Perdiendo el norte
Perdiendo el norte | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Perdiendo el Norte |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2015 |
Ĝenro | komedia filmo |
Reĝisoro(j) | Nacho G. Velilla |
Loko de rakonto | Berlino |
Muziko de | Juanjo Javierre |
Rolantoj | Blanca Suárez • Yon González • Javier Cámara • Carmen Machi • José Sacristán • Joachim Paul Assböck • Malena Alterio • Úrsula Corberó • Julián López |
IMDb | |
Perdiendo el norte (Perdante la nordon) estas la titolo de hispana filmo de 2015, reĝisorita de Nacho G. Velilla kaj protagonistigita de Yon González, Julián López kaj Blanca Suárez. La filmo premieris la 6an de marto 2015 en Hispani kaj estis granda sukceso de biletvendado, kaj enspezis pli ol 10 milionojn da eŭroj. Oni faris televidserion bazitan libere sur la filmo, nome Buscando el norte (Serĉante la nordon), kiu estis elsendita en Antena 3 en 2016, sed iĝis malsukcesa. Oni faris ankaŭ postfilmaĵon, nome Perdiendo el este (Perdante la orienton), premierita en februaro 2019.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Hugo kaj Braulio, du junuloj, post universitato, trovinte nek laborpostenon nek estontecon en Hispanio, elmigras al Germanio sekvante la propagadon de televidaj programoj kiel Españoles en el mundo (Hispanoj tutmonde). Sed ili tuje konstatas, ke ne facilas sukcesi tien. Unu el la junuloj mensogas al sia familio, ke li sukcesis ricevi altnivelan postenon, dum la alia eniras en amafero kun la edzino de sia ĉefo en turka manĝovendejo. Ambaŭ komplikaĵoj eĉ pli kaj pli komplikiĝas.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Yon González, Hugo Cifuentes Marín
- Julián López, Braulio Huete Jimeno
- Blanca Suárez, Carla
- Malena Alterio, Marisol
- Úrsula Corberó, Nadia
- Miki Esparbé, Rafa
- Younes Bachir, Hakan Akman
- Javier Cámara, Próspero Cifuentes
- Carmen Machi, Benigna Marín
- José Sacristán, Andrés Hernández Capel
- Arantxa Aranguren, Juana Hernández
- Elena Rivera, Nuria
- Luis Fabra, Javier
- Arturo Valls, Benjamín Garijo, Españoles en el mundo
- Alberto Chicote, Pastro
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Perdiendo el norte hispane.