Saltu al enhavo

Perdo de biodiverseco

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Resumo de ĉefaj ekologi-ŝanĝaj kategorioj, kiuj kaŭzas perdon de biodiverseco. Datenoj estas esprimitaj kiel procento de hom-rilata ŝanĝo (ruĝe) relative al bazlinio (blua), aktuale en 2021. Ruĝa indikas la procenton de la kategorio kiu estas degradita, perdita aŭ alie trafita, dum blua indikas la procenton kiu estas sendifekta, restanta, aŭ alie netuŝita.[1]

Perdo de biodiverseco okazas kiam specioj de vivantaj organismoj tute malaperas de la Tero (formorto) aŭ kiam estas malkresko aŭ malapero de specioj en specifa areo. Perdo de biodiverseco signifas ke estas redukto en biologia diverseco en difinita areo. La malkresko povas esti provizora aŭ konstanta. Ĝi estas provizora se la kaŭzo de la perdo estas returnebla en tempo, ekzemple tra ekologia restarigo. Se tio ĉi ne eblas, tiam la malkresko estas konstanta. La kaŭzo de plejparto de la perdo de biodiverseco estas, ĝenerale, homaj agadoj kiuj puŝas la planedajn limojn tro ege.[1][2][3] Tiuj agadoj inkluzivas habitatodetruon[4] (ekzemple senarbarigo) kaj intensan teruzadon (ekzemple unukultiva agrikulturo).[5][6] Aliaj faktoroj kontribuantaj al perdo de biodiverseco estas poluado, troekspluatado, invadaj specioj[7] kaj klimata ŝanĝo.[4] La daŭranta tutmonda perdo de biodiverseco estas nomita la Holocena amasa formortosesa amasa formorto.

Multaj sciencistoj, kune kun la Tutmonda Taksa Raporto pri Biodiverseco kaj Ekosistemaj Servoj, opinias ke la ĉefa kaŭzo por perdo de biodiverseco estas kreskanta homa loĝantaro, kiu kondukas al troloĝiĝo kaj trokonsumado.[8][9][10][11] Aliaj malkonsentas, dirante ke habitatodetruo estas kaŭzita plejparte de "la kresko de krudvaroj por eksporto" kaj ke populacigrandeco havas malmulte da rilato kun totala konsumo. Pli gravaj estas riĉegalecoj inter kaj ene de landoj.[12] Tamen, ĉiuj nuntempa perdo de biodiverseco estis atribuita al homaj agadoj.[13]

Klimata ŝanĝo estas alia minaco al tutmonda biodiverseco.[14][15] Ekzemple, koralaj rifoj —kiuj estas biodiversecaj riĉaĵejoj— estos perditaj de la jaro 2100 se tutmonda varmiĝo daŭras laŭ la nuna indico.[16][17] Tamen, la ĝenerala habitatodetruo (ofte por vastigo de agrikulturo), ne klimata ŝanĝo, estas nuntempe la pli granda faktoro de perdo de biodiverseco.[18] Invadaj specioj kaj aliaj damaĝoj fariĝis pli oftaj en arbaroj en la lastaj pluraj jardekoj. Ĉi tiuj emas esti rekte aŭ nerekte konektita al klimata ŝanĝo kaj povas kaŭzi plimalboniĝon de arbaraj ekosistemoj.[19][20]

Grupoj kiuj prizorgas pri la medio estis laborantaj dum multaj jaroj por haltigi la perdon de biodiverseco. Nuntempe, multaj tutmondaj politikoj inkluzivas agadojn por haltigi perdon de biodiverseco. Ekzemple, la UNa Interkonsento pri Biologia Diverseco celas malhelpi perdon de biodiverseco kaj konservi sovaĝejojn. Tamen, raporto de la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj de 2020 trovis, ke la plej multaj el tiuj klopodoj ne sukcesis atingi siajn celojn.[21] Ekzemple, de la 20 Biodiversecaj Celoj fiksitaj en la Aiĉi Biodiversecaj Celoj en 2010, nur ses estis "parte atingitaj" ekde 2020.[22]

Tutmondaj taksoj de perdo de biodiverseco tra ĉiuj specioj

[redakti | redakti fonton]
Ruĝa-Listo-kategorioj de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo

