Pendaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Literpendaĵo, aŭ simple pendaĵo, estas tiu parto de iuj minuskloj, kiu sinkas trans la linibazon:

La horizontala strukturo de skriba linio
Pendaĵoj (markitaj per ruĝo), el la tiparo Myriad Pro

En la angla kaj esperanta alfabetoj pendaĵojn havas la literoj gĝjĵpqy; krome, en iuj tiparoj pendaĵon povas havi la formo kursiva de litero: xfx, kaj iam ankaŭ la majuskloj: xJxĴxQx (la iksoj estas aldonitaj por vidigi la linibazon).

La parto de iuj minuskloj, kiu altiĝas super la trunko (super la x-alto), estas malpendaĵo.