobistrýce restis ĉe Pelhřimov. Sub la vilaĝo ni trovos kunfluon de Želivka (Hejlovka) kun Bělá.
  • Radětín – 46 loĝantoj, vilaĝo senpere najbaranta kun Pelhřimov, troviĝas 3 km norde de la urbocentro.
  • Radňov – 82 loĝantoj, antaŭ la jaro 1980 centra komunumo, situas 10 km sudoriente de la urbo.
  • Rybníček – 28 loĝantoj, izolita kolonio 8 km nordoriente de Pelhřimov. Ĝis la jaro 1980 parto de komunumo Chvojnov.
  • Skrýšov – 134 loĝantoj, vilaĝo najbaranta kun Pelhřimov (3 km sude de la urbo). Ĝis alligo en la jaro 1976 memstara komunumo.
  • Služátky – 81 loĝantoj, 4 km norde de Pelhřimov proksime de la ĉefstrato al Humpolec.
  • Starý Pelhřimov – 304 loĝantoj, la plej granda alligita parto de Pelhřimov. La vilaĝo fakte estas prekursoro de nuna Pelhřimov, unue rememorata en 1289. En la vilaĝo situas origine gotika preĝejo de Sankta Johano Baptisto el la 1-a duono de la 13-a jarcento, rekonstruita en la duono de la 18-a jarcento. Nun tra Starý Pelhřimov iras la ĉefstrato al Tábor.
  • Strměchy – 136 loĝantoj, vilaĝo 7 km oriente de la urbo, ĝis alligo memstara komunumo. Sur la vilaĝplaco troviĝas tolera preĝejo el la jaro 1788.
  • Útěchovičky – 34 loĝantoj, vilaĝo 7 km nordoriente de Pelhřimov, pli frue ĝi apartenis al Chvojnov 1980.
  • Vlásenice-Drbohlavy – 97 loĝantoj, vilaĝo 11 km sude de Pelhřimov. Proksimume 2 km de la vilaĝo ni trovos fonton de rivereto Hejlovka (Želivka).
  • Vlásenice – 49 loĝantoj, vilaĝo 5 km okcidente de Pelhřimov, apud Hejlovka. En Vlásenice naskiĝis terkulturisto Mikuláš (Nikolao), fondinto de religia sekto „Mikuláš-anoj“ (Nikolaoanoj), kiuj rifuzis biblion kaj sacerdotojn kaj kredis, ke Dio mem aperos al ili. La sekto neniiĝis en la 17-a jarcento.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Grandan signifon por ligo de Pelhřimov kun ĉirkaŭa mondo havas ĉefe longdistancaj busaj lineoj. Temas pri pli ol 30 granddistancaj lineoj, kiuj rapide kaj komforte ligas Pelhřimov kun Prago, Brno, České Budějovice, Jihlava, Pardubice, Hradec Králové, Tábor kaj multe da pliaj grandaj kaj malpligrandaj urboj kaj transportaj centroj de kiuj oni povas la vojaĝon daŭrigi.

La fervoja transporto ne estas ĉi tie tro signifoplena. Unutraka ekspluatado de la lineo Tábor - Horní Cerekev estas kompreneble realigata nur per pasaĝertrajnoj.

La enurban busan trafikon okazigas kvar lineoj.

Rekordoj kaj kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pelhřimov estas konata kiel urbo de rekordoj kaj kuriozaĵoj. Rekordoj kaj kuriozaĵoj estas temo de speciala muzeo. Ĝi estas unu el malmultaj tiuspecaj institucioj en Eŭropo kaj unika en centra Eŭropo. Ĝi rezidas en historia Jihlavská turo, kiu en pasinto servis kiel parto de urba fortikaĵo. En kvin rekonstruitaj etaĝoj estas diversaj ekspozicioj de ĉio, kion kolektantoj kaj produktantoj sukcesis kunigi. Krome tiu ĉi muzeo, estas al rekordoj kaj kuriozaĵoj dediĉita ankaŭ kajo de rivereto Bělá kun informaj tabuloj. Ekestis Festivalo de rekordoj kaj kuriozaĵoj, kiu por Pelhřimov fariĝis tipa.

Teatro[redakti | redakti fonton]

En neoklasikista konstruaĵo en Solní strato rezidas la Urba teatro. Kinejo Vesmír (Universo) sur avenuo de Legioj en la jaro 2008 estis rekonstruita kaj diĝigita inkluzive de 3D teknologio. Por kulturo estas ankaŭ uzeblaj kelkaj salonegoj de la kultura domo Máj.

Konstruaĵoj kaj arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Kastelo de gesinjoroj el Říčany Origine gotika tureca konstruaĵo, eble el la 15-a jarcento, kiun rekonstruigis en 50aj jaroj de la 16-a jarcento Adam de Říčany. Post kiam pelhřimovanoj elaĉetis sin en la jaro 1572 el servutismo, devis Říčanoj malloĝatigi sin kaj la kastelo servis kiel urbodomo. Post incendio en la jaro 1766 estis la kastelo baroke rekonstruita kaj en ĉeffasadon lokogitaj skulptaĵoj de Justitio kaj Ĥaritaso.

Dekana preĝejo al Sankta Bartolomeo estas gotika dominanto de historia kerno de la urbo. Estis fondita fine de la 13-a jarcento. De la jaro 1589 ornamas preĝejan eksterieron letersgrafitoj. En interno kaptos la atenton belega Kalvaria vojo laŭ projekto de František Bílek.

Belvideja turo de la preĝejo devenas el la jaro 1576. En supra parto estas alirebla ĉambreto de turgardisto, kiu loĝis tie ĝis la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento. Ĝis peristilo gvidas 135 ŝtupoj. Da sonoriloj estas kvin: Bartolomeo, Venceslao, Floriano, Ludmila kaj Ave Maria.

Preĝejo al Sankta Vito estas la plej malnova preĝejo en Pelhřimov. Devenas el komenco de la 13-a jarcento kaj estas konstruita en gotika stilo. Dum husanaj militoj estis ĉi tie celebrataj utrakvistaj mesoj. Interne de la preĝejo estas sur volbo kaj muroj pentritaj scenoj el vivo kaj martira morto de Sankta Vito kaj alegorioj de Kredo, Espero kaj Karitato. En la 17-a jarcento estis la preĝejo rekonstruita renesance kaj en la 18-a jarcento denove, baroke. Nuntempe la preĝejo servas kiel koncerta kaj ekspozicia halo kaj okazas ĉi tie geedziĝaj ceremonioj. En la objekto kun belega akustikeco troviĝas restaŭrita valora baroka orgeno.

Preĝejo al la Sankta Kruco, origine kapelo estis fondita en la jaro 1671 fare de pelhřimova burĝo Jan Kryštof Blažejovský kaj lia edzino Dorota, kiel imitaĵo de la Dia tombo en Jeruzalemo. Poste, kiam ĝi pro mizera stato estis en 19-a jarcento malkonstruita, decidis la urba konsilantaro sur ĝia placo konstrui preĝejon novan. Konstruita estis en novgotika stilo, laŭ projekto de Josef Šlechta en la jaroj 1883–1886. Laŭlonge de la alira ŝtuparo gvidis Kalvaria vojo.

Baroka pilgrima Kapelo al Maria Virgulino Sepdolora estis konstruigita en la jaro 1714 de burĝo Tobio Grötzel – sur loko, kie onidire okazis kelkaj resanigoj. Najbare staris ankaŭ kapelo de Sankta Floriano. Pilgrima loko estis neniigita dum Jozefinisma reformo. Pli malfrue ĉi tie estis urba tombejo. Nun havas en la areo de la preĝejo sian ordinejon konata psikiatro kaj esperantisto Max Kašparů.

Suba pordego (Jihlava-a) estis konstruita en la 16-a jarcento. Temas pri kvinetaĝa prismeca konstruaĵo 36 m alta. De la jaro 1994 rezidas en ĝi Muzeo de rekordoj kaj kuriozaĵoj.

Supera pordego (Rinareca) estis konstruita en la sama periodo kiel la Suba pordego, en la 16-a jarcento. Tra ĝi iris vojo al Rynárec. Fine de la 17-a jarcento estis sur ĝi instalita horloĝo.

Akvujon kun statuo de Sankta Jakobo, patrono de pilgrimantoj, oni konstruis meze de la ĉefa placo en la jaro 1546. Lastfoje ĝi estis rekonstruita en 1828.

Urban teatrejon konstruigis sur loko de origina saltenejo konstruisto Stanislav Rokos.

Šrejnara domo, renesanca el la jaro 1614, sur norda flanko de la placo, estas nomata laŭ tiama urbano Kryštof Šrejnar. En 80-aj jaroj ĝi estis sukcese rekonstruita kaj nun estas en ĝi lokita Turisma informa centro kaj Halo de Lipský familio.

Domo de Fára, origine baroka konstruaĵo estis en la jaro 1914 rekonstruita en kubisma stilo.

Kubisma vilao de Dreĥsel el la jaroj 1912 - 1913 nomata laŭ ĝia unua posedanto, tiama distrikta hetmano Jan Dreĥsler. Same kiel domon de Fára pojekciis ĝin arkitekto Pavel Janák.

