Penalo (futbalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Futbalisto (blanka 27) antaŭ penal-ŝoto, la golulo (verda ĉemizo) ne jam preta.

En futbalo penalo (aŭ "punŝoto") estas speciala formo de rekta libera ŝoto farota de la penalpunkto al la golejo, kiu estas defendata sole de la opona golulo.
Kaŭzo por penalo estas delikto en la penalareo kiel faŭlomanludo. Se tia delikto okazas ie en la ludkampo, ĝi estas punata per rekta libera ŝoto, se ĝi okazas en la penalareo, la matĉestro aljuĝu penalon al la malavantaĝigita teamo por rekompenci pro ties perdita golŝanco. Evidente penalo povas esti decida por la matĉrezulto, tial foje ludistoj provas ŝajnigi faŭlon per libervola faliĝo en la oponula penalareo. Tia trompo estas punebla per flava karto.

Procedo pri penalo[redakti | redakti fonton]

Ebur-Bordo kun penalo kontraŭ Serbio en la Futbala Mondpokalo 2006.

La penalo estas ŝotata de la penal-punkto: centre antaŭ la golejo en distanco de 11 metroj (12 jardoj) de la goleja linio - tial la futbalslanga esprimo dekunumetraĵo. Krom la golulo kaj la ŝotonto ĉiuj ludantoj restu ekster la penalareo kaj en distanco de minimume 9,15 m (10 jardoj) al la pilko. La golulo rajtas moviĝi nur sur la golejlinio. La ŝotonto ne rajtas ŝoti antaŭ ol la matĉestro permesas tion per fajfo. Samkiel post libera ŝoto la ludo daŭrigas tuj post la penalo. Do, se la ŝoto ne rezultigas golon, nek pasas trans la golejlinio, ĉiuj ludantoj rajtas reekludi (dua ŝoto), krom la penalŝotinto mem, kiu nur rajtas denove daŭrigi la ludadon post pilktuŝo de iu alia ludanto: tio signifas, ke la penalŝotinto rajtas provi duan ŝoton, se la golulo defende forpuŝis la pilkon, sed ne se ĝi resaltas de la fostojtranslato.

Kontraŭregulaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kontraŭregulaĵoj dum la penalo (moviĝo de la golulo, eniro en la malpermesatan zonon) estas traktataj laŭ la regulo de avantaĝo. Ĝenerale:

  • Ĉe kontraŭregulaĵoj de la defenda teamo:
    se golo estis atingita, ĝi validas, alie la ŝoto estas ripetata.
  • Ĉe kontraŭregulaĵoj de la ataka teamo:
    se golo estis atingita, la ŝoto estas ripetata, alie nerekta libera ŝoto estas aljuĝata kontraŭ la ŝotinta teamo.
  • Ĉe kontraŭregulaĵoj ambaŭflanke:
    la ŝoto estas ripetata.
  • Se la ŝotinto reludas la pilkon antaŭ tuŝado de alia ludanto, nerekta libera ŝoto estas aljuĝata kontraŭ la ŝotinta teamo.

La matĉestro ankaŭ povas admoni ludantojn pro kontraŭregulaĵo (ripetata kurado en la malpermesatan zonon) per flava karto. Notu ke fakte la plimulto de malgrandaj kontraŭregulaĵoj ne estas punataj.

Strategio[redakti | redakti fonton]

Defendo kontraŭ penalo estas unu el la plej malfacilaj taskoj de golulo. Pro la mallonga distanco de nur 11 metroj la reagotempo tre mallongas (ĉe rapideco de la pilko de 100 km/h restas 0,036 sekundoj!) por kapti la pilkon. Tial la golulo kutime ekflugos, antaŭ ol la pilko estas ŝotata. Do la golulo fakte devas agi laŭ sia diveno, kien la pilko estos kikata. Kiam la ŝotonto prepariĝas kaj alproksimiĝas al la pilko, la golulo nur havas kelkajn momentojn por "studi" la movojn de la ŝotonto kaj supozi, kien la pilko trafos. Golulo eble ankaŭ konsideros informojn pri la penalŝotaj kutimoj de la ŝotonto en pasinteco. Tamen, tre ofte nur restas divenado. Eĉ se golulo sukcesas bloki la ŝoton, la pilko ja povas resalti al la ŝotinto aŭ iu el ties teamanoj por dua ŝoto, kaj tiam la golulo malofte havas ŝancon por dua savo.

