Pentium

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pentium estas familio de procesoroj fare de firmao Intel. Ĝi estis prezentata unuafoje en marto de 1993 dum la komputika foiro CeBIT. Antaŭuloj de Pentium havis ciferajn nomojn (8086, 80286, 80386, 80486 kaj simile). Sed ĉar ne eblas akiri markan protekton por nura numero, la firmao decidis enkonduki literan nomon. La atendebla numero 5 tamen ne perdiĝis: la greka vorto πεντα [PENta] signifas "kvin". La merkata marko Pentium estas unu el la plej sukcesaj en historio de komerco, kaj al ĝi apartenas tute diversaj procesoroj:

Pentium MMX

Ĉiuj procesoroj el familio Pentium estas projektitaj laŭ arkitekturo IA-32 kaj subtenas komandaron x86 fare de Intel.

Eble la plej grava novaĵo de la pentjumaj procesoroj estis la superskalara arkitekturo. Tiu bombasta esprimo, kiu en informadika lingvaĵo elvokas senliman paralelecon, tie ĉi signifas, ke pentjumo havas pli ol unu daten-linion, do povas plenumi pli ol unu instrukcion samtempe. Ĉe la unua pentiumo estas linio "U", kiu kapablas plenumi ĉiujn instrukciojn, kaj dua linio nomata "V", kiu kapablas plenumi nur simplajn instrukciojn, kiuj tamen okazas ofte; do estas bona ŝanco vere paraleligi du instrukciojn. Tiel maniere en la procesoro estis uzita procesora arkitekturo CISC kun elementoj RISC.

Laŭ similaj konstru-principoj kiel tiuj de pentjumo, Intel produktas la procesorajn seriojn Celeron kaj Xeon.