Saltu al enhavo

Penonomé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Penonomé
urbo
corregimiento of Panama (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 21 748  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 8° 31′ N, 80° 21′ U (mapo)8.5187222222222-80.355291666667Koordinatoj: 8° 31′ N, 80° 21′ U (mapo) [+]
Alto 70 m [+]
Penonomé (Kokleo)
Penonomé (Kokleo)
DEC
Situo de Penonomé
Penonomé (Panamo)
Penonomé (Panamo)
DEC
Situo de Penonomé

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Penonomé [+]
vdr

Penonomé estas urbo situanta en la provinco Kokleo (Panamo); ĝi estas la administra centro de la provinco kaj de la samnoma distrikto.

Laŭ la stato de 2010 en la urbo vivis 21 748 loĝantoj. La ĉirkaŭaĵo estas plata kaj senarbara.

La Tut-Amerika Ŝoseo kuras tra la urbo kaj ligas ĝin kun la cetero de la lando

Penonomé estis fondita en 1581. "Penó nomé" signifas en la loka lingvo Nomé estis ekzekutita. Nomé estis ĉefo de loka indiĝena tribo kiu estis mortigita fare de hispana kolonia oficialulo.  La urbo estis la ĉefurbo de Panamo por mallonga tempo post kiam Henry Morgan konkeris Panamurbon en 1671.

Specialaj trajtoj

[redakti | redakti fonton]

En la urbo oni povas trovi posteulojn de ĉinaj enmigrintoj, kiuj ofte komencis sian propran komercon kun malgrandaj superbazaroj ("chinos"). La loĝantaro estas ĉefe mestizoj, ĉinoj kaj afrik-amerikanoj. En februaro estas karnavalo tra la tuta Panamo kaj post Las Tablas Penonomé estas populara vizita celo.

La preĝejo de Penonomé kaj la loka administracio situas en la urbocentro. Ekzistas ankaŭ malgranda muzeo en Penonomé kun neregulaj malfermhoroj. La urbo havas du ĉefajn stratojn: La Avenida Juan Demmóstenes Arosemena kaj la Interamericana.

Junularaj vivantaj komunumoj ankaŭ ekzistas ekde 2006, kiuj estas prizorgitaj de SOS-Infanvilaĝo kaj financitaj de la fondaĵo Hermann Gmeiner.

En la lastaj jaroj, la urbeto spertis gravan ŝanĝon: ekzistas nun butikcentro kun granda superbazaro, kinejo, naĝejo kaj pluraj butikoj.

Precipe dum karnavalo kaj naciaj festoj, la alie trankvila urbo transformiĝas en buntan spektaklon kun multaj subĉielaj diskotekoj kaj viglaj stratparadoj.

Penonomé ankaŭ estas populara celloko por interŝanĝaj studentoj, kiuj vojaĝas al Panamo kun AFS kaj estas gastigitaj de lokaj gastigantaj familioj.

Lokoj vidindaj proksime

[redakti | redakti fonton]
  • De Penonomé oni povas atingi multajn lokojn en Panamo, ĉar multaj busoj trairas la urbon dumtage. Por nur kvin dolaroj oni povas veturi al Panamurbo, kiu estas proksimume 2 ½ horoj for.
  • Nur kelkajn minutojn per aŭto de Penonomé oni trovos kelkajn el la belaj plaĝoj de Panamo. Aparte konataj estas "Playa Santa Clara" kaj "Playa Farrallon", proksime de kiuj troviĝas pluraj luksaj hoteloj.
  • Proksime estas la Valle de Antón, malnova vulkana kratero en kiu estas vilaĝeto kaj de kie multaj ekskursoj povas esti komencotaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]