Historio de penalo[redakti | redakti fonton]

Penalo de Ciro Bilardi, futbalisto de Udinese Calcio.

La penalo estis inventita en 1890 en Irlando por rekompenci la malavantaĝigitan teamon, se oponulo intence tretas oponulon, krurobstakligas aŭ manludas en la penalareo. Jam en la sekva jaro la irlanda futbalasocio postulis ĝenerale enkonduki la penalon. Depost 1906 la golulo devas resti sur la golejlinio. Plurfoje ŝanĝiĝis la regulo, ĉu golulo rajtas moviĝi sur la golejlinio, ĉu ne (moviĝado malpermesita de 1929, sed intertempe denove permesita).

"ŝotoj de la penalpunkto por determini venkinton"[redakti | redakti fonton]

En futballingvo oni kutime parolas pri penalŝotado. En preskaŭ ĉiuj futbalturniroj la finaj matĉoj estas ludataj laŭ nokaŭta sistemo, do postulas venkantan teamon, kiu progresas al la sekvan matĉon kaj malvenkantan teamon, kiu forlasas la turniron. Se matĉo finiĝis per remiso (egalpoentado de ambaŭ teamoj) post regula matĉdaŭro, la plimulto de turniraj reglamentoj postulas sekvas suplementa matĉdaŭro de 2-foje 15 minutoj. Se ankaŭ tiu ne rezultigas venkinton, sekvas "ŝotoj de la penalpunkto por determini venkinton". Kvankam laŭ formo simila al penalo, penalŝotado ne estas puno kaj sekvas specifajn regulojn. Goloj atingitaj dum penalŝotado ne estas inkluzivigitaj en la matĉrezulto, kiu restas "remiso" (kvankam oni populare diras: "teamo X venkis teamon Y per penalŝotado"), sed nur kvazaŭlotume difinas, kiu el ambaŭ teamoj atingu la sekvan rondon de la turniro.

Procedo pri penalŝotado[redakti | redakti fonton]

Ĉiu teamo destinas 5 ludistojn, kiuj alterne kun la alia teamo ekpaŝas al la penalpunkto por ŝoti. Kontraŭe al la dumluda penalo ne estas ŝanco al dua ŝoto, kaj ĉiuj kampaj ludantoj krom la aktualaj ŝotanto kaj golulo troviĝu en la ekluda cirklo meze de la ludkampo, la alia golulo troviĝu ekster la penalareo. La venkinto de la penalŝotado estas tiu teamo, kiu per siaj kvin ŝotoj sukcesas pli da goloj ol la alia (ekzemple 5:4, se la alia teamo unufoje "misgolas"). La rezulto estas kalkulata post ŝotado de ĉiuj dek ŝotoj, esceptoj:

  • La penalŝotado tuj finiĝas, kiam la teamo kun malpli da goloj ne plu havas sufiĉe da ŝotoj por egaligi la nombron de goloj de la alia teamo (se post po 4 ŝotoj rezultiĝis 4:2, la restantaj ŝotoj (po 1) ne plu povas preventi la venkon de la pli sukcesa teamo). Tiam oni rezignas pri la restantaj ŝotoj.
  • Se post po 5 ŝotoj estas denove remiso, la penalŝotado estas daŭrigata per plia ŝotado de po 1 ŝoto, ĝis venkinto estas determinata. En tiu fazo decido estas atingita, kiam unu teamo goligas kaj la alia misgoligas.