La nuna indico de tutmonda perdo de biodiverseco estas taksita esti 100 al 1000 fojoj pli alta ol la (nature okazanta) fona formorta indico, pli rapida ol en ajna alia tempo en homa historio kaj estas atendita pliiĝi en la venotaj jaroj.[23][24][25][26][27] La rapide kreskanta formortajn tendencojn de diversaj bestgrupoj kiel mamuloj, birdoj, reptiloj, amfibioj, kaj fiŝoj igis sciencistojn deklari biodiversecan krizon en kaj landaj kaj oceanaj ekosistemoj.[28]

En 2006, multaj pli da specioj estis formale klasifikitaj kiel rara, minacitaj, aŭendanĝeritaj; plie, sciencistoj taksis ke milionoj pli da specioj estas en risko kiuj ne estis formale rekonitaj.[29]

Senarbarigo ankaŭ ludas grandan rolon en perdo de biodiverseco. Tropikaj pluvarbaroj subtenas pli ol duonon de la monda biodiverseco.[30] Regionoj kun signifa biodiverseco kiuj estas perhome endanĝerigataj estas referitaj kiel biodiverseco-riĉaĵejoj. Ekde 1988, la kvantoj de riĉaĵejoj pliigitaas de 10 al 34. De la totala 34 numtempaj riĉaĵejoj, 16 el ili estas en tropikaj regionoj (kiel de 2006).[31] Biodiverseco-riĉaĵejoj gastigas neproporcian kvanton de la monda biodiverseco; esploristoj rimarkis en 2006, ke, dum riĉaĵejoj kovras nur 2.3% de la mondo, ili gastigas 50% de vaskulaj plantaj specioj.[32]

En 2021, proksimume 28% de la 134,400 specioj taksitaj laŭ la Ruĝa-Listo-kriterioj nun estas listigitaj kiel minacitaj kun formorto—totalo de 37,400 specioj komparite kun 16,119 minacitaj specioj en 2006.[33]

2022 studo kiu alenketis pli ol 3,000 fakuloj trovita ke "tutmonda perdo de biodiverseco kaj ties efikoj povas esti pli grandaj ol antaŭe pensita" kaj taksita ke proksimume 30% de specioj "estis tutmonde minacitaj aŭ formortintaj ekde la jaro 1500."[34][35]

Esploro eldonita en 2023 trovis ke, el 70,000 specioj, proksimume 48% alfrontas malpliiĝantajn populaciojn pro homaj agadoj, dum nur 3% vidas pliiĝojn en populacioj.[36][37]

Metodoj kvantigi perdon

[redakti | redakti fonton]

Biologoj difinas biodiversecon kiel la "tuta de genoj, specioj, kaj ekosistemoj de regiono".[38][39] Por mezuri indicojn de perdon de biodiverseco por specifa loko, sciencistoj registras la specioriĉecon kaj ĝian varion dum tempo en tiu areo. En ekologio, loka abundo estas la relativa reprezentado de specio en aparta ekosistemo.[40] Ĝi estas kutime mezurita kiel la nombro de individuoj trovita per specimeno. La rilatumo de abundo da unu specio al unu aŭ pluraj aliaj specioj loĝantaj en ekosistemo nomiĝas relativa specioabundo.[40] Ambaŭ indikiloj estas gravaj por komputado de biodiverseco.

