Pergolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pergolo en Vroclavo

Pergolo estas konstruaĵo el latoj sur altaj fostoj en ĝardeno sur kiu ĉiaj plantoj povas kreski. Plejofte ĝi estas farita el ligno aŭ metalo. Pergoloj ofte estas metitaj kontraŭ la fasado de domo aŭ alia konstruaĵo. Pergolo plejofte servas kiel (ark)tegmento super teraso aŭ pado por doni ombron.

Laŭ Francisko Azorín pergolo estas Fostaro aŭ kolonaro subtenanta tratrabojn, uzita en la bazilikoj, antaŭ la presbiteriejo, kiel ikonostaso; uzata en ĝardenoj por subteni vegetaĵojn k. florojn, kiel verando aŭ ombrejo.[1] Li indikas etimologion el la latina pergula (galerio, ekstera trabaĵo), el pertica (stango). [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 162.
  2. Azorín, samloke.