Nur ludantoj el la aktuale aktiva teamo, rajtas ŝoti, do, ne anstataŭuloj, nek per ruĝa karto forsenditaj.
Neniu ludanto rajtas al dua ŝoto de la penalpunkto, antaŭ ol ĉiuj ludantoj de la aktiva teamo inkluzive de golulo ŝotis; escepto: se la nombro de la aktivaj teamanoj ne egalas, la pli multnombra teamo devas el-elekti tiom da teamanoj, kiom ili supernombras; notu, ke ili ne rajtas el-elekti la golulon, ĉar el-elektitaj teamanoj ne plu rajtas ludi iun rolon en la procedo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La penalŝotado por solvi remisan situacion estas invento el 1970. (Antaŭe oni uzis monerumadonlotumadon kiel lastan rimedon por determini, kiu teamo procedu en la turniro - tiel ekzemple okazis en 1968, kiam la itala teamo tiel eniris la finalon kontraŭ la sovetunia teamo.) Estis germana arbitrulo Karl Wald, kiu en 1970 proponis penalŝotadon kiel sportan solvon de embarasa remiso. Lia propono estis - iom pene - akceptita de bavara futballigo, baldaŭ poste por "Bundesliga" (germana konkurso inter la plej altrangaj lokaj kluboj) kaj samjare transprenita de UEFA kaj FIFA. 1970: La unua penalŝotado okazis en 1970 inter Hull City and Manchester United during the Watney Cup (venkinto: Manchester United). La unua ŝotinto estis George Best, unue misgoligis Denis Law. 1976: La unua internacia turniro decidita per penalŝotado estis la finalo de Eŭropa Futbalpokalo inter Ĉeĥoslovakio kaj Germanio (venkinto: Ĉeĥoslovakio per 5:3, decida ŝoto de Antonín Panenka post misgoligo de Uli Hoeneß per ŝoto super la translaton. 1994: La unua penalŝotado en finalo de Futbala mondpokalo (viroj): Brazilo 5:3 Italio (stadiono: Rose Bowl in Pasadena, California, USA). 1999: La unua penalŝotado en finalo de Futbala Mondpokalo (virinoj) okazis kvin jarojn poste en la sama stadiono: Usono 5:4 Ĉinio, decida ŝoto de Brandi Chastain, konata pro ŝia forĉemizigo. 2005: La unua penalŝotado en kvalifikiĝo por Futbala Mondpokalo: Aŭstralio : Urugvajo. Post 1:0 venko por Urugvajo en hejma ludo, kaj 1:0 venko por Aŭstralio en hejma reludo, rezultis remisa 1:1. Post sengola suplementa tempo la penalŝotado rezultis 4:2 por Aŭstralio.

Statistiko[redakti | redakti fonton]

En ĉirkaŭ 75 % el la penaloj la ŝotinto atingas golon (dum futbala mondpokalo eĉ pli). Tial ekspektoj estas enorme altaj, ke la ŝotanto sukcesu, kio metas la ŝotantojn sub streĉegon, kiun nervozaj ŝotantoj malfacile eltenas. Tia streĉo dum penalŝotado estas eĉ pli alta. Kelkaj famkonataj futbalistoj kiel Pelé, David BeckhamFranz Beckenbauer ne atingis same altan kvoton de penal-goloj kiel pli malkonataj ludistoj. Pliaj statistikaj faktoj:

  • En junularaj kaj amatoraj matĉoj foje okazas tre longaj penalŝotadoj:
    Dum angla amatora pokalfinalo en 2001 inter Storthes Hall kaj Littletown eĉ post 34 ŝotoj restis remiso. Pro ekmalheliĝo la matĉestro finigis la matĉon remisa.
    En januaro 1998 konkurso pri la Pokalo de komunumo Derby en la klaso de 9/10-jaruloj la matĉo inter Mickleover Lightning Blue Sox kaj Chellaston Boys rezultigis 1:1, la penalŝotado 2:1, sed nur post 66 (!!) ŝotoj.
  • Sed ankaŭ en la plej altaj naciaj futballigoj foje estas tre longaj penalŝotadoj. Jen tabele la 7 plej longaj:
ŝotoj rezulto matĉo kaj rezulto nacia ligo de … dato
48 17 : 16 KK Palace  2 : 2  Civics Namibio 2005
44 20 : 19 Argentinos Juniors  2 : 2  Racing Club Argentino 1988
40 16 : 15 Tunbridge Wells  2 : 2  Littlehampton Town Anglio 2005
40 15 : 15 Obernai  2 : 2  ASCA Wittelsheim Francio 1996
34 17 : 16 Gen lerbirligi SK  1 : 1  Galatasaray SK Turkio 1996
34 12 : 13 Maccabi Herzliya  2 : 2  Maccabi Petah : Tikva Israelo 2006
30 11 : 12 Pogon Szczecin  0 : 0  Lech Poznan Pollando 2001
  • Rekordo de gol-prevento:
    La mondpokala kvaronfinalo 2006 inter Anglio kaj Portugalio finiĝis 0:0 pst (post suplementa tempo). Dum penalŝotado la portugala golulo Ricardo (Ricardo Pereira) preventis 3 golojn el 4 ŝotoj (kontraŭ anglaj ludistoj Frank Lampard, Steven Gerrard kaj Jamie Carragher). Tiel li starigis novan mondpokalan rekordon. Portugalio atingis la duonfinalon post penalŝotado de 3:1
  • Kelkaj goluloj mem goligis kiel penalŝotantoj, ekzemple la ĵus menciita portugala golulo Ricardo (Ricardo Pereira). Dum kvaronfinalo de Eŭropa ĉampioneco 2004 Portugalio ludis kontraŭ Anglio, rezulto: 2:2 (pst - post suplementa tempo). Ĉe penalŝotada rezulto 5:5 Ricardo preventis golon de Darius Vassell, kaj tuj poste mem goligis sian ŝoton. Portugalio atingis la duonfinalon post penalŝotado de 6:5

