Pentateŭko de Samarianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pentateŭko de Samarianoj de Nablus.

La judoj samariaj disponas pri propra versio de la Torao-Pentateŭko al kiu aldonas la libro de Josuo: tio nestiĝis ekde la 4-a jarcento a.K. Ili reĵetas, do, Profetojn kaj Ketuvim(Skribojn). Ne temas pri traduko ĉar eĉ la teksto estas hebrelingva, kvankam malsamalfabete verkita, nome en alfabeto tre simila al tiu fenica kaj malsama ol tiu de la laŭnorma skribosistemo hebrea kvadratforma.

La plej antikvaj atestaĵoj pri tiu libraro datas je 12-a jarcento. Aparte alvenis al nia epoko tri antikvaj ekzempleroj, datitaj je 1212: unu nun konservata en Manchester, alia, datita je 1232, nun en Novjorko; la tria kopio, konservata en la samariana sinagogo de Nablus, estas ĉe samarianoj konsiderita verko de Aaron, frato de Moseo kaj redaktita en la 12-a jarcento a.K. Paleografiaj studoj, male, pruvis ke ĝia origino datas je 12-a jarcento p.K.

Komparo inter la Pentateŭko de Samarianoj kaj la Masora Teksto[redakti | redakti fonton]

Estas ĉirkaŭ 2000 la variantoj konstateblaj inter la masoraj samlibraj tekstoj kaj la Pentateŭko de Samarianoj: tiuj modifoj laŭ esploristoj ŝuldiĝas:

  • al laŭvolaj modifoj por harmoniigi rakontojn similajn, ekzemple en la paralelaj rakontoj de El 20 kaj Read 5. Plue en 12,40 kie la hebrea teksto diras ke la loĝado de hebreoj en Egiptio daŭris 430 jarojn, tiu de samarianoj, male, harmoniiĝas per “En Egiptio kaj la lando de Kaananoj”;
  • al aldonoj glosantaj la tekston, ekzemple en la samariana Gn 7,3 la birdoj de ĉielo estas kristalpuraj dum en tiu masora estas dirate Ankaŭ el la birdoj de la ĉielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero.
  • al korektoj enŝovitaj por igi plibone kompreneblaj obskurajn tekestojn, ekzemple la hebrea Gn 49,10 (“1Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, nek regbastono de inter liaj piedoj.”) estas korektita en “ne estos forprenita la sceptro de ĝiaj mastroj”;
  • al modifoj harmoniiĝantaj kun la samariana religia kredo, ekzemple la Monto Ebal de Read 27,4 fariĝas Monto Garizim, sankta por la samarinoj.

Plejfoje kiam la samariana teksto distanĉiĝas el tiu de la masora Biblio (kaj do ankaŭ la Vulgato), la Septuaginto sekvas la samarianan tekston.

Samariano ĉiĉeronas pri samariana Tanako.

Malmultas la pasaĵoj implicantaj teologiajn malsamojn: krom la Monto Garizim, kaj ne Jerusalemo, devas esti la centra loko de la kulto al la Mosea Dio, elstaras la du masoraj versioj de la dekalogo (tiu de la Eliro kaj tiu de Readmono), en la sankta libraro de samarinoj pratike temas pri unusola versio, kiu eliminas ĉiun malsamojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • The Torah: Jewish and Samaritan versions compared (Hebrew Edition, December 2008). Compiler Mark E. Shoulson. Evertype. ISBN 1-904808-18-2 / ISBN 978-1-904808-18-3.
  • Die Vokale Des Gesetzes: Die Samaritanische Lesetradition Als Textzeugin Der Tora (Beihefte Zur Zeitschrift Fur Die Alttestamentliche Wissenschaft) (German Edition) by Stefan Schorch. Pub. Walter de Gruyter (June 3, 2004). ISBN 3-11-018101-0 / ISBN 978-3-11-018101-2

Eksteraj liogiloj[redakti | redakti fonton]