Peniche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Peniĉe)
Peniche
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio • type locality

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2520
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27 753  (2011) [+]
Loĝdenso 358 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 22′ N, 9° 23′ U (mapo)39.362833333333-9.3887222222222Koordinatoj: 39° 22′ N, 9° 23′ U (mapo) [+]
Areo 77,55 km² (7 755 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Peniche (Portugalio)
Peniche (Portugalio)
DEC
Peniche
Peniche
Situo de Peniche

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peniche [+]
vdr

Peniche (portugallingva prononco: [pɨˈniʃ(ɨ)], en Esperanto Peniĉe aŭ Peniĉo) estas urbo kaj municipo de la Distrikto Leiria, regiono Centra, Portugalio, kun ĉirkaŭ 26 431 loĝantoj (2011).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la urbo Peniĉe.

La municipo limas oriente kun Óbidos, sude kun Lourinhã kaj havas marbordon al Atlantiko okcidente kaj norde. Ĝi okupas la Duoninsulon de Peniche, en kies pinto estas la kabo Carvoeiro (kun lumturo), kaj la insuloj Berlengoj.

Peniche estas la plej okcidenta loĝloko de Kontinenta Eŭropo.

Peniche havas etendajn strandojn norde kaj sude de la duoninsulo. La norda strando etendiĝas trans Baleal ĉirkaŭ 3 km, en etendo de ĉirkaŭ 9 km ĝis Foz do Arelho.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de la municipo Peniĉe.

La submunicipoj de Peniĉe estas la jenaj:

  • En la urbo mem Peniĉe:
    • Ajuda
    • Conceição
    • São Pedro (kun la insuloj Berlengoj)
  • En la cetero de la municipo:
    • Atouguia da Baleia
    • Ferrel
    • Serra d'El-Rei

Historio[redakti | redakti fonton]

La fuorto.

La urbo estas parte ĉirkaŭita de la murego de la 19-a jarcento. En la suda flanko marborde estas la fortikaĵo nomita Fuorto de Peniche (Praça-forte de Peniche) de la 19-a jarcento, uzita kiel prizono dum la reĝimo de Oliveira Salazar, partikulare por politikaj prizonuloj. Ĝi famiĝis per la fuĝo de la komunista estro Álvaro Cunhal. La municipo iĝis vila en 1609 kaj urbo la 1an de Februaro 1988. Ekde la 1970-aj jaroj la urbo ekestis referenco por praktikantoj de surfado, pro la kvalito de ties ondoj kaj ties granda etendo. Aktuale ĝi formas parton de ĉiuj grandaj cirkvitoj de surfado.

Bildoj[redakti | redakti fonton]