Perĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Provinco Perĉo kaj Perĉo Guet
Origina nomo Province du Perche et du Perche Gouët
10-a jarcento1790

Blason ville fr Chambellay (Maine-et-Loire).svg

Geografio
La provinco Perĉo kaj Perĉo Guet en la 18-a jc
La provinco Perĉo kaj Perĉo Guet en la 18-a jc
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Provinco de la reĝlando Francio
Antaŭaj ŝtatoj:
Reĝlando Francio Reĝlando Francio
Postsekvaj ŝtatoj:
Karolida Imperio Karolida Imperio
Historio
9-a jarcento 1-a atestita grafo : Herveo la 1-a
1227 Sankta Ludoviko alligis la graflandon al la reĝa bienaro
1790 Forigo de la provinco Perĉo
Grafoj
(1-a) ? - ? Herveo la 1-a
(lasta) 1217-1226 Vilhelmo (Perĉo)
Grafoj kiel apanaĝo
(1-a) 1268-1283 Petro la 1-a de Alençon
(lasta) mortinta en 1377 Roberto de Alençon
v  d  r
Information icon.svg


La malnova provinco Perĉo (france Perche) estas franca historia kaj politika regiono. Ĝia ĉefurbo estis Nogent-le-Rotrou. Perĉo estis ankaŭ malnova duklando kaj natura regiono. Ĝiaj loĝantoj nomiĝas "Percherons" franclingve.

La graflando daŭris dum naŭ jarcentoj antaŭ ol estis forigita sekve de la franca revolucio de 1789, kiam la natura regiono Perĉo (pri kiu oni parolas nun) estas multe pli vasta ol la malnova provinco, originas el pli fora pasinteco kaj daŭris ĝis la nuntempa periodo. La teritorioj de la du entoj, kvankam ofte konfuzitaj, estas vere malsamaj.

Tiu graflando naskiĝis en la 10-a jarcento per heĝkamparaj bienoj, kiuj ne estis enigitaj en la duklando Normandio okaze de ties estigo. Pluraj senjoroj estis tiam instalitaj en Mortagne kaj Nogent por defendi la bienojn, kiujn dependis de la Reĝlando Francio. La graflando Perĉo estis limigita norde per la limlando de Alençon, limo kun la duklando Normandio, oriente per la graflando de Chartres, sude per Perĉo-Guet kaj okcidente per la graflando Mansio. La ĉefurbo de tiu graflando estis unue Mortagne-au-Perche, kaj poste Nogent-le-Rotrou.

Kvankam kreo de perĉa departemento estis priparolata okaze de la franca revolucio de 1789, Tiu opcio ne estis akceptita kaj la natura regiono Perĉo estis partigita inter la departementoj Loir-et-Cher, Eure-et-Loir, Sarthe, Orne kaj parteto en Eure. La kreo de la regiona naturparko de Perĉo, en 1998, ebligi reaserti identecon daŭre viglan, eĉ se tiu parko kovras nur parteton de la regiono Perĉo. La regiona naturparko de Perĉo situas nun sur la malnova graflando Perĉo kaj sur parto de la malnova Perĉo-Guet. La kresko de la verda turismo, kiu sekvis, ebligis plikonigi Perĉon.

La perĉa ĉevalo estas sen ia dubo la plej konata simbolo de la regiono. Ekzistas ankaŭ perĉa bovino sed preskaŭ malaperinta. Ĝi tamen apartenas al la genetika heredaĵo de la normanda, saona kaj mansis-anĵua rasoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lando el humidaj montetoj kaj ebenaĵoj, la natura regiono estas limigita per la rivero Loir sude kaj oriente, la ebenaĵo Beauce nordoriente, Mansio okcidente, nordokcidente per la kamparo de Alençon kaj la lando de Ouche norde.

La malnova provinco Perĉo, Perĉo Guet kaj iliaj nunaj komunumoj.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Perĉo
« D'argent en tri chevrons de gueules. » Arĝenta kun tri ruĝaj ĉevronoj
« D'argent en tri chevrons de gueules. » Arĝenta kun tri ruĝaj ĉevronoj
Uzata ekde:
v  d  r
Information icon.svg

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino « Perche » estas menciita per latinigitaj esprimoj saltus Particus, silva Perticus antaŭ la 6-a jarcento, pagus pertensis en la 6-a jc , pagus Perticus (sen dato)[1].

La nomo Perĉo venus de la latina pertica (terra) « tuto de teritorio partigita, en perĉo, inter la veteranoj de iu colonia. Terra estus unue identiginta regioneton ĉirkaŭ Mortagne-au-Perche, kiu poste estus fariĝinta pagus[2]. Tamen, Terra estas nenie menciita.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pluraj arkeologiaj lokoj de la neolitiko, kia « la Pierre Procureuse » inter L'Hermitière kaj Gémages aŭ ankaŭ « la Pierre Cochée » en Droué, atestas pri la malnoveco de la homa loĝado en la regiono.

La graflando kreiĝis per la kunfando de la graflando de Mortagne, de la vicgraflando de Châteaudun kaj la senjorlando de Nogent-le-Rotrou.

La mezepoka kastelo Saint-Jean en Nogent-le-Rotrou

La proksimeco al Normandio faris de ĝi de la 10-a jarcento ĝis la 15-a jarcento strategian provincon por la reĝoj de Francio.

En 1227, ĝi estis enigita en la franca reĝa bienaro. Parto de la graflando Perĉo estis tiam partigita por konsistigi la graflandon de Alençon profite al Petro la 1-a de Alençon, filo de la franca reĝo. Tamen ĝi reeniris la reĝan bienaron en 1283. ĝi estis, por la dua fojo, parte aldonita al graflando de Alençon por Karlo la 2-a (Alençon), grafo de Alençon kaj de Perĉo en 1326. La familio Alençon estingiĝis en 1525 kaj la duklando de Alençon kaj graflando Perĉo reiris al la reĝa bienaro.

Elmigra movado al la Nova Francio komenciĝis el pluraj provincoj de Francio laŭlonge de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. La 1-a ondo de tiu elmigrado, la konata movado de la perĉa elmigrado, daŭris tridekon da jaroj ekde 1634. Iuj reveis al la regiono, sed plej multaj elektis setliĝi sur la bordoj de la rivero Sankta-Laŭrenco por kulturebligi kaj prosperigi novajn kampojn.

Vidu ankaŭ : Listo de grafoj de Perĉo

Perĉo allogas franclingvanojn el Ameriko serĉantajn la landon de siaj prauloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala historio[redakti | redakti fonton]

  • Philippe Siguret, Historio de Perche, eld. "Amis du Perche", Ceton, 2000, 606 paĝoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ernest Nègre, Toponymie générale de la France, Volumo 1-a, eld. "librairie Droz", 1990.
  2. Ernest Nègre, op. cit.

Ŝablono:Ligiltabelo Tradiciaj landoj de Normandio