Penika kormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brandta kormorano
Brandta kormorano
Brandta kormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. penicillatus
Phalacrocorax penicillatus
(Brandt, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brandta kormoranoPenika kormorano (Phalacrocorax penicillatus) estas strikte mara birdospecio de la familio de kormoranoj nome marbirdoj de la familio de Falakrokorakedoj kiuj loĝas ĉe la marbordo de Pacifiko en Nordameriko (el Kanado al Baja California en Meksiko). Ties teritorioj somere estas el Alasko al la Golfo de Kalifornio, sed la populacio norde de la Vankuvera Insulo (sudokcidenta Kanado) migras suden dum vintro. Ties specifa nomo, penicillatus estas latina por pentrobruŝo (peniko el haroj), reference al la blankaj plumoj de ties kolo kaj dorso dum la komenco de la reprodukta sezono. La komuna nomo honoras al la germana naturalisto Johann Friedrich von Brandt de la Akademio de Sciencoj de Sankta Peterburgo, kiu priskribis la specion el specimenoj kolektitaj en ekspedicioj al la Pacifiko dum la komenco de la 19a jarcento. Laŭ la IUCN la specio estas klasita kiel Malplej Zorgiga.[1] La populacio estas stabila, sedfoje dependas el la klimataj malbonaĵoj el la marfluo El Niño.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Montrante morfologian karakteron

Temas pri nigra kormorano kun ankaŭ nigreca al malhelbruneca brido male al rilataj specioj, dum flava nuda senpluma haŭtaĵo estas pli suba ol ĉe parencaj specioj kiaj tiu de Japana kormorano, kiu havas ĝin sub kaj malantaŭ la okulo, dum la Brandta kormorano havas ĝin pli sube el la vango al la gorĝareo. Estas ankaŭ blankaj harplumoj el la orelareo al la nuko kaj alia tufo sur la dorso. La nigreca plumaro havas tre fortan irizecon ĉefe bronzkoloran sur dorso kaj malhelverdecan en kapo kaj brusto. La okulirisoj estas bluaj kaj la beko malhelbruneca (kornokolora), tre rekta, longa kaj hokoforma pinte. La retecaj piedoj kaj kuroj estas nigrecaj. La vosto estas mallonga, fortika, naĝileca kaj utilas por faciligi ekvilibron stare. Tiu kormorano estas 84 ĝis 89 cm longa kun enverguro de ĝis 124 cm. Ties pezo povas atingi 2,450 g.

Dum la reprodukta sezono, plenkreskuloj havas kobaltan bluecan gorĝosakon.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio nestumas surgrunde aŭ sur rokaj elstaraĵoj kolonie kun aliaj marbirdoj. La reprodukta sezono komencas en marto al majo kaj pluas ĝis julio. La nesto estas el bastonetoj kaj kovritaj el algoj, herboj kaj alia milda materialo. La ino demetas 3 al 4 ovojn. Kovado daŭras 30 tagojn. Kutime oni produktas 1 al 2 idojn.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

La Brandta kormorano manĝas ĉu sola aŭ en aroj, kaj estas adapteblaj en pred-elekto kaj submara habitato. Ili manĝas malgrandajn fiŝojn (ekzemple perkoj, anĉovoj) el la surfaco aŭ el la marfundo, akirante ilin, kiel ĉe ĉiuj aliaj kormoranoj, per persekuta plonĝado uzante siajn piedojn por elpelado; ankaŭ senvertebrulojn kiaj kraboj, palinuroj, kaj kalmaroj. Predo estas ofte kio estas plej komuna: en centra Kalifornio, rokfiŝoj el la genro Sebastes estas la plej komune kaptataj, sed ĉe Brita Kolumbio, ĝi estas Pacifika haringo. Oni observis la Brandtan kormoranon manĝante je profundoj de ĉirkaŭ 40 futoj.

Plenkreskulo montrante bluan gorĝosakon karakteran el la reprodukta plumaro.
Tutmonda distribuado de reproduktado
Artaĵo de Brandta kormorano, publikita en 1859

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Josep del Hoyo, Andrew Elliot, Jordi Sargatal: Handbook of the birds of the world- Volume 1, Ostrich to Ducks. - Lynx Edicions, Barcelona, 1992. ISBN 84-87334-10-5