Perfekta civitano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Perfekta Civitano)
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Perfekta civitano
Aŭtoro Sándor Szathmári
Eldonjaro 1964
Aliaj eldonoj 1988
Urbo La Laguna (por la eldono de 1964)
v  d  r
Information icon.svg

Perfekta civitano (Perfekta Civitano[1]) estas titolo de novelo kaj de novelaro de la hungara verkisto Sándor Szathmári. Estas eldonoj en La Laguna, 1964, kaj en Budapesto, 1988. Kelkaj el la unuaj kolektitaj noveloj temas pri etoso de scienc-fikcio pri mondo kie regas maŝinoj. Poste sekvas noveletoj kaj rakontoj kiu rekreas etosojn el la Biblio, la Klasika Epoko, kaj historiaj momentoj kiaj la Hispana Imperio. Aliaj temas pri parodioj de politika, aŭ literatura etosoj, ludoj pri familiaj aŭ amapartneraj aferoj ktp. Kelkaj ĉefe ĉe la fino estas iom kontraŭvirinaj.

La suba priskribo sekvas la eldonon de 1988 fare de Hungara Esperanto-Asocio.

Noveloj[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • 1.- Maŝinmondo. Apokalipsa vizio de mondo kie maŝinoj pli kaj pli enpoviĝas ĝis anstataŭi ĉiun homan povon. La kono de estonteco venas al rakontisto pere de H. G. Wells kiu venas kelkajn fojojn viziti lin el diversaj momentoj de la pasinto kaj de la estonto. Poste ili parolaĉas pri materio kaj aliaj aferoj.
  • 2.- Dokumentoj pri la historio de la kompofono. El estonteco postatoma iuj klopodas kompreni antaŭatoman vivon kun humorajn miskomprenajn rezultojn. Oni montras arkeologe dialogon tre abstraktan pri muziko. Oni montras maŝinon kiu rekte komponas sur matematika bazo kaj enmetitaj sugestoj. Ĝi estis tialo de reveno de amatino al kompofonisto sed kiam ŝi konstatas, ke temas pri maŝino ŝi seniluziiĝas. Ankaŭ la tuta arto de la homaro perdiĝas antaŭ la kompreno ke eblas komponi fare de maŝino.
  • 3.- Honorigo. Soldatonto kiu klopodas montriĝi malklera kaj maltaŭga por eviti esti sendita al militservo malsukcesas ĉar maŝinoj jam detektas ĉion tion kaj eĉ renversas la tutan vivon.
  • 4.- Genezo. Parodio de la mondokreo. Post po unu bona kreaĵo fare de Dio, la diablo kreas malbonan; ekzemple post luno mallumo. Fine ili kunlaboras por krei la homon, kiu estas bona kaj malbona.
  • 5.- Kain kaj Abel. Dekomence ili vivis pace, sed poste ili armiĝis ĉar ili ambaŭ temis, ke la alia rompos pacon. Tiele fine oni mortigis Abel. Poste la hanokanoj same mortigis Kain. Poste Hanok iĝis tirano kaj brunaj opoziciantoj malpaciĝis kontraŭ blonduloj.
  • 6.- Perfekta civitano. Fabius ricevis de reĝo Gladion mendon konstrui perfektan civitanon. Li montras al la monarko roboton kiu ne manĝas, ne pensas, nur ripetas kaj eĉ akceptas esti piedfrapita; sed li konstatas, ke temas pri vera persono. Ja personoj estas tiaj, anstataŭ maŝino.
  • 7.- La falsa auguro anstataŭ pardonita estas mortopunita ĉar antaŭdiris detruon de Atlantis, "unu monaton antaŭ ĝia subakviĝo" (p. 149).
  • 8.- Pythagoras antaŭ la tirano Korpulentos malakceptas retiri el sia fama teoremo eĉ nur unu kateton. La gravuloj de la urbo kontraŭas. Li iros al ekzilo al Metapontio kie ankaŭ oni klopodos retiron de la teoremo. Pythagoras kun sia disĉiplo Eŭristhetos fuĝas al malamika Syrakusai, kies estro Gelon ordonos devige kaj perforte akcepti la tezon, ĉar li atentas nur pri la obeo al la ordono. En Sardeso ankaŭ Artaphrenes prifajfas la teoremon. En Ateno oni klopodas elpreni tezon el la teoremo, kaj oni konsideras ĝin ia tiraneco, parte pesimisma, ĉar ne permesas futuran triangulon eksterteza. Post ĉio tio ili ekziliĝas ĉe malamikaj persoj kaj Eŭristhetos komplotis ke la teoremo iĝu simbolo de konkeritaj urboj kaj poste de la ribelo de grekoj eĉ ĉe Maratono.
  • 9.- Logos. Filozofa dialogo inter klasikuloj pri regado, ŝtatoj kaj rego far menso. Fine oni malkovras, ke temas pri sklavoj tiuj kiuj dialogas, kaj perforte oni pelas ilin al la laboro.
  • 10.- La guarbo. Naiva indiano Jaguarpiedul estas trompita de ŝamano. Kontraŭ ofero de filino, li ricevis magian guarbon, kies florado anoncos feliĉon. La konkerinta azteko Tloaped elprenis tiun guarbon, dum Jaguarpiedul estis buĉoferita. Poste venis hispanoj kaj Tloaped estis murdita dum Botallo havigis al si la arbon. Poste alia hispano ankaŭ permurde ekposedis la arbon. Sinsekvas pluraj posedantoj kiuj profitas el murdo de la antaŭa posedanto ĝis epoko de Sendependo.
