Pelvo-kaj-ringo-markado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
„Labirintos de Mogor“: pelvo-kaj-ringo-markado el Marin, provinco Pontevedra/Galegio.
pelvo markado de Laxe das Rodas en Galegio Hispanujo.
pelvo kaj ringo-motivo el la Alpoj, (Carschenna), Svislando
gratado en roko de Reyfad, Nordirlando

Pelvo-kaj- ringo-markado (angle cup-and-ring markings) estas abstraktaj prahistoriaj petroglifoj, speciala formo de surroka artohierogramoj, kiuj troviĝas precipe sur la Britaj insuloj (escepte de la Orkadoj kaj Ŝetlando), sed ankaŭ en la Alpoj kaj apud la atlantika marbordo de la kontinenta Eŭropo ekzemple an hispanuja Galegio.

La markado konsistas el konkava profundeco de kelkaj centimetroj. La pelvo estas ĉirkaŭita de ringoj en samcentraj cirkloj. La nombro varias inter unu kaj kvin kaj ankaŭ pliaj ekzistas malofte. En la Arĥeologia Parko Monte Tetón, Tomiño, en la hispanuja Galegio, troviĝas granda kombinaĵo de samcentraj petroglifoj. La „grupo 3“, kun 18 samcentraj ringoj havas maksimuman diametron de 3,5 m. Ĝi estas unu el la plej grandaj rokgrataĵoj en Eŭropo. Kelkfoje la linea kanalo iras de la mezo de la pelvo al la ekstero. Pelvo-kaj ringo-markadoj ankaŭ kunekzistas kun aliaj motivoj (spiraloj) aŭ motivgrupoj. La diverseco estas rimarkeble granda.

Britaj insuloj[redakti | redakti fonton]

Oni indikas la nombron por Anglio al entute 1360, por Irlando al 850 kaj por Skotlando al 2220.La dekoraĵoj ankaŭ troviĝas kiel petroglifaj elementoj ankaŭ sur menhiroj, rokblokoj kaj megalitoj, sed ankaŭ sur ŝtonoj sur irlandaj koridortomboj Knowth kaj Newgrange aŭ sur Clava-tipo en Skotlando, respektive en kelkaj subteretaĝoj.

Skandinavio[redakti | redakti fonton]

En Skandinavio oni konas 250 lokojn, kie troviĝas pelvoj (sen ringoj), inter ili ankaŭ Slutarpsdösen, kiu havas pli ol 55 pelvojn. “Döse“ kaj „Dysse“ estas la skandinaviaj nomoj por dolmeno.

Alpa regiono, Iberia Duoninsulo, Bretonio kaj Sardio[redakti | redakti fonton]

Neolitikaj rokagrataĵoj kun samcentraj cirkloj ekzistas sur la insulo Carschenna apud Sils en Domleschg en la kantono Grizono en Svislando. En la okcidento de la Iberia duoninsulo, ekzemple en la nordo de Portugalujo, en Galegio kaj apud (ekzemple en la ĉirkaŭo de Lucillo, provinco Leono) troviĝas tiaj grataĵoj – kelkaj eĉ montras labirintecajn motivojn. Ĉe la megalitikaj tomboj de Gavrinis kaj Pierres-Plates en Bretonio ili estas kiel ĉe la menhiro de Sa Perda Pinta, Sardio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Stan Beckensall, Tim Laurie: Prehistoric Rock Art of County Durham, Swaledale and Wensleydale. County Durham Books, Durham 1998, ISBN 1-897585-45-4.
  • Stan Beckensall: Prehistoric Rock Art in Northumberland. Tempus Publishing, Stroud 2001, ISBN 0-7524-1945-5.
  • Stan Beckensall: Prehistoric Rock Art in Cumbria. Tempus Publishing, Stroud 2002, ISBN 0-7524-2526-9.
  • Rachel Butter: Kilmartin. Scotland's richest prehistoric Landscape. An Introduction & Guide. Kilmartin House Trust, Kilmartin 1999, ISBN 0-9533674-0-1.
  • Evan Hadingham: Ancient Carvings in Britain. A Mystery. Garnstone Press, London 1974, ISBN 0-85511-391-X.
  • Gordon T. Holmes: 2,000 BC. A Cup & Ring Stone Trek. Millennium edition. SASRG, Shipley 1998, ISBN 0-9524804-3-3.
  • Ronald W. B. Morris: The Prehistoric Rock Art of Argyll. Dolphin Press, Poole 1977 ISBN 0-85642-043-3.
  • Ch. Züchner: The Archaeological Background of the Cup-and-Ring-Marks of NW-Spain. Akten des Flagstaff-Kongresses, 1994

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]