Pilgrima kapelo al Sankta Anna staris sur monteto inter ŝoseoj al Humpolec kaj al Jihlava. La kapelo estis fondita en la jaro 1699 kaj origine dediĉita al Metamorfozo de la Sinjoro. Dum komunisma reĝimo estis demolita, nun staras nur ĉirkaŭaj muroj.

En pasinto estis Pelhřimov neapartigeble ligita kun pilgrimejo Křemešník, iam unu el plej signifoplenaj pilgrimejoj dediĉitaj al Trinitato en Aŭstrio-Hungario.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Muzeoj kaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

En la Domo de bonaj tagoj estas Ekspozicio de unikaĵoj el alumetoj kiujn dum 40 jaroj de sia vivo kreis Tomáš Korda el Vrchlabí.

En Muzeo de fantomoj estas prezentataj fantomoj aperintaj kaj aperantaj en montetara regiono. Eksponaĵoj estas plejparte el vakso en reala grandeco. La muzeo troviĝas en keloj de Burgrafa domo sur Masaryk placo.

La reĝa urbo Pelhřimov abundas per objektoj konstruitaj en diversaj arĥitekturaj stiloj, kun kiuj la vizitantojn konatigas la Instrua pado pri konstrustiloj.

Muzeo de Montetaro, orientiĝas prefere je problemaro de regiona historio kaj etnografio. Ĝi estas la plej malnova muzeo en Pelhřimov. La unua parto de ekspozicioj en kastelo de familiaro Říčanští estas dediĉita al du signifaj personuloj de belarto, al skulptisto kaj medalisto Josef Šejnosta kaj al lia filo Zdeněk Šejnosta, skulptisto kaj restaŭristo. La dua parto estas direktita al burĝara vivo en la 19-a jarcento, kulturo de vestado, loĝado kaj socia vivo. La tria parto rememorigas historian fakton, ke en la kastelo ĝis la jaro 1850 rezidis urbodomo, kies parto estas ankaŭ por publiko alirebla karcero. En teretaĝo de la kastelo estas ekspoziciejo uzata por mallongtempaj ekspozicioj, prefere vidartaj, kaj ankaŭ por longdaŭraj prezentadoj de muzeaj kolektaĵoj kaj rezultoj de esploraj laboroj de muzeaj fakuloj.

Halo de familio Lipský mapas artan pluson de fama dramatikista familio Lipský, ĉefe de reĝisoro Oldřich Lipský kaj lia frato Lubomír Lipský, sed ankaŭ al pliaj anoj de tiu ĉi arta dinastio. Pelhřimov per ĝi omaĝis al siaj famaj naskiĝintoj. La halo situas en teretaĝo de la domo nr. 10 sur la placo.

Infero de Pelhřimov troviĝas en keletaĝo de Šejnara domo nr. 10. Ĝi ofertas interaktivajn timigajn ekspoziciojn.

Malgranda muzeo de biblio estis malfermita en la jaro 2016 per societo "Biblia teologia seminario" en urboparto Starý Pelhřimov. La ekspozicio entenas ankaŭ libroekzempleron en Esperanto.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]


Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Pelhřimov[redakti | redakti fonton]

En la urbo funkcias ekde 2010 Esperanto-Klubo Montetaro, kiun gvidas konata psikiatro kaj publicisto d-ro Max Kašparů. De la 13-a ĝis la 16-a de oktobro okazis en Pelhřimov la 16-a Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pelhřimov en la ĉeĥa Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • ČERNÝ, Jiří. Pelhřimov. Obraz města v architektuře 19. a 20. století. Pelhřimov: Okresní muzeum Pelhřimov, 1996. 55 p.
  • DAVID, Petr kaj kol. Pelhřimovsko. Praha: S & D, 2010. 183 p. ISBN 978-80-86899-26-8.
  • DOBIÁŠ, Josef: Dějiny královského města Pelhřimova a jeho okolí. 5 volumoj. Pelhřimov: Musejní spolek. 1-a volumo 1927, 529 p. 2-a volumo 1936, 1083 p. 3-a volumo 1950, 840 p. 4-a volumo 1957, 917 p. 5-a volumo 1970, 316 p.
  • MARTÍNEK, Zdeněk a kol. Pelhřimov. Praha: NLN, 2014. 603 p., [16] p. bild. ISBN 978-80-7422-289-4.
  • WIRTH, Zdeněk, POLESNÝ, Karel. Pelhřimov. Pelhřimov: Musejní spolek, 1911. 160 p. + 62 bildalmetaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]