Penzance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Penzance
PZHARBOURPANORAMA.jpg
Administrado
Poŝtkodo TR18 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 168  (2001) [+]
Loĝdenso 1 638 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 7′ N, 5° 32′ U (mapo)50.12139-5.53685Koordinatoj: 50° 7′ N, 5° 32′ U (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 12,92 km² (1 292 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Situo de Penzance
Situo de Penzance

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Penzance [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Haveno de Penzance

Penzance estas urbo de sudokcidenta Kornvalo, Anglio. En 2001, laŭ la censo, ĝi enhavis ĉ. 20 225 loĝantojn.

La areo estas loĝata ekde la ferepoko.

En 1578 multaj mortis pro pesto.

De la mezepoko al la 18-a jarcentoj la urbo plurfoje disrabiĝis de Barbareskaj piratoj. Penzance estis plue disrabata de hispanoj en 1595, kaj de parlamenta armeo dum la angla enlanda milito.

En 1755 la Lisbona tertremo estigis cunamon kiu atingis Penzance sed kaŭzis malmulte da detruo.

Dum la 19-a jarcento la urbo pligraviĝis kaj pligrandiĝis. Estiĝis la turistindustrio, kaj pentristoj loĝis en la urbo.

La kemiisto Humphry Davy (1778-1829) naskiĝis en Penzance.

Fino de la tero, angle Land’s End aŭ kornvale Penn an Wlas [KK] aŭ Pen an Wlas [UCR]), proksime de Penzance, estas vilaĝo kaj samnoma terlango.