Estas multaj malsamaj indeksoj de biodiverseco.[41] Tiuj esploras malsamajn skalojn kaj tempoperiodojn.[42] Biodiverseco havas diversajn skalojn kaj subkategoriojn (ekz. filogenetika diverseco, speciodiverseco, genetika diverseco, nukleotiddiverseco).[42]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 “{{{Titolo}}}” 1. Bradshaw CJ, Ehrlich PR, Beattie A, Ceballos G, Crist E, Diamond J, et al. (2021). "Underestimating the Challenges of Avoiding a Ghastly Future". Frontiers in Conservation Science. 1. doi:10.3389/fcosc.2020.615419.
  2. Ripple WJ; Wolf C, Newsome TM, Galetti M, Alamgir M, Crist E, et al. (2017). “World Scientists' Warning to Humanity: A Second Notice”, BioScience (en) 67 (12), p. 1026–1028. doi:10.1093/biosci/bix125. 
  3. Cowie RH; Bouchet P, Fontaine B (2022). “The Sixth Mass Extinction: fact, fiction or speculation?”, Biological Reviews of the Cambridge Philosophical Society 97 (2), p. 640–663. doi:10.1111/brv.12816. 
  4. 4,0 4,1 Secretariat of the Convention on Biological Diversity (2010) Global Biodiversity Outlook 3. (en) Montréal, 94 pages. https://web.archive.org/web/20220523065629/https://www.cbd.int/doc/publications/gbo/gbo3-final-en.pdf
  5. Kehoe L; Romero-Muñoz A, Polaina E, Estes L, Kreft H, Kuemmerle T (2017). “Biodiversity at risk under future cropland expansion and intensification”, Nature Ecology & Evolution (en) 1 (8), p. 1129–1135. 
  6. Allan E; Manning P, Alt F, Binkenstein J, Blaser S, Blüthgen N, et al. (2015). “Land use intensification alters ecosystem multifunctionality via loss of biodiversity and changes to functional composition”, Ecology Letters (en) 18 (8), p. 834–843. doi:10.1111/ele.12469. 
  7. Walsh JR; Carpenter SR, Vander Zanden MJ (2016). “Invasive species triggers a massive loss of ecosystem services through a trophic cascade”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America (en) 113 (15), p. 4081–4085. doi:10.1073/pnas.1600366113. 
  8. Stokstad E (6 Mayo 2019). “Landmark analysis documents the alarming decline of nature”, ScienceInsider (en). doi:10.1126/science.aax9287. 
  9. Pimm SL; Jenkins CN, Abell R, Brooks TM, Gittleman JL, Joppa LN, et al. . “The biodiversity of species and their rates of extinction, distribution, and protection”, Science 344 (6187). doi:10.1126/science.1246752. 
  10. Cafaro P; Hansson P, Götmark F (2022). “Overpopulation is a major cause of biodiversity loss and smaller human populations are necessary to preserve what is left”, Biological Conservation (en) 272. doi:doi.org/10.1016/j.biocon.2022.109646. 
  11. Crist E; Mora C, Engelman R (2017). “The interaction of human population, food production, and biodiversity protection”, Science (en) 356 (6335). doi:10.1126/science.aal2011. 
  12. Hughes-2023, volumo 277, ISSN = 0006-3207
  13. Phoebe [1]
  14. [2] Arkivigite je 2018-02-05 per la retarkivo Wayback Machine arkivita la 5an de Februaro 2018
  15. [3]
  16. wwf.panda.org arkivita la 2an de Majo, 2018]
  17. Jessica, The Guardian, [4] arkivita la 290an de Oktobro, 2022
  18. Christopher [5] arkivita la 18an de Februaro, 2024
  19. European Investment [6] ISBN = 978-92-861-5403-4
  20. ISBN = 978-3-030-45367-1
  21. United Nations Environment Programme
  22. Convention on Biological Diversity, arkivita la 6an de Oktobro, 2021
  23. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  24. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj arkivurl kaj arkivdato estu ambaŭ precizigitaj aŭ ambaŭ nemenciitaj (2021). Arkivita el la originalo je May 20, 2022.
  25. “{{{Titolo}}}” 1. 
  26. {{{Titolo}}}” 29. 
  27. “{{{Titolo}}}” 117. 
  28. “{{{Titolo}}}” 6. 
  29. {{{Titolo}}}” 486. doi:10.1038/nature11148. 
  30. “{{{Titolo}}}” (en) 114. 
  31. {{{Titolo}}}” (en) 20. 
  32. {{{Titolo}}}” (en) 20. 
  33. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj arkivurl kaj arkivdato estu ambaŭ precizigitaj aŭ ambaŭ nemenciitaj . Arkivita el la originalo je March 4, 2020.
  34. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  35. “{{{Titolo}}}” 21. 
  36. “{{{Titolo}}}” 98. 
  37. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  38. Tor-Björn Larsson. {{{Titolo}}}. ISBN 978-87-16-16434-6.
  39. Davis. {{{Titolo}}}. ISBN 978-0-07-067117-1.
  40. 40,0 40,1 {{{Titolo}}}” 29. 
  41. {{{Titolo}}}” 486. 
  42. 42,0 42,1 {{{Titolo}}} 88. ISBN 978-2-940153-87-9.