Pensilvanigermanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blue: Distriktoj kun la plej alta procentaĵo je parolantoj de la pensilvanigermana.
Ruĝe: Distriktoj kun la plej multaj parolantoj de la pensilvanigermana entute.

Pensilvanigermanoj - angle Pennsylvania Dutch – estis termino por grupo de migrintoj el Germanio, kiuj ekde la 17-a jarcento setlas en la ŝtato Pensilvanio de Usono kaj kiuj origine venis precipe el la germana regiono Palatinato. Temis pri luteranoj, menonitoj, amiŝoj kaj membroj de la Unuiĝo de fratoj. La teritorio loĝata de ili en Usono ankaŭ nomatas Pennsylvania Dutch Country. Al la origine setlata kerna regiono apartenas la urboj Allentown, Hershey, Lancaster, Reading kaj York. La lingvo de tiu grupo de germanlingvanoj, dialekto de la germana lingvo, kiun parto de la enmigrintoj ankoraŭ hodiaŭ parolas, nomiĝas pensilvanigermana lingvo, sialingve Pennsilfaanisch Deitsch [prononco "Penzilvaniŝ Dajĉ"], angle Pennsylvania Dutch.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj klarigaj teorioj por la nomigo Pennsylvania Dutch por enmigrintoj, kiuj estis laŭ deveno germanaj (angle "German") kaj tute ne nederlandaj (angle "Dutch"). Unu teorio asertas, ke simple origine temis pri misprononco de la vorto "Deutsch" germane respektive "Deitsch" fare de anglalingvaj najbaroj, kiu poste miksiĝis kun la similsona vorto "dutch" kaj tiel skribiĝis. Dua teorio tekstas, ke "Dutch" estis la tradicia anglalingva vorto por homoj loĝantaj proksime de la rivero Rejno, egale ĉu temis pri nederlandanoj, germanoj aŭ svisoj – en tiu senco la vorto uziĝas ekzemple en dramoj de William Shakespeare. Sole ekde la 17-a jarcento nur nederlandanoj estis Dutch kaj la germanoj Germans. Plia teorio estis, ke la parolataj lingvoj germana, nederlanda kaj pensilvenigermana por anglalingvaj usonanoj havis tre similan sonon, tiel ke oni mise opiniis la pensilvanigermanojn nederlandanoj. Kroma teorio atentigas, ke tre multaj sudgermanaj elmigrintoj venis per ŝipo el la nederlandaj havenoj Roterdamo kaj Amsterdamo kaj ke eble tio faciligis la miskomprenon, ke la ŝipanoj eble estis nederlandevenaj.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La kvakero William Penn (1644–1718), kiu volis fondi propran kvakeran kolonion en Usono, opiniis la agrikulture fekundan kaj malurban regionon de Pensilvanio aparte taŭga por tiu plano kaj diskonatigis ĝin en publikaĵoj inter germanoj, kiuj pensis pri elmigro al Usono. Dum la 1670-aj jaroj li en pluraj partoj de Germanio varbis por sia projekto. Dum 1683 germanaj menonitoj el la ĉirkaŭaĵo de la urbo Krefeld fondis la lokon Deitscheschteddel (prononco [DAJĉeŝtedl], "germana urbeto"), poste tradukita al Germantown, kiu nuntempe estas urbodistrikto de Filadelfio. Post la jaro 1710 alvenis la unua granda ondo de germanaj elmigrintoj el la regiono Palatinato en Pensilvanio, kaj iliaj raportoj, letere senditaj al Germanio, altiris pliajn elmigrantojn el la regionoj Palatinato, Badeno, Virtembergo kaj Rejnlando. Dum 1711 ses menonitaj familioj el Svislando setlis en loko, kiu iĝis la nuntempa urbo Lancaster, kiu oficiale fondiĝis dum 1730 . Inter la jaroj 1727 kaj 1775 pli-malpli 65.000 germanaj elmigrintoj venis al Philadelphia. Dum la Usona Revolucio pliaj miloj da hesiaj dungitaj soldatoj, kiuj devis batali en la angla armeo, forkuris el tiu armeo kaj setlis en la Pennsylvania Dutch Country. Fine de la 18-a jarcento 40 procentoj de la enloĝantaro de la ŝtato Pensilvanio estis germanevenaj. Ili komence ekskluzive okupiĝis pri agrikulturo, do kultivado de plantoj kaj bestobredado, kaj unuavice produktis varojn por la propra uzo.[2]

Ankaŭ post 1800 ankoraŭ venis germanaj elmigrintoj al Pensilvanio, sed plejparte el aliaj regionoj, kaj parte ili estis katolikaj. Tiuj elmigrintoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj de la historiistoj ĝenerale ne kalkuliĝas pensilvanigermanoj. La germanaj enmigrintoj venintaj post la jaro 1920 pli tendencis setli en Novjorkio, IlinojsoViskonsino, ĉar la aĉetoprezo por agrikultura tereno en Pensilvanio intertempe estis kompare tre alta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]