  • 11.- Superstiĉo. En Salamanko dialogo pri alkemio, Kristoforo Kolumbo, Atlantiso, la lando de pastro Johano, fantastaj bestoj ktp. Oni hipotezas ĉu Kolumbo trafis ion el tio. Alvenis Kolumbo, kiu seniluziigas ilin per rakonto ke li trafis nenion el tiuj fikciaĵoj. Li montris nur terpomon, kiu same seniluziigis ilin.[2]
  • 12.- Vincenzo. Du fratoj diskutas pri ekzisto de Sankta Nikolao. La aĝa estas Vincenzo kaj ŝajne kredas; la juna ne, estas Galileo. Poste letero de matura Galileo al disĉiplo Benedikto. Li rakontas malfacilaĵojn por montri la veron, kaj seniluziiĝon kiam papiĝis Urbano Barberini. La frato Vincenzo ne helpis, sed profitis por kardinaliĝi. La nova papo volas nur penton de Galileo kaj Vincenzo aliĝis al tio.
  • 13.- Muŝoj. Parodio de politikaj polemikoj. Muŝoj volas iĝi abeloj, aliaj ne.
  • 14.- Brakhorloĝo. Iu kiu ne havas brakhorloĝon rigardas ĝin konstante.
  • 15.- Feliĉa amo. Feliĉega par-amo. Kiam li devas pensi am-leteron, li konstatas ke ŝi devas lasi liberon al li, do li decidas edzinigi ŝin.
  • 16.- La fluidumo de la ĉiovido. Fantomo plendas antaŭ animvidisto majstro Pythius pri sia malfacila vivo. Tiu rakontas pri sia fuŝa profesio ĉarlatana. La fantomo provizas per fluidumo kiu vere divenigos lin. Matene li surprizas sian sekretarion ĉar li nun vere divenas absolute ĉion, kio iĝos problemego.
  • 17.- Urania. Babilado kun spiritisto Camille Flammarion, animoj, bildoj ktp. Urania portis la rolulon al galaksioj. Abstraktaĵoj pri la mondo.
  • 18.- Supermilaj noktoj. Laŭ la stilo da la Milo kaj unu noktoj Ŝahrazad rakontas historion de la davaĝikoj. La kalifo kun la veziro vizitas bazaron sekrete kaj akvovendisto rakontas historion de la ĝino Gin-Gin kiu "donis" al li ĉiaman feliĉon kontraŭ sia tiama riĉo. La davaĝikoj estas banditoj kiuj rabas homojn kaj humiligas ilin per montrado de la pugo kaj ĉu io pli.
  • 19.- Liriko. La protagonisto observas la ĉirkaŭon por esti psikoanalizita de konatulo, kiel taksas lin mallirikulo. Poste alia legas la liston de observoj kaj konsideras ĝin lirikega poemo, kiu estas tiele publikigita. Ankaŭ optimisto, movadano, poetino kaj multaj aliaj uzas la poemon ŝanĝinte titolon kaj cirkonstancojn.
  • 20.- Mistika profundo. Pri la animo, ĉu de virinoj. Dessa rakontas al sia nuna amato pri siaj iamaj amantoj kaj pri la tialoj de la amĉesoj. Kiam ŝi proponis al li submaran nupton (li estas skafandristo) ŝi seniluziiĝas dum unua merĝo.
  • 21.- Du maksimoj. Dro. Bonda rimarkis pri malcerteco pri fideleco de virino antaŭ ŝia morto. La konsilito konstatas ke fakte eĉ post ŝia morto.
  • 22.- Enciclopeditis. En enciklopedio oni perdiĝas, oni iras el unu koncepto al alia, oni lernas pri multo, kio finfine utilas al nenio.[3]
  • 23.- Budapeŝta ekzameno. Du profesoroj el la Budapeŝta Skolo ekzamenas Zamenhof-on, kiu respondas malĝuste sed ĉiukaze ricevas diplomon.
  • 24.- Donna Juana. Parodio de scienc-fikcio (eĉ aperas Szathmari mem). Oni povas vojaĝi al Pluto per dismeto kaj kunmeto de atomoj en unu momento. Oni parolas pri lumrapido, ampremo fare de virinoj, ĵusaj mondoj, kapotransplanto ktp.
  • 25.- Tria preĝo de Pygmalion. Cypra reĝo atingas de la dio vivigon de bela skulptaĵo kiu iĝas virino kaj lia edzino, sed ŝi kapricemegas kaj la reĝo liberigas ŝin. Ŝi havas multajn amantojn sed ĉiujn forigas aŭ ili foriras pro ŝia kapricemo. Per dua preĝo Pigmaliono rekonvertas ŝin en diina statuo. Per tria deziras ka ŝi restu porĉiame diina statuo kaj ne revenu inter mortontoj.
  • 26.- La barbaro. Dum la Unua Mondmilito usona serĝento elŝiras korojn de mortintaj venkitaj germanoj. Antaŭ oficiro li justigas sin per sia azteka deveno kaj racie. La oficiro konsultas kun kolonelo kaj ili trovas neniun regulon malpermesantan fari tion.
  • 27.- Kuracistaj historioj. Pri kuracista moralo kiu devigas al netiommoralaj aferoj.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.

Kromaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

La eldono de Hungara Esperanto-Asocio aldonas al la listigitaj tekstoj la jenon:

  • Epilogo de la aŭtoro je peto de la eldonisto. Mia vivo kaj verkado. Temas pri resumo de lia vivo kun aludoj al Vojaĝo al Kazohinio kaj al Maŝinmondo.[4] Sándor Szathmári resumas tiele sian idearon:
Citaĵo
 la evoluo de la teĥniko estas nehaltigebla procezo, kiun marŝigas la armea konkurado nerezisteble al la ŝtupo, kiam la homaro devas cedi al la postuloj de sia nova medio aŭ perei. (paĝo 429). 
  • Bibliografio kun indiko pri kie kaj kiam oni publikigis la diversajn tekstojn inkluditajn en Perfekta civitano,[5] kompilita de Karl Pov, kun subdividoj en:
    • A. Verkoj de Szathmári en Esperanto.
    • B. Precipaj verkoj pri Szathmári en Esperanto.
    • Ĉ. Verkoj pri Szathmári en la hungara.
    • C. Verkoj de Szathmári en la hungara.
    • D. Verkoj de Szathmári en la angla.
  • Postparolo pri Szathmári kaj lia verko de Vilmos Benczik.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele - laŭ angla titoliga kutimo - literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 305
  2. Tio pri la terpomo estas arkaismo, ĉar Kolumbo ne alvenis al la kontinento kaj ne konis terpomojn, sed tio ne necesas en fikcia literaturo.
  3. Ege taŭga por vikipediistoj.
  4. Paĝoj 426-430.
  5. Paĝoj 431-439.
  6. Paĝoj 440-452.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sándor Szathmári, Perfekta civitano, Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1988, 452 pp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]