Per balono al la Poluso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Per Balono al la Poluso)
Per balono al la Poluso
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1930
Urbo Stokholmo
Eldoninto Eldona Societo Esperanto
Paĝoj 450
vdr

Per balono al la Poluso [1] estas priskribo de la esplora ekspedicio de Salomon August Andrée, Nils Strindberg kaj Knut Fraenkel al la Norda Poluso en 1897, surbaze de la notaĵoj de la scienculoj-martiroj [2], trovitaj 33 jarojn post ilia morto sur Blanka Insulo en 1930.

Ĝi aperis samtempe en 10 lingvoj, inter ili en Esperanto (1930), el la sveda tradukita de Stellan Engholm kaj kontrolita de Paul Nylén. La traduko ampleksis 411 paĝojn kaj enhavis 115 bildojn.

Recencoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Lerta kaj bela traduko de tiu mondkonata libro. La tradukon kontrolis akademiano Nylen. Mi devas ankoraŭ mencii la Esperantistan presiston Frikssonkiu dum tuta monato oferis siajn noktojn por la kompostado kaj rektoron Sam Jansson kiu akiris la necesan monon por la eldonado. 
— 1931(1965), Historio de Esperanto Ii, paĝo 729
Citaĵo
 Al Eldona Societo Esperanto en Stockholm estis farata la propono, eldoni ĉi tiun libron en E. Kompreneble ĝi unue hezitis, ĉar la tasko ŝajnis esti tro granda. Sed fidante al la ĉiam kreskanta nombro de esperantistoj en la mondo ĝi konsciis, ke E.-eldono

estas necesa kaj dezirinda, ke ĝi devas aperi samtempe kun la nacilingvaj eldonoj. En la mallonga tempo de iom pli ol unu monato la libro estis tradukata, kompostata, presata kaj pretigata. Tiuj laboroj estis nur efektiveblaj per la sindona helpo de rektoro Sam Jansson, redakt. Paul Nylen, Stellan Engholm, Ernfrid Malmgren, E.-libropresisto Bernhard Eriksson kaj B. Gerdman. Jam tiuj nomoj garantias bonan erkon, kiu vere fariĝis la E.-eldono de ĉi tiu la tutmondon interesiganta verko. La libro en bela kovraĵo, sur belega papero en granda skribo sur 417 paĝoj estas skribita en bonega Esperanto, tre facile legebla. 115 bildoj pliriĉigas la enhavon. El tiuj bildoj 10, kiujn faris Andree mem post la falo de la balono (subskribitaj per: Foto. La polusekspedicio de Andrée en 1897), estas unikaj en la mondhistorio, ĉar ili kuŝis dum 33 jaroj en la polusa glacio kaj nur per la plej zorga laboro de fotografia sciencisto povis esti rivelitaj. Ankaü en la legado de la taglibroj de Andrée kaj kunuloj kunhelpis eminentaj sciencistoj kun la plej modernaj helpiloj. La kliŝoj, kiuj estis uzataj je la presado, kostis al E. S. E. 1000 sved. Kronojn kaj por la bildoj de Andrée ĝi devis pagi po 18 sved. Kr. „Ni deziras, ke ĉi tiu libro estos pruvo, ke Esperanto ne nur estas vivanta lingvo, sed ke ĝi laŭ graveco nun staras en la vico kun naciaj lingvoj“ skribas la eldonintoj en la antaŭparolo.

Kaj ni aldonas la deziron, ke la esperantistoj montru, ke la eldonintoj bone agis, mone kaj morale riski la eldonon de ĉi tiu grava verko, multnombre aĉetante ĝin. La prezo de proksimume aŭ S 20.— por la nebindita kaj pksm. 26.— por la bindita ekzemplero estas vere malalta! Vi povos ĝin mendi Ce nia gazeto. Pripensu, ke la eldonkvanto estas malgranda kaj ke ĉi tiu libro estos grava propagandilo por nia movado en ĉiuj ankaŭ la plej altsciencaj sferoj. 
— Aŭstria Esperantisto n.71 (dec 1930)
Citaĵo
 Eldonita sur la bazo de la notaĵoj de S.A. Andree, Nils Strindberg kaj Knut Frenkel, trovitaj sur la Blanka Insulo en la somero 1930, de Sveda Societo por Antropologio kaj Geografio.[...]

La eldono de tiu libro estas certe epokfaranta en la historio de la Esperanto-movado, nur pro tio, ke ĝi aperis samtempe en la internacia lingvo kun tiuj en 13 aliaj naciaj lingvoj. La verko enhavas biografion de la tri herooj de la fama ekspedicio Andree, priskribon de la balono, detalan historion de la planado kaj de la efektivigo de la vojaĝo, kaj fidelan rakonton pri la retrovo de la restaĵoj de la ekspedicio. La nombro de la bildoj presitaj en la volumo estas 115, inter kiuj estas 10 fotografaĵoj, kiujn prenis Andree mem post la falo de la balono. Tiuj dokumentoj estas unikaj en la mondhistorio, ĉar ili kuŝis dum 33 jaroj en la polusa glacio kaj nur per la plej zorga laboro de fotografia sciencisto povis esti rivelitaj.

La ellaboro de la rimarkinda libro estas belega, luksa. La tradukintoj kaj eldonistoj meritas plenan laŭdon pro la liverita laboro, kiu sen iu dubo estos rekompencata per amasa aĉeto flanke de la tutmonda Esperantistaro. 
— Belga esperantisto n185 (jan-mar 1931)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto (189-a paĝo)
  2. Enciklopedio de Esperanto, 1934

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]