Penglai (monto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Penglai (蓬萊仙島), Muzeo de la Palaco de la Malpermesita Urbo, Pekino.

La monto Penglai (en tradicia ĉina, 蓬萊山; en simpligita ĉina, 蓬莱山; en pinjino, Pénglái shān), foje nomita insulo Penglai (en tradicia ĉina, 蓬萊仙島; en simpligita ĉina, 蓬莱仙岛; en pinjino, Pénglái xiāndǎo), estas mistikisma tero de la Ĉina mitologio. La legendo translokiĝis al Japanio, kie ĝi estis la origino de la mito de Hōrai (蓬莱 Hōrai?).[1]

Kvankam ja ekzistas urbo Penglai en Ŝandongo, Ĉinio, oni ne konas ĉu vere ĝi korespondas al la origino de la legendoj. Tio ne malhelpas, ke tiu urbo reklamas por si estis la loko de la mito kaj eĉ oni mencias ian regionon de la urbo kiel elŝipiĝejo de la okopo de senmortuloj. Foje oni diras ankaŭ ke la monto estas videbla en iu el la oftaj miraĝoj kiujn generas la maro.

En la ĉina mitologio, la insulo kutime estas konsiderata la sidejo de la ok senmortuloj, aŭ almenaŭ la loko al kiu ili veturas por bankedo kun la magiisto Anqi Sheng. Supozite, ĉio en la montano aspektas blanka kun palacoj el oro kaj plateno kaj arboj en kiuj kreskiĝas juveloj. Oni konas nek doloron nek vintron en la insulo kaj la rizujoj kaj vinglasoj neniam malpleniĝas. Magiaj fruktoj kreskiĝas en Penglai havante kuracpovojn kapablajn kuraci ajnan malsanon, havigi senfinan junecon aŭ eĉ revivigi mortintojn. Qin Shihuangdi, serĉante la eliksiron de la vivo, klopodis trovi la insulon. La legendoj rakontas ankaŭ kiel Ŝju Fu, lia servisto sendita serĉi la insulon, malkovris Japanion anstataŭe.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. McCullough, Helen Craig (1990). Classical Japanese Prose. Stanford University Press. p. 570. ISBN 0-8047-1960-8.