Saltu al enhavo

Peranto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Peranto estas tria partio, kiu provizas servojn inter du komercaj partneroj. Ĉi tiu peranto agas kiel konduktilo por varojservoj ofertitaj de provizanto al konsumanto. Tipe, la peranto ofertas ian formon de aldonvaloro al transakcioj, kiuj estus maloportunaj aŭ neeblaj per rekta komerco.

La termino estas difinita malsame laŭ kunteksto. En jurodiplomatio, peranto estas tria partio, kiu ofertas peradajn servojn inter du partioj. En komerco aŭ interŝanĝo, peranto agas kiel konduktilo por varoj aŭ servoj ofertitaj de provizanto al konsumanto, kiu povas inkluzivi grocistojn, revendistojn, makleristojn kaj diversajn aliajn servojn. "Perado" rilatas al procezo, kiu kongruigas du flankojn de merkato, kiel ekzemple aĉetantoj kaj vendistoj, fare de tria partio, kiel ekzemple makleristo, agento aŭ grocisto. La plej ofta ekzemplo de perado estas en la financa industrio, kie ĝi implikas la kongruigon de pruntedonantoj kun prunteprenantoj fare de banko.

En Esperantujo perantoj ludas gravan rolon por peri la rilatojn inter internaciaj organizoj kaj membroj aŭ simpatiantoj disaj en landoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]