Pelopido
| Πελοπίδας (407 a. K - 364 a. K) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Pelopido rajdas al Tebo. | |||||
| Persona informo | |||||
| Πελοπίδας | |||||
| Naskiĝo | 407 a. K en Tebo, Antikva Grekio | ||||
| Morto | 364 a. K en Ateno, Antikva Grekio | ||||
| Mortis pro | morto dum batalo | ||||
| Lingvoj | antikva greka vd | ||||
| Ŝtataneco | Tebo | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto • militisto • militestro | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pelopido de Tebo aŭ Πελοπίδας estis teba ŝtatestro kaj generalo en Grekio, kiu ludis gravan rolon en la establado de la teba hegemonio meze de la kvara jarcento a.K.[1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Atleto kaj militisto
[redakti | redakti fonton]Pelopido estis membro de eminenta familio kaj posedis grandan riĉaĵon, kiun li elspezis por siaj amikoj kaj en publika servo, dum li mem kontentiĝis pri la malfacila atletovivo.[2] En 384 a.K., li servis en la teba kontingento sendita por subteni la spartanojn dum la sieĝo de Mantinea, kie li estis danĝere vundita de la arkadianoj, sed estis savita de Epaminondas kaj Agezipoliso.[2]





- Pelopido, post ricevo de sep frontaj vundoj, falis sur grandan amason da amikoj kaj malamikoj, kiuj kuŝis mortintaj kune, sed Epaminondas, kvankam li opiniis Pelopidon senviva, stariĝis por defendi sian korpon kaj siajn brakojn, kaj batalis malespere, sole kontraŭ multaj, decidita morti prefere ol lasi Pelopidon tie etendiĝanta.
- Kaj nun ankaŭ Epaminondas mem estis en mizera stato, vundita en la brusto per lanco kaj en la brako per glavo, kiam Agezipoliso, la spartana reĝo, venis al lia helpo el la alia alo, kaj kiam ĉia espero estis perdita, kaj savis ilin ambaŭ.
Plutarko diras, ke ĉi tiu okazaĵo firme cementis ilian amikecon, kaj Pelopido estus la partnero de Epaminondas en politiko dum la sekvaj 20 jaroj.
Laŭ la Vivo de Pelopido de Plutarko (el la Paralelaj Vivoj de Plutarko[2], en kiu la vivo de Pelopido estis parigita kun la vivo de Marcelo), li elĉerpis sian hereditajn havaĵojn montrante konstantan zorgon por la meritindaj malriĉuloj de Tebo, ĝuante simplajn vestaĵojn, malabundan dieton kaj la konstantajn malfacilaĵojn de la milita vivo.
Oni diras, ke li hontis elspezi pli por si mem ol la plej malmultekosta el la Tebanoj elspezis por si mem. Iam, kiam amikoj argumentis, ke li devis prizorgi siajn financojn, ĉar li havis edzinon kaj infanojn, kaj ke mono estis necesa afero, Pelopido montris al blinda, kripla malriĉulo nomita Nikodemo kaj diris: "Jes, tio estas necesa por Nikodemo."[2]
Post la konkero de la teba citadelo fare de la spartanoj (382 a.K.), Pelopido fuĝis al Ateno kaj gvidis komploton por liberigi Tebon. La spartanoj, kvankam rojalistoj en sia propra ŝtato, instalis oligarĥajn registarojn en la urboŝtatoj, kiujn ili konkeris, celante la spartanan hegemonion. En 379 a.K., la demokratia frakcio de Pelopido leviĝis en surpriza ribelo kaj mortigis multajn el la koruptitaj tebaj aristokratoj, kiuj subtenis la spartanan regadon. La spartana garnizono kapitulacis al armeo kolektita de Pelopido.
Beotarko
[redakti | redakti fonton]Karono metis sian solan filon en la brakojn de Pelopido. En tiu kaj 12 postaj jaroj, li estis elektita beotarko, aŭ militestro, kaj ĉirkaŭ 375 a.K., li venkis multe pli grandan spartan forton ĉe la Batalo de Tegiro (proksime de Orĥomeno). Ĉi tiun venkon li ŝuldis ĉefe al la kuraĝo de la Sankta Bataliono, elita korpuso kun 300 spertaj soldatoj.
Ĉe la Batalo de Leŭktro (371 a.K.), li multe kontribuis por la sukceso de la novaj taktikoj de Epaminondas per la rapideco, kun kiu li igis la Sanktan Batalionon proksimiĝi al la spartanoj. Ĉe Leŭktro, Epaminondas, brila kaj intuicia generalo, uzis la oblikvan formadon por la unua fojo. Post la batalo ĉe Leŭktro, Tebo komencis anstataŭigi Sparton kiel la ĉefa urbo de Grekio.
En 370 a.K., Pelopido akompanis sian proksiman amikon Epaminondas kiel beotarko en Peloponezon, kie, refondante Mesenon, la iaman dependecon de Sparto, kiel sendependan urbon, ili sukcesis firmigi sian sukceson kaj permanente senigi Sparton je ĝia hegemonia potenco. Reveninte, ambaŭ generaloj estis akuzitaj, malsukcese, pri komando-retenado pli longa ol la laŭleĝa limtempo.
Fakte, la demokratoj kaj kelkaj aristokratoj de Tebo agnoskis, ke Pelopido kaj Epaminondas estis la du plej kapablaj kaj gravaj personecoj de sia urbo. Ambaŭ provis establi ŝtaton, kiu unuigus Grekion sub la teba hegemonio - tio kion Ksenofono nomis politiko "kontinue rekta al certigado de supereco en Grekio".
Ambasado al Persio
[redakti | redakti fonton]En 367 a.K., Pelopido iris kiel ambasadoro al la persa reĝo Artakserkso la 2-a. Subtenata pro la prestiĝo de sia venko ĉe Leŭktro, Pelopido sukcesis persvadi la reĝon preskribi setlejon de Grekio laŭ la postuloj de la Tebanoj, precipe rilate al la daŭra sendependeco de Meseno.
Tesalia kampanjo kaj morto
[redakti | redakti fonton]Dum la 360-aj jaroj, Pelopido gvidis militan/diplomatian antaŭenmarŝon de la Tebana potenco en Centran kaj Nordan Grekion. En 369 a.K., responde al peticio de la Tesalianoj, Pelopido estis sendita kun armeo kontraŭ Aleksandro de Feraoj. Post forpelo de Aleksandro, li transiris al Makedonio kaj arbitraciis inter du tronopostulantoj.
Por certigi la influon de Tebo sur Makedonio, li hejmenportis ostaĝojn, inkluzive de la pli juna frato de la reĝo, Filipo, junulo kiu iam mem fariĝus reĝo. En Tebo, Filipo lernis pri la militaj taktikoj kaj politiko de la grekoj.
La sekvan jaron, Pelopido denove estis vokita por interveni en Makedonio, sed estante forlasita de siaj dungosoldatoj, li estis devigita fari interkonsenton kun Ptolemeo de Aloros. Reveninte tra Tesalio, li estis kaptita de Aleksandro de Feraoj, kaj du ekspedicioj (la dua ekspedicio, la sukcesa, estis gvidata de lia amiko Epaminondas) venintaj el Tebo estis necesaj por certigi lian liberigon.
En 364 a.K., li ricevis alian apelacion de la tesaliaj urboj kontraŭ Aleksandro de Feraoj. Kvankam suneklipso malhelpis lin kunporti pli ol manplenon da soldatoj, li renversis la multe pli superan forton de la tirano sur la teritorio de la Cinocefaloj.
Tamen, dezirante mortigi Aleksandron per sia propra mano, li tro avide antaŭenkuris kaj estis faligita de la gardistoj de la tirano. Plutarko konsideris lin ĉefa ekzemplo de gvidanto, kiu forĵetis sian vivon pro senprudento kaj kolero.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Greek Warfare
- 1 2 3 4 The Age of Alexander
- ↑ Karonto estis teba civitano.
- ↑ Heritage History
| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Pelopidas" en la angla vikipedio. En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |

