Penatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Altaro de Penatoj en la ruinoj de Herkulano.

Penatoj estis, en romia mitologio, originale genioj protektantaj la hejm-propraĵojn. Poste, ili iĝas dioj de la hejmoj, kiuj proponas protekton al la tuta domo (familiaj Penatoj), kaj ankaŭ estas ŝtataj protektantoj (publikaj Penatoj). Ili estis rilatigitaj kun Lares, Genioj kaj Larvoj. La Penatoj estas menciitaj de Propercio (iv.i).

La nomo estas derivita de la latina penus, la manĝprovizo aŭ la magazeno de la domo[1]. Penatoj agis, komence, por protekti la manĝprovizojn kaj poste la tutan domon. Oni proponis al ili parton de la ĉiutaga manĝaĵo, kiu estis metita ĉe la figuro, kiu prezentis ilin. La juĝistoj de la urbo ĵuris antaŭ la publikaj Penatoj. Kelkfoje la Penatoj estis prezentitaj kiel junuloj. Sur la roma monteto Velia en Palatino ekzistis templo dediĉita al ili.

Nun en la ĉiutaga lingvo, penatoj estas sinonimo de hejmo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marko Tulio Cicerono, De natura deorum, II, 68. (latine)

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Penates en la hispana Vikipedio.