Penélope Cruz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Penélope Cruz
Oskar-premiito
Penélope Cruz en 2006
Penélope Cruz en 2006
Persona informo
Penélope Cruz
Naskonomo Penélope Cruz Sánchez
Naskiĝo 28-an de aprilo 1974
en Ŝablono:Flagicon Alcobendas, Madrido
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Reĝa Konservatorio Supra de Muziko ĉe Madrido vd
Familio
Patro Eduardo Cruz vd
Patrino Encarna Sánchez vd
Gefratoj Eduardo Cruz • Mónica Cruz vd
Edz(in)o Javier Bardem vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktoro • televida prezentisto • filmaktoro • televida aktoro • prezentisto • voĉaktoro • fotistofilmreĝisoro vd
Aktiva dum 1989– vd
En TTT Oficiala retejo vd
Aktorado
Oskar-premio
La plej bona aktorino en apuda rolo
2008 - Vicky Cristina Barcelona
Premio BAFTA
La plej bona aktorino en apuda rolo
2008 - Vicky Cristina Barcelona
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Penélope Cruz en 2009

Penélope CRUZ Sánchez [peNElope kruz SANĉez] (naskiĝis en Madrido la 28-an de aprilo 1974) estas hispana aktorino. Post sia partoprenado en dancaj spektakloj kaj en la televido, ŝi premieris en kino en 1992 en la filmo Jamón, Jamón de Bigas Luna kaj en Belle époque de Fernando Trueba (Oskar-premio al la plej bona neanglalingva filmo).

De tiam ŝi aktoris en tre diversaj filmoj en hispana kino, inter kiuj la plej konataj internacie Abre los ojos (Malfermu la okulojn) de Alejandro Amenábar en 1997 kaj Todo sobre mi madre (Ĉio pri mia patrino), de Pedro Almodóvar en 1999.

En 1998 ŝi komencis karieron en la usona kino. Inter la filmoj en kiuj ŝi tie aperis troviĝas versio de Abre los ojos, kun la titolo Vanilla sky, en kiu ŝi aktoris kun Tom Cruise, kun kiu ŝi havis amaferon dum tri jaroj post ilia filma kunlaboro.

Ŝi havas fratinon Mónica Cruz ankaŭ aktorino kaj dancistino kaj fraton Eduardo Cruz kiu estas kantisto,

Filmaro

Eksteraj ligiloj