Perda datumkompaktigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Perda datumkompaktigo estas transformo de datumoj por malpligrandigo, kiu parte ellasas aŭ iomete ŝanĝas ilin, ordinare je maniero kiu estas laŭeble malplej perceptebla per la uzanto.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

  • JPEG (por fotografaĵoj)
  • DjVu (por skanitaj tekstoj)

Sono[redakti | redakti fonton]

  • MP3 (paga patentigita aranĝo de MPEG, ĉefe por muziko, publikigita en la 1990-aj)
  • (Ogg) Vorbis (destinita por la samaj celoj kiel MP3, sed libera kaj pli altkvalita)
  • Speex (libera aranĝo, destinita por voĉo, ekzemple por telefonado, sed anstataŭita de Opus kaj neniam populara) [1]
  • Opus (libera aranĝo, destinita ĉefe por rapida kodado kaj eldodado, ekzemple en Interreta telefonado, kaj samtempe taŭga por muzika) [2]

Video[redakti | redakti fonton]

Malavantaĝoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam iuj ellasataj informoj estas tute ne percepteblaj de homoj, aliaj estas iomete percepteblaj, malsame de malsamaj homoj, kaj fojfoje eĉ gravaj partoj povas esti signife malbonigitaj per la ellaso.

El la rezulto de perda kompaktigo oni povas ricevi informojn similajn al la originalo laŭ ilia percepteblo de homo, sed ne identajn. Kompaktigo de jam kompaktigitaj datumoj per la sama aŭ alia perda metodo kaŭzas pluajn perdojn. Tial ĉe redaktado necesas uzi senperdan informaranĝon, alimaniere la kvalito de informoj malboniĝos ĉe ĉiu enmemorigo. Ankaŭ ĉe konservado de informoj, oni memoru, ke oni iam povas ekbezoni transformi ilin laŭ alia aranĝo por uzi per nove aperinta aparato aŭ programo, aŭ por ne pagi al patentoposedantoj pri la perda kompaktigo pro malkodado aŭ disdonado de la dosieroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]