Peribolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Plano de la templo de Afaia en Egino kun la muro ĉirkaŭanta la peribolon.

En la antikveco, peribolo estis ia ĉirkaùbarita korto kun arboj kaj vitoj kiu estis ĉirkaŭ la temploj kaj estis en la antaŭkristana epoko konsekrita al la Dioj de la loko. La fruktoj apartenis al la pastroj. Inter kristanoj, komponiĝis la peribolo el portikoj kaj ĉeloj, malgrandaj ĝardenetoj aŭ hortoj kaj banlokoj kaj la tuta peribolo estis koonsiderita en tempo de Teodozo kaj Valentiniano, sekura azilejo de krimuloj rifuĝintaj en ĝi.

Laŭ Francisko Azorín peribolo estis Sanktigita tereno ĉirkaŭ templo. Unue templo estis nur arao k. ĉirkaŭ ĝi iu spaco estis rezervita, limigita, per kromleho, palisaro aŭ muro; poste la altaro stariĝis en templo ĉirkaŭita ankaŭ de tereno, kun boskoj, fontanoj, statuoj, k. a.[1] Li indikas etimologion el la greka peribolo, el peri + ballein (ĉirkaŭo ĵeti), kaj de tie la latina peribolus.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 162.
  2. Azorín, samloke.