Pendumilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
rekonstruo de historia pendumilo en la juĝeja hstoria parko Tombstone en Arizono, Usono
triparta historia pendumilo en Beerfelden en la mezalta montaro Odenvaldo de Germanio el la jaro 1550
restoj de historia pendumilo apud Herbstein
historia pendumilo apud Visby sur la insulo Gotlando
historia pendumilo por la puno de sklavoj en Usono

Pendumilo estas konstruaĵo por la plenumo de la mortpuno per pendumo: Temas pri pendigo de mortonto kun ŝnuro ligita ĉirkaŭ la kolo, kio kaŭzas strangolon de la persono. La konstruaĵo konsistas plej ofte el du vertikalaj fostoj kaj horizontala stango inter la du, foje ankaŭ el unu vertikala fosto kaj horizontala stange fiksigita supre, kaj kelkfoje eĉ tri vertikalaj fostoj kun tri horizontalaj stangoj inter la fostoj, tiel ke ekestas stanga triangulo, por pendumo de ĝis tri kondamnitoj samtempe.

La pendumiloj en la antikva epoko kaj mezepoko kutime troviĝis ekster la loĝlokoj sur monteto (la "pendumila monto"). Personoj, kiuj zorgis pri la starigo aŭ pri riparo de la pendumiloj, havis aparte malaltan renomon, kaj same la personoj, kiuj plenumis la mortpunon. Tial en multaj lokoj dum la mezepoko kolektiĝis la anoj de ĉiuj gildoj de la koncerna urbo, por kiu starigendis pendumilo. La urba juĝisto metis la unuan ŝtonon por la fundamento de la fosto(j), kaj plue ĉiuj kunlaboris, por ke oni ne povu malalte taksi iun ajn taskigitan konstruinton de la mortigilo. Tamen foje oni ankaŭ decidis per lotumo difini individuo(j)n, kiuj sen tia kolektiva kunkonstruo devis plenumi la konstruon de la ilo.

Pendumi kondamnitojn estis inter la plej aĝaj manieroj plenumi la mortpunon. Antaŭ ol oni sisteme uzis tiun juĝejan kondamnon kaj por tio konstruis pendumilojn, oni ofte simple pendumis kondamnitojn ĉe fortaj branĉegoj de stabilaj arboj, aparte multe ĉe kverkoj, kies ligno aparte malmolas. Ĉe la antikvaj germanoj kaj baltoj en norda Eŭropo la subĉiela juĝejo kutime estis ĉe impona kverko, ĉe kiu en kaze de neceso eblis tuj plenumi la juĝan verdikton. La nuntempe ankoraŭ ekzista pendumilo de la urbeto Beerfelden en la mezalta montaro Odenvaldo de Germanio el la jaro 1550 (vidu la foton dekstre) konsideriĝas la plej bone konservita en Germanlingvio. La lasta plenumo de mortpuno tie okazis dum la 18-a jarcento.

Plenumoj de la mortpuno ĉe pendumilo ekde la fino de la mezepoko en Mezeŭropo pli kaj pli ekhavis la karakteron de publikaj amuzaĵoj, kiuj altiris vastan spektantaron. Dum la mezepoko jam ŝtelado tie povis esti punata per pendumo.

Ekde la fino de la 19-a jarcento oni provis en Britio rapidigi la mortigon kaj mallongigi la mortan suferon dum pendumoj kaj pro tio elprovis plurajn teknikajn plibonigojn. En Usono, historie komence brita kolonio, kaj aliaj britaj kolonioj transpreniĝis la plibonigoj, ankaŭ post sendependiĝoj de la ŝtatoj. Tamen en Usono ekde la komenco de la 20-a jarcento pupulariĝis aliaj teknikoj plenumi la mortpunon, ekzemple per gaso aŭ per elektro, dum en Eŭropo kadre de la 20-a jarcento pli kaj pli socie kondamniĝis kaj malkutimiĝis la mortpunoj. En Britio ekzemple la lasta kondamnito pro pendumo mortis dum la jaro 1964. En la Germana Regno mortpunoj komence de la 20-a jarcento estis maloftaj, kaj pendumoj tute ne plu kutimaj - tamen dum la diktatora epoko de Nazia Germanio inter la jaroj 1933 kaj 1945 pendumoj ree fariĝis tre oftaj, kaj post tiu epoko oni decidis mortpunigi signifan nombron da naziaj gvidantoj kiel militkrimuloj per la sama, mezepoka maniero. En la regno Aŭstrio-Hungario pendumoj estis relative oftaj punoj ĝis la jaro 1919, kiam en la nova demokratia respubliko Aŭstrio malpermesiĝis la mortpuno.

Tamen en pluraj ŝtatoj de la mondo morto per pendumo ankoraŭ nun estas kutima maniero plenumi mortpunon, aparte en iuj afrikaj kaj aziaj ŝtatoj - inter alie en Egiptio, Irano, Irako, Japanio, Kuvajto, Malajsio kaj Singapuro.

Konatuloj, kiuj mortis per pendumilo

Eksteraj ligiloj