Perdikkas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perdikkas
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 2005 (2005-01-02)
en Orestis
Morto
en Egiptio
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Antikva Makedonio
Familio
Frat(in)oj Atalante • Alcetas
Okupo
Okupo politikistomilitisto • milita komandisto
vdr

Perdikkas (greke Περδίκκας, Perdikkas; ĉ. 355 - 321/320 a.K.) iĝis generalo en la armeo de Aleksandro la Granda kaj partoprenis en la kampanjo de Aleksandro kontraŭ Persio. Post la morto de Aleksandro, li plialtiĝis ĝis iĝi suprema komandanto de la imperia armeo kaj regento por la duonfrato de Aleksandro kaj intelekte mensfebla sukcedanto, Filipo Arideo (Filipo la 3-a).

Mortolito de Aleksandro, ilustracio en Kodekso 51 (Aleksandra Romano) de la Helena Instituto. La figuro en la centro estas Perdikkas, ricevante la ringon el nepluparolanta Aleksandro.

Li estis la unua el la Diadoĥoj kiu luktis por la kontrolo super la imperio de Aleksandro sed en siaj klopodoj establi povobazon kaj resti en kontrolo de la imperio, li faris malamikojn el ŝlosilaj generaloj en la macedonia armeo, Antipatro, Kratero kaj Antigono Monoftalmo, kiuj decidis ribeli kontraŭ la regento. Reage al tiu povega koalicio kaj provoko el alia generalo, Ptolemeo, Perdikkas invadis Egipton, sed kiam tiu invado malsukcesis, liaj soldatoj ribelis kaj mortigis lin.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Austin, M. M.. (1994) The Hellenistic world from Alexander to the Roman conquest: a selection of ancient sources in translation. Kembriĝo: Cambridge University Press.
  • Peter Green, 1990, Alexander to Actium, pp. 3–15
  • Hornblower, S kaj Spawforth, T (eld.), 2000, Who's Who in the Classical World, Oxford University Press, p 282

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • . Perdiccas. American Theological Library Association (2008).