Peralejos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peralejos
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44162
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 86  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 29′ N, 1° 2′ U (mapo)40.4837318-1.0329396Koordinatoj: 40° 29′ N, 1° 2′ U (mapo) [+]
Alto 995 m [+]
Areo 36,097483 km² ( 360 9.7 483 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peralejos (Provinco Teruelo)
Peralejos (Provinco Teruelo)
DEC
Peralejos
Peralejos
Situo de Peralejos
Peralejos (Hispanio)
Peralejos (Hispanio)
DEC
Peralejos
Peralejos
Situo de Peralejos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peralejos [+]
vdr

Peralejos [peraLEĥos] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Peralejos povas esti komprenebla kiel Pirarbetoj, sed ĝi estas komprenebla ankaŭ kiel diminutivo de Perales del Alfambra, iom pli norde.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 20 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, do tre proksime. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri nordaj, tiu centra nome N-420 venas laŭ la valo de la rivero Alfambra. Laŭ tiu, Peralejos estas la dua plej proksima municipo al la ĉefurbo inter Cuevas Labradas kaj Alfambra. La municipa teritorio estas trapasata de la nacia ŝoseo N-420, inter la km 598 kaj 601.

La orografio de la municipo estas markita de la rivero Alfambra kaj la neregula tereno kiu ĉirkaŭas ĝin, pere de nombraj ravinoj kiuj enfluas en la riveron. La altitudo gamas inter 1702 msm en la orienta pinto kaj 980 msm borde de la rivero. La loĝloko mem kuŝas je 998 msm.[1]

La municipa teritorio limas kun Alfambra, Escorihuela, Teruelo, El Pobo, Cedrillas, Cuevas Labradas kaj Corbalán.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Peralejos oni malaltiĝis ĝis nunaj 85 loĝantoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la sonorilturo de la preĝejo mudeĥar-renesanca, la baroka ermitejo de la Virgulino Karmen de la 17-a jarcento, kaj la gotika preĝejo de la 16-a jarcento de Sankta Bartolomeo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Instituto Geográfico Nacional».. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2022-10-04.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]