Penio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La bankedo de Platono, de Anselm Feuerbach (1871-74). Laŭ la platona rakonto, Penio kaj Poro (maldekstre) unuiĝis dum tiu festo, kaj el tio devenis Amo.

Laŭ la helena mitologio, Penio (el la greka Πενία) estis dajmonino kiu personigis malriĉecon kaj bezono, kaj pro tio ŝi suferis malamon kaj marĝenon fare de la homoj. Ŝia nomo en la romia mitologio estis Paŭperto (Paupertas).

Kunuloj ŝiaj estis Aporio (Malfacileco) kaj ŝiaj fratinoj Ameĥanio (Senhelpeco) kaj Ptoĥejo (Almozado), do iliaj kontraŭaj dajmonoj estis Pluto (Riĉeco) kaj Eŭtenio (Prospero). Alceo priskribis ŝin kiel grava kaj nekontrolebra malbono, kiu submetas la popolojn[1]. Teogniso aldonis ke Penio estis konata de ĉiuj, eĉ de tiuj kiuj ne suferas ŝin. Laŭ li, la dajmonino neniam vizitis merkatojn kaj tribunalojn, ĉar sia kondico estas malsupera, kaj oni ĉiam disdegnis kaj malamis ŝin, ne gravas kion ŝi faras aŭ kie ŝi troviĝas[2].

En sia teatraĵo Pluto, Aristofano rakontas kion povus okazi se oni malblindigus Riĉecon kaj malaperigus Penion. En ĝi, ŝi estas priskribita kiel la plej terura monstro el ĉiuj epokoj, sed ŝi respondas la atakon saĝe: se malriĉeco ne ekzistus, neniu emus labori nek klopodus plibonigi sian vivon; streĉoj antaŭenigi la socion, la metiojn kaj artojn ne plu troviĝus inter la homaro, kaj virteco, kiu malofte akompanas riĉulojn, simple malaperus de la mondo[3]. Ankaŭ Herodoto, Plutarko[4] kaj Filostrato[5] mencias Penion, sed ĉiam kun negativaj atributoj.

Nur la orfeanoj menciis ŝian genealogion: laŭ ili, la patrino de Penio estis Tesiso, simbolante per tio la antikvecon de malriĉeco. Tamen, la filozofo Platono priskribis postan legendon kiu anstataŭis tiun diinon per Metiso, la generanta povo. Do, Tesiso-Metiso iĝis patrino kaj de Penio kaj de Poro (kiu laŭ tiu legendo simbolas abundo). Ambaŭ diaĵoj ĉefrolis la alegorian miton pri deveno de la Amo: en festo honore al Afrodito, kiun ĉiuj gedioj partoprenis, Poro ebriiĝis kaj kuŝiĝis surplanke, en la korto. Tiam Penio venis peti la manĝo-restaĵojn, kaj pensis ke tiu dio suferis la samajn vivkondiĉojn ol ŝi. Tio igis Poron la nura alloga diaĵo por Penio, kaj el ilia unuiĝo naskiĝis Amo. Pro tio oni diras ke tiu sento ĉiam obeas Afroditon, ĉar naskiĝis dum tago dediĉita al ŝi, sed kutime Amo alivestiĝas en malriĉo kaj vagadas tra la stratoj. Kiel sia patrino, Amo kontraŭas riĉecon kaj bonfarton, kaj faras la homojn batali inter ili[6].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alceo el Mitileno. Fragmento 364.
  2. Teogniso. Fragmento 1.267, 351 kaj 649.
  3. Aristofano. Pluto, 414.
  4. Plutarko. Vivo de Temistoklo.
  5. Filostrato. Vivo de Apolonio.
  6. Platono. Symposium, 178.