Penalŝotado dum mondĉampionado intertempe ludas ne plu neglekteblan rolon:
en 1986 tri el la kvar kvaronfinalaj matĉoj finiĝis per penalŝotado. Kaj 1994 okazis unuafoje penalŝotado en finalmatĉo (Brazilo:Italio 3:2 post sengolaj matĉdaŭro kaj suplemento).

Kritiko kaj alternativoj[redakti | redakti fonton]

Penalŝotado kiel solvo por remiso estis kritikita, ĉar ĝi ne sincere reflektas, kiu teamo liveris pli bonan ludon kaj ĉar ĝi estas pli lotumado ol sporteca rezulto. Aliaj diras, ke penalŝotado povas gvidi al tre malaloga "erinacuma" futbalstilo: se ambaŭ teamoj esperas gajni la penalŝotadon, ili dum la lastaj minutoj de regula respektive suplementa matĉtempo pli klopodas preventi golojn de la alia teamo ol atingi golon por la propra teamo. Ĉi-lasta argumento tamen ne validas specife kontraŭ penalŝotado, sed same kontraŭ ĉiuj aliaj malremisigaj metodoj: ju malpli da restanta tempo des malpli da ŝanco reegaligi eventualan golon de la alia teamo, dum ĉia malremisiga metodo post la regula (respektive suplementa) matĉdaŭro nove alportos pli grandan ŝancon venki la matĉon. La plej konvinka argumento por penalŝotado ĉiam restis, ke ĝi prezentas veran dramon je la fino de matĉo.

Alternativoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj alternativoj al penalŝotado estis elprovitaj: ora golo, arĝenta golo (sed en 2004 malaprobitaj de IFAB (International Football Association Board - supera internacia instanco pri reguloj de futbalo), ĉar kontraŭe al la ekspektoj tiuj reguloj ne gvidis al intensega provo atingi golon (interesa atakema ludmaniero), sed tute kontraŭe al defendado per ĉiuj fortoj (erinacuma defendema ludo, ne bela por spektantoj), ĉar oponula golo signifas malvenkon. Alternativoj al la penalŝotado estas: ripetado de la matĉo, utiligado de statistikaj rimedoj (ekzemple: pli granda nombro de ne-hejmaj goloj, pli granda nombro de la golŝotoj, pli granda nombro de la korneraj ŝotoj, pli malgranda nombro de ruĝaj kaj flavaj kartoj aŭ progresiva malgrandiĝo de ludantoj dum la suplementa tempo), sed tiuj proponoj ne estis validigitaj de IFAB. En Usono oni eksperimentis per jena alternativo: ŝotado de punkto 35 jardoj (32 m) for de la golo kaj kvin-sekunda periodo por atingi golon kun laŭplaĉe multaj pilkokontaktoj (iom simila al la penalŝotado en glacihokeo). Sed ankaŭ tiu alternativo ne plu estas uzata depost 2000.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]