Peraleda de la Mata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Peraleda de la Mata
Iglesia Peraleda.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10335 [+]
Retpaĝaro peraledadelamata.es
Politiko
Urbestro Manuel Sánchez Prieto (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 1 468  (2008)
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 51′ N, 5° 28′ U39.85306-5.4596157Koordinatoj: 39° 51′ N, 5° 28′ U [+]
Alto 341 m [+]
Areo 92 km² (9 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Situo de la komunumo en Hispanio
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Peraleda de la Mata [+]
Information icon.svg
vdr
Preĝejo de Santiago Apóstol. 16a jarcento

Peraleda de la Mata (Pirarbejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas peraleos. La censita populacio en 2008 estis de 1.468 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Peraleda de la Mata estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Campo Arañuelo, je altitudo de 341 m; je 128 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 168 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 92 km². Ĝi situas je la limo de la provinco de Cáceres kun tiu de Toledo, je ĉirkaŭ 170 km de Madrido kaj oni alvenas laŭ la aŭtoŝoseo de Ekstremaduro (A5).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado (ĉefe ŝafoj). La vilaĝo ĵus helpis sian modernigon per la kreado de granda industria zono ĉe la aŭtoŝoseo A5.

Historio[redakti | redakti fonton]

Je ĉirkaŭ 5 km en direkto al Guadalupe troviĝas la akvorezervujo de Valdecañas, ĉe la rivero Taĵo kaj ĉe ĝi, en la municipa teritorio de Bohonal de Ibor, troviĝas la ruinoj de grava monumento romia konata kiel "Los Mármoles" (La Marmoroj). Tiuj ruinoj devenas el la malaperinta vilaĝo de Talavera la Vieja (Talaverilla) dronita de la akvoj de la akvorezervujo en 1963.

Post la Mezepoko ĝi estis rilata al la aktiveco de la transmigra brutobredado (ĉefe ŝafoj, sed ankaŭ bovoj) kaj pro tio estis regulaj la kontaktoj kun Kastilio. Komence de la 19a jarcento la Milito de Hispana Sendependiĝo kontraŭ la francoj, aktiva en tiu teritorio survoje al Madrido, bremsis la disvolviĝon de la tuta zono.

En la 20a jarcento tiu vilaĝo ege partoprenis en la sociaj movadoj de la 1930-aj jaroj, kiam la municipo estis kontrolita dum iom da tempo eĉ de revoluciaj kamparanoj. La Hispana Enlanda Milito bremsis denove la disvolviĝon de la tuta lando. Sed tie la konstruo de la akvorezervujo de Valdecañas en la 1960-aj jaroj perdigis la plej bonkvalitajn kultivejojn de la vilaĝo ĉe la valo de la rivero Taĵo, kio kaŭzis elmigradon de granda parto de la populacio al la industriaj zonoj de la lando, ĉefe Madrido kaj ĉirkaŭaĵoj. Tion konfirmas la censoj de la 1950-aj jaroj, kiam estis ĉirkaŭ 3.500 loĝantoj, ĝis nun kiam estas 1.500. La irigaciigo de teroj en la 1970-aj jaroj iom bremsis la senloĝigon, sed devigis la kamparanojn pagi hipotekojn kiuj ankoraŭ daŭras.