Esperanta kunfarejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Per.esocom.de)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Esperanta Kunfarejo estas la reta perejo kiu celas konkrete kunigi specifajn interesojn aŭ projektojn de Esperanto-parolantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La retejo estis lanĉita la 31-an de majo 2009 de Frank Merla, unue sub la nomo per.esocom.de. La 23-an de majo 2014 la retejo estis transmetita al EMS kaj ricevis novan nomon: maklerejo.de. Tiu retejo komence de novembro 2017 estis atakita de damaĝsoftvaro kaj ne plu atingeblas.

Fine de 2018 la retejo funkciis sub la nomo 'Kunfarejo' en socia reto Google+

Ekde printempo 2019 ĝi funkcias kiel privata WordPress-blogejo.

Celo[redakti | redakti fonton]

Ĉar esperantistoj povas tie afiŝi informojn kun ligiloj al internaj paĝoj aŭ al eksteraj retejoj, ĝi fariĝas kvazaŭ malfermita katalogo kiu helpas al la evoluo de la kulturo de Esperanto.

Malfermi konton kaj publikigi[redakti | redakti fonton]

La regula maniero akiri anonceton en la kunfarejo estas peti aŭtoran konton kaj mem enmeti sian projekton. Nur escepte administranto de la Esperanta kunfarejo enmetu fremdan projekton.

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Esperanta kunfarejo.