Pentrita tigra papago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pentrita tigra papago
Desegnaĵo pri pentritaj tigraj papagoj far John Gerrard Keulemans, 1897
Desegnaĵo pri pentritaj tigraj papagoj far John Gerrard Keulemans, 1897
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae
Genro: Psittacella
Specio: P. picta
Psittacella picta
Rothschild, 1896
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pentrita tigra papago (Psittacella picta) estas specio de papagoj el genro de tigraj papagoj en familio Psittaculidae. Tiu ĉi specio plejparte troveblas en Papuo-Novgvineo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Pentrita tigra papago havas plejparte verdan plumaron kun griza vizaĝo, ruĝa ĉapo sur la kapo kaj ruĝaj ĉevostaj plumoj. Ĉe iliaj dorsoj kaj ventroj estas nigraj strioj, kiuj igas la birdojn similaj al tigroj, pro kio la genro havas sian kutiman nomon. Iĉoj havas brile flavan strion sur la kolo kaj solide bluecan bruston. La inoj, aliflanke, ne havas la kolan strion, iliaj brustoj estas flavecaj kaj striataj. La irisoj de ambaŭ seksoj estas ore flavaj, bekoj kaj piedoj estas grizaj.

Distribuo kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tuta kvanto de pentritaj tigraj papagoj en naturo estas nekonata, sed obervado montras ke la birdoj estas sufiĉe kutimaj en sia arealo kaj iliaj populacioj estas stabilaj. Pro tio IUCN listas la specion malplej zorgiga.[1]

Pentritaj tigraj papagoj toveblas en plejpartoj de montaro de Bismarck kaj montaro de Owen Stanley en provincoj Fly, Hela, Enga, Sudaj Altaj Teroj, Okcidentaj Altaj Teroj, Simbu, Orientaj Altaj Teroj, Morobe, Centra Provinco, Oro kaj Golfeto Milne de Papuo-Novgvineo.[2]

Ekologio kaj konduto[redakti | redakti fonton]

Pentritaj tigraj papagoj troveblas en montaj kaj ĉemontaj arbaroj kaj arbustejoj en altecoj de 2,400–4,000 m. La birdoj furaĝas en malsupraj niveloj de arbustoj manĝante diversajn semojn kaj berojn, kaj ankaŭ malgrandajn fruktojn de novgvineaj dakridioj. La specio pace kunekzistas kaj kunfuraĝas kun tigra papago de Madarasz. Je apero de danĝero la papagoj rapide superflugas kaj kaŝiĝas en kanopeo. Plej kutime pentritaj tigraj papagoj vivas popare aŭ en malgrandaj grupoj ĝis 6 birdoj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]