Pepe Isbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pepe Isbert
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1886 (1886-03-03)
en Madrido
Morto 28-an de novembro 1966 (1966-11-28) (80-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo kardivaskulsistema malsano
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Memorigilo Pepe Isbert
Familio
Infano María Isbert
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro
vdr

José Ysbert Alvarruiz (Madrido, 3-a de marto 1886 - Madrido, 28-a de novembro 1966), konata kiel Pepe ISBERT, estis hispana aktoro de kino, teatro kaj televido, gajninto de premioj kaj fama pro sia aparta personeco en la ekrano. Lia fizika malalta aspekto kaj nekonfunzebla raŭka voĉo helpis lin al protagonizado de dekoj da filmoj dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, konsiderataj klasikaĵoj de la hispana kino, kiaj Bienvenido, Mister Marshall, El verdugo kaj La gran familia.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de sia kariero, Isbert aktoris kun grandaj aktoroj de la tiama arta etoso, kiel Alberto Closas, José Luis López Vázquez, Fernando Fernán Gómez, Manolo Morán kaj Antonio Ozores, krom kun reĝisoroj kiel Luis García Berlanga, Rafael Gil, Edgar Neville kaj Ladislao Vajda.

El malriĉa familio, Isbert tuj ekkarieris en la malaperinta teatro Apolo, en 1903. Post la apero de la sonkino, Pepe Isbert lasis iom post iom sian karieron en teatro por dediĉis sin al kinarto, kaj lia unua tia sukceso estis la komedio La pura verdad, reĝisorita de la fama reĝisoro Florián Rey. Post la Hispana Enlanda Milito, lia kariero rapide ekascendis, kaj li iĝis kin-stelulo, postulita por la plej grandaj hispanaj produktoraĵoj. Lia famo iĝis ankaŭ internacia, tiel ke estis hispana gastiganto de grandaj eksterlandaj figuroj kiel Jorge Negrete kaj Sophia Loren.

Pepe Isbert partoprenis en grandaj filmoj kaj je ampleksa gamo de kinĝenroj, inklude komediajn, muzikalajn, biografiajn, primilitajn, intrigemajn kaj prifamiliajn filmojn. Li ricevis la Ormedalon de la Círculo de Bellas Artes kaj la Medalon al Merito en Laboro. Li mortis en 1966, estante 80-jaraĝa post korvaskula malsano for de la laboro post suferi traĥeotomion en 1963 post kio li jam ne plu povis paroli. Isbert lasis heredon de klasikaj kaj neforgeseblaj filmoj, kaj estas konsiderata unu de la plej bonkvalitaj aktoroj de la hispana kinarto.

La aktorino María Isbert estis lia filino.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Asesinato y entierro de don José Canalejas (1912)
  • A la orden, mi coronel (1919)
  • La mala ley (1923)
  • 48 pesetas de taxi (1930)
  • ¿Cuándo te suicidas? (1931)
  • La pura verdad (1931)
  • La bien pagá (1935)
  • Vidas rotas (1935)
  • El bailarín y el trabajador (1936)
  • Alma de Dios (1941)
  • El sobre lacrado (1941)
  • Aventura (1942)
  • Una chica de opereta (1943)
  • El fantasma y Doña Juanita (1944)
  • La vida empieza a medianoche (1944)
  • Ella, él y sus millones (1944)
  • Te quiero para mí (1944)
  • Orosia (1944)
  • Un hombre de negocios (1945)
  • Confidencia (1947)
  • Dos cuentos para dos (1947)
  • La princesa de los Ursinos (1947)
  • Siempre vuelven de madrugada (1948)
  • La fiesta sigue (1948)
  • Tres ladrones en la casa (1948)
  • El señor Esteve (1948)
  • Un uniforme (1948)
  • Pacto de silencio (1949)
  • En un rincón de España (1949)
  • La familia Vila (1949)
  • Séptima página (1950)
  • Servicio en la mar (1950)
  • Un soltero difícil (1950)
  • El capitán Veneno (1950)
  • Cuentos de la Alhambra (1950)
  • Mi adorado Juan (1950)
  • Lola la Piconera (1951)
  • Me quiero casar (1951)
  • Ronda española (1951)
  • Cielo negro (1951)
  • Cerca de la ciudad (1952)
  • El tirano de Toledo (1952)
  • Ché, qué loco (1952)
  • La estrella de Sierra Morena (1952)
  • Último día (1952)
  • Doña Francisca (1952)
  • Sor intrépida (1952)
  • Bienvenido, Mister Marshall (1953)
  • Intriga en el escenario (1953)
  • Así es Madrid (1953)
  • Carne de horca (1953)
  • Aeropuerto (1953)
  • Un caballero andaluz (1954)
  • Un día perdido (1954)
  • La pícara Molinera (1954)
  • Once pares de botas (1954)
  • Las aventuras del barbero de Sevilla (1954)
  • Historias de la radio (1955)
  • El guardián del paraíso (1955)
  • Manolo, guardia urbano (1956)
  • Calabuch (1956)​
  • Los ladrones somos gente honrada (1956)
  • Mi tío Jacinto (1956)
  • Faustina (1957)
  • Los ángeles del volante (1957)
  • Un ángel pasó por Brooklyn (1957)
  • Los jueves, milagro (1957)
  • Lo que cuesta vivir (1957)
  • Fulano y Mengano (1957)
  • Despedida de soltero (1958)
  • La vida por delante (1958)
  • Vida sin risas (1959)
  • Bombas para la paz (1959)
  • El Litri y su sombra (1960)
  • Don Lucio y el hermano Pío (1960)
  • Nada menos que un arkángel (1960)
  • El cochecito (1960)
  • Días de feria (1960)
  • Margarita se llama mi amor (1961)
  • Patricia mía (1961)
  • Don José, Pepe y Pepito (1961)
  • Vamos a contar mentiras (1962)
  • Cupido contrabandista (1962)
  • La gran familia (1962)
  • Sabían demasiado (1962)
  • Los que no fuimos a la guerra (1962)
  • La pandilla de los once (1963)
  • El verdugo (1963)
  • El sol en el espejo (1963)
  • Perro golfo (1963)
  • Los dinamiteros (1964)
  • Tú y yo somos tres (1964)
  • La familia y uno más (1965)
  • Operación Dalila (1967)