Penta kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pentaj krucoj estas monolitaj, rektaj kaj krudaj ŝtonoj, en formo de kruco, starigitaj pere de mortiginto en loko, kie oni okazis murdo. Ĉi tiu kutimo daŭris de la 13-a jarcento ĝis la duono de la 19-a jarcento en Eŭropo sur tereno de nordo de Italio ĝis Skandinavio. En Eŭropo nun estas ĉirkaŭ 7 000 da pentaj krucoj, de kiuj ĉirkaŭ 4 000 en Germanio kaj en Pollando troviĝas ĉirkaŭ 600 da krucoj.

La mortiginto, krome de starigo de la kruco, devis pagi kostojn de sepultado kaj de jura proceso. Li ankaŭ devis pagi pro vivtenado al familio de la mortigito. La mortiginto havis ankaŭ sindevigo kontraŭ eklezio, por ekzemple li devis aĉeti kandelojn aŭ pagi pro sankta meso dediĉita por trankvilo al animo de mortito. Sekve, li devis nudpiede pilgrimi ĝis sankta loko. La starigo de la kruco estis la lasta punkto de la pentofaro. Post la plenigo ĉiuj devigoj de jura verdikto la mortiginto estiĝis libera de kulpoj. La kruco estis starigita pro memoro, atento kaj averto al posteuloj. Ĝi ankaŭ instigis preterirantojn al preĝo pro animo de la mortiginto kaj la mortigito. Apud la kruco oni okazis konkordigo inter mortiginto kaj familio de mortigito.
Ĝis la 14-a jarcento la pentaj krucoj estis rektaj kaj sen gravuraĵo. Ĉi tiuj kun gravuritaj iloj, per kiuj estis farita murdo, ekaperis en la 15-a – la 16-a jarcento. Oni povas trovi krucojn kun skulptaĵoj de: arbalestoj, tranĉiloj, ponardoj, glavoj, forkegoj, hakiloj, lancoj, haktranĉiloj, revolveroj. Ankaŭ estas krucoj kun profesia atributo de mortigito, por ekzemple martelo kaj pinĉilo. Surskriboj kun informoj pri tempo, loko, kriminto, mortigito, kaŭzo kaj ilo de murdo komencis aperi kune kun populariĝo de skriba scipovo. Alternativo de pentaj krucoj estis pentaj kapeletoj kun niĉeto por altareto, statuetopentraĵo.
La pentaj krucoj estis faritaj de loka krudmaterialo. Ĉi tio do estis grejso, konglomeraĵo, granito, bazalto. Oni povas trovi ankaŭ krucoj kun plena aŭreolo aŭ duno de aŭreolo. Estas ankaŭ krucoj muntitaj en muro. Oni distingas multe da specoj de la krucoj: kruco de sankta Antono, trifolia, baroka, malta, duopa, greka